Tago de la Gepatra Lingvo, 21 februaro 2014:

Mesagho de s-ino Irina Bokova, Ghenerala Direktoro de Unesko

De dek kvar jaroj Unesko kaj ghiaj partneroj festas la Internacian Tagon de la Gepatra Lingvo. Chie en la mondo estas organizataj aktivajhoj, konferencoj, koncertoj, seminarioj, por prilumi la gravecon de la lingva diverseco kaj multlingvismo.

La protektado kaj la antauenigo de la gepatraj lingvoj estas bazaj antaukondichoj por tutmonda civitaneco kaj vera reciproka interkomprenigho. La kompreno kaj parolkapablo en pluraj lingvoj kondukas al pli bona kompreno de la richeco de kulturaj interagoj en nia mondo. La agnosko de lokaj lingvoj permesas al pli da personoj sin esprimi kaj aktive partopreni en la komuna vivo. Tial Unesko faras chion eblan por progresigi la harmonian kunvivadon de la 7000 lingvoj parolataj de la homaro.

En tiu chi jaro ni speciale direktas nian atenton al la temo "Lokaj lingvoj por tutmonda civitaneco: la scienco en la fokuso", por montri kiom lingvoj ebligas la aliron al scio, ties chi transdono kaj plureco. Male al onidiroj, la lokaj lingvoj estas perfekte kapablaj transdoni la plej modernajn sciencajn sciojn en matematiko, fiziko, teknologio ktp. Agnoski tiujn lingvojn signifas ankau malfermi la pordon antau granda kvanto da diversaj tradiciaj konoj sciencaj ofte ignorataj, kaj plirichigi niajn konojn.

Lokaj lingvoj estas la pli granda parto de la parolataj lingvoj de nia planedo en la kampo de sciencoj. Ili estas ankau la pli minacataj. Ekskludi lingvojn signifas senigi iliajn parolantojn je ilia fundamenta homa rajto pri akiro de sciencaj konoj.

Samtempe, la alproksimigho de popoloj en "mondan vilaghon" ech pli necesigas la strebadojn por interkultura kompreno kaj dialogo. En la hodiaua mondo la normo estas uzo de minimume tri lingvoj, unu loka, unu pli vaste uzata kaj unu internacia lingvo por komuniki sur niveloj loka kaj tutmonda. Tiu diverseco lingva kaj kultura estas probable nia plej granda shanco por la futuro: por kreemo, novigo, inkluziveco. Ni ne malshparu ghin.

La Internacia Tago de la Gepatra Lingvo kontribuis jam de pli ol jardeko al la valorigo de la diversaj roloj de lingvoj en la formado de la pensmanieroj en largha senco, kaj al la konstruo de monda civitaneco, kie chiu havas la rimedojn por kontribui al la vivo kaj al la defioj de la socioj. Mi alvokas chiun membroshtaton de Unesko, la Internacian Organizajhon de la Francparolantaro, asociitan al chi tiu tago en 2014, la aktivulojn de la civila socio, la edukistojn, la kulturajn asociojn kaj la amaskomunikilojn fari sian maksimumon por daure subteni lingvan diversecon en la interesoj de paco kaj daurigebla evoluo.