Princo Henriko: Festo de Beno. Lomeo: Afrika Centro Esperantista , 2006. 28 paĝoj, 21cm. [Eŭro 10, ĉe Afrika E-Centro]

La aŭtoro de Festo de Beno, s-ro Prince Henry Ozoepena Chikoadi Oguinyé, naskiĝis la 1-an de novembro 1972. Helplekciisto en universitato, li estas niĝeriano, ĵurnalisto kaj estro de politika organizaĵo. Li faris preleg-
vojaĝojn tra kelkaj Afrikaj landoj kaj eŭropaj. Fondinto de Esperanto-kluboj en Niĝerio. Festo de Beno estas lia dua libro originale verkita en Esperanto.
Tra la libro, la verkinto prezentas proze la kutimojn de la etno Igbo de sia patrolando. Li montras kiom ofte, ricevante eŭropan edukiĝon, junuloj Afrikaj emas forgesi la kredojn de siaj prapratroj kaj eĉ foje profanas ilin, provokante tiel koleron de dioj. Musa, el la rakonto, estas unu el tiuj junuloj kiuj, konfuzitaj de okcidenta kulturo, fariĝis skeptika kaj finfine devojiĝas pri la moroj de sia medio. Dum festo en vilaĝo Umudioka, li estas invitita same kiel aliaj urbanoj. Dum la festo-periodo li ricevis instrukciojn ne profani la feston. Sed Musa havis alian ideon: defii la legendon. Kaj tion farante, li perdis sian vivon, kaj la tuta tribo devis elteni koleron de dio-patro. Rezultis malbonaj rikoltoj, katastrofoj, militoj, malsato kaj morto jarojn poste.
La libro estas verkita en bona stilo kaj facila lingvaĵo. En ĝi aperas glosaro kiu ebligas la legantojn kompreni la sencon de multaj arkaikaj vortoj uzitaj de la aŭtoro en la teksto. Se vi interesiĝas pri tradicioj en la nigra kontinento, nepre legu la libron de Princo, ĝi helpos al vi ĝui aspekton de moroj el Niĝerio.