Pliprofundiĝoj

  • Nemo propheta in patria: Duonvoĉe...tutkore

    Kiu estas la profeto kaj kiu estas la patrujo? La profeto ne estas profeto, malgraŭ la longaj haroj kaj la blanka barbo, sed kantisto, Manuel Rovere. La patrujo estas Italujo, ĉar li estas esperantisto el Udino, konata al multaj kongres-partoprenantoj.

Joomla! Україна
Redazione. Tweet">

Nedeviga Esperanto-kurso en la Scienca kaj Teknologia Universitato de Interna Mongolio

Skribita de Redazione.

Teksto kaj fotoj de Xu Shuang

 

 

00016c57c218194b382116
 

 

    La 13-an de septembro 2016, la 73-a nedeviga Esperanto-kurso oficiale komenciĝis en la Scienca kaj Teknologia Universitato de Interna Mongolio. La kurso estas gvidata de instruistoj Ma Jianming kaj Chen Ping, kaj veterana esperantisto s-ro Chen De'en estis refoje invitita kiel inaŭgura gasto.

 

 

00016c57c218194b384d17
 

 

    Dum la pasintaj 13 jaroj post la ekfunkciigo de la nedeviga Esperanto-kurso, la Scienca kaj Teknologia Universitato de Interna Mongolio malfermis averaĝe 6-foje ĉiujare la Esperanto-kurson kun ĉ. 120 studentoj ĉiufoje, sed ĉi-foje lernas la lingvon entute 300 studentoj en 2 klasoj, 3 lernohorojn dufoje semajne. La kursanoj, kiuj sukcesos en la ekzameno, akiros du lernopoentojn. Ĝis nun, ĉirkaŭ 10 mil studentoj finis sian lernadon de Esperanto en la nedeviga kurso.

 

 

00016c57c218194b385f18
 

 

    La Esperanto-kurso ne nur riĉigis la lernejan vivon de studentoj, sed ankaŭ kontribuis por disvastigo de Esperanto en la Scienca kaj Teknologia Universitato de Interna Mongolio.

 

Redaktoro: Wang Lihua

comments