En tiu tago prelegis USUI Hiroyuki, japana redaktoro de la Esperanto-sekcio de El Popola Ĉinio pri la temo: "Kelkaj temoj en la poezio de William Auld: postmorta mondo, Dio/satano kaj drinkado." Por helpi la komprenon de ĉeestantaj komencantoj servis kiel interpretisto Juana (Shi Linjuan), studentino de la universitato, kie okazis la kunveno.

 

    La prelegon aŭskultis 13 personoj inkluzive de unu esploristino pri kompara literaturo, kiu eklernis Esperanton lastatampe.

 

    Postmorta mondo kaj Dio/satano por Auld

 

    La preleganto unue atentigis, ke li faris preskaŭ saman prelegon okaze de la 98-a Universala Kongreso okazinta en Rejkjaviko, Islando en 2013, kvankam ĉi-foje li aldonis unu plian poeton (Ueyama Masao) por komparo.

 

 


La preleganto dum la laŭtlegado de la poemo "Purigemulino"
 

 


La preleganto baldaŭ ludonta la rolon de "Dio sur fotelo" el la poemo "Septembra mateno"

    En la prelego li analizis temojn de kelkaj poemoj de Auld (la dua ĉapitro de la Infana raso, "Onklino mia", "Purigemulino" kaj "Septembra mateno") kaj unue montris kion la poeto opinias pri la postmorta mondo kaj kiel li ĝin priskribas. Malgraŭ sia konvinko la ateista poeto ne povas ne referenci la postmortan mondon, kiam li rememoras sian karan onklinon, kiu estis kredanto je religio.Kiel ateisto Auld sarkasme primokas Dion kaj satanon. Interese, en liaj poemoj kaj Dio kaj satano ŝtelire fuĝas al taverno, kiam ili trafas grandan embarasiĝon. Jen lia retorika taktiko por banaligi ilian ekziston.  

Por pliaj informoj:

http://www.espero.com.cn/2015-03/31/content_35205828.htm