Pliprofundiĝoj

  • La Perdita Generacio, la grupo, kiun ni ŝatas "Ĉiamen Plu"

    La Perdita Generacio, mallongige LPG, estas sveda alternativa rokmuzika grupo, kiu produktas muzikon en Esperanto. "Eksenlime", eldonita en la jaro 2006, estas ilia unua disko, kiu montras, ke La Perdita Generacio estu rigardata kiel sendependa grupo. La albumo ne povas esti...

Joomla! Україна
Massimo Ripani. Tweet">

La araba lingvo, hodiaŭ

Skribita de Massimo Ripani.

Giulio Soravia instruas la arabajn lingvon kaj literaturon ĉe la Universitato de Bolonjo. Lingvisto, li interesiĝis pri Sudorienta Azio (precipe Indonezio, kie li kompletigis multajn esplorojn), pri Orienta Afriko (Somalio, kie li instruis dum tri sesmonatoj) kaj pri la lingvo kaj la kulturo de la ciganoj en Eŭropo.

 


MR: Ĉu la ekzisto de la klasika araba ne punas la evoluon de la lingvo?
GS: Evidente, la araba lingvo estas tre viva kaj ĝi alprenis funkciojn kaj uzojn kiuj igas ĝin unu el la plej gravaj lingvoj en la mondo. La dulingva sistemo, kiu daŭre ekzistas kiel reganta faktoro, ne malhelpis la evoluon de riĉega kaj moderna literaturo, en la senco ke temas pri literaturo kiu ne nur povas elteni la komparon kun ajna produktado en aliaj lingvoj, sed ĝi havas validecon kiu transpasas la lokan uzadon. Mi volas diri, la nuntempaj aŭtoroj estas altnivelaj kaj renkontas perfekte la guston de eĉ ne-arabaj legantoj. Tion pruvas la granda kaj kreskanta nombro de tradukoj, ankaŭ en la italan.
Eĉ la eseoj en diversaj kampoj spertis rapidan adapton ekzemple en la leksiko kaj en la varieco de interesaj sektoroj. Ĉi tio akompanita de tendenco globaligi temojn kaj perdo de siaj kulturaj inklinoj. Tio estas bonaĵo kaj malbonaĵo, sed mi ne dirus ke la lingvo suferis, ĉar la "klasika" sciis transformiĝis en ASM, tio estas Araba Standarda (norma) Moderna ankaŭ danke al la defio plu uzi la unuecan lingvon vidalvide al la diversaj "dialektoj" parola kaj neformala (ne skribita).
Restas la fakto, ke granda parto de la araba mondo havas scion iom proksimuman pri la norma skriba araba lingvo , sed tio ne estas miskvalito de la edukaj politikoj de la diversaj landoj. La avantaĝo de komuna lingvo superas la difektojn kiuj ne leviĝus en la ĉeesto de granda aprezo de la studo de la moderna lingvo kaj de lernantigo, kiu en multaj landoj malabundas.
Ne mankas la "disidentaj" voĉoj: mi dirus, ke indas legi la libron de la egipta Cherif Choubachy, “La sabro kaj la komo”, eldonita en la itala fare de ObarraO de Milano. La subtitolo estas jam rivelanto: Ĉu la lingvo de la Korano estas la fonto de la araba malbono? kie estas diskutita detale kaj fake - kelkfoje kun kelka neprecizeco aŭ iu naiveco, perdonebla - la tuta afero. La aŭtoro asertas ke la malfruiĝo de la araba mondo, por resumi, simpligante la temon, estas ŝuldita al la fakto ke la lernejo devas perdi tempon por instrui la lingvon kaj ke la pezo de la tradicio sufokas pli rapidan kaj malpli engaĝan uzon de la lingvo. Kompreneble estas vere, ke la araba estis viktimo de esti la dia lingvo kaj sekve netuŝebla, sed fakte formaligi la uzon de dialektoj diserigus la araban mondon kaj tio ĉi havus politikajn kaj praktikajn sekvojn ne indiferentajn.
Estis cetere proponoj por literumada reformo kiu simpligus la uzojn de la lingvo alportante ĝin pli en la direkton de parolo: ekzemple, la akuzativo de la nedeterminataj nomoj (-an) kiu ne estas kutime prononcata en parolado, ankaŭ standardo bezonas “alifo-n”en la skriba lingvo kiu havas neniun valoron fonan. Forigi tiun ĉi “alifo-n” simpligus multajn aferojn. Aŭ en la parolaj formoj la duala inklinas malaperi tiel kiel la du inaj formoj de la dua kaj la tria persono plurala. Konformiĝi al la parolata lingvo ankaŭ en skribado iĝus ĝin pli faciluza lingvo. Sed ĝenerale la araba intelektularo malakceptas tion.

MR: La ĉinoj kun la Konfuceo-Instituto nun estas aktive apogantaj la instruadon de sia lingvo eksterlande. Kiuj institucioj havas la saman funkcion koncerne la araban lingvon?
GS : Al mi ne rezultas ke en la araba mondo institutoj agas sammaniere kiel la Konfucea Instituto (aŭ alia tipo kiel ekzemple Goethe Institut, British Council, Centres Culturels Français aŭ eble Dante Alighieri), sed estas multaj iniciatoj por instruado de la araba lingvo al ne-denaskaj parolantoj en pluraj landoj. Unu el la plej malnovaj kaj agnoskitaj estas la Instituto Bourguiba en Tunizo , en Egiptujo aldone al la tre efika fako de la itala lingvo ĉe la Universitato de Ain Shams (direktoro Rabie Salama) ekzistas multegaj ŝancoj lerni per kursoj, tiel ankaŭ en Maroko , Jordanio (kie ĉe la Universitato de Al Bait ekzistas eĉ departemento pri la itala lingvo), en Jemeno. En Sirio ekzistis ankaŭ bonegaj kursoj sed la nuna situacio ... Lastatempe, la Saŭda registaro laboras por propagandi la studon de la araba lingvo financante multajn universitatojn precipe en Usono - eble eĉ Bolonjon en la estonteco. Kompreneble en pluraj landoj ekzistas universitatoj kaj akademioj, kiuj telekontrolas la uzon de la lingvo (Egiptio , Sirio , Maroko) .
 

comments