La Perdita Generacio, mallongige LPG, estas sveda alternativa rokmuzika grupo, kiu produktas muzikon en Esperanto.
"Eksenlime", eldonita en la jaro 2006, estas ilia unua disko, kiu montras, ke La Perdita Generacio estu rigardata kiel sendependa grupo. La albumo ne povas esti klasifikita en iu specifa ĝenro: kvankam la muzikiloj uzataj estas ne malkutimaj nek la melodioj estas tro preciozaj, ni povas trovi iujn interesajn kaj eble eĉ iom riskajn ŝanĝojn de ĝenro, kiel en " La Matenrampanto ", kiu alproksimiĝas al folka stilo, aŭ la provo "ekde Gernika", kiu ŝajnas dekdutona muziko . Pri la cetero, tamen, ĝi estas bonsona albumo.
Ilia plej nova albumo, "Ĉiamen plu", eldonita en la jaro 2013, disiĝas el la roka ĝenro pro la manko de elektra gitaro kaj drumo; kompare al la antaŭa, tiu ĉi diskalbumo eĉ malpli povas esti klasifikita en iu ĝenro, enhavante en si miksaĵojn kaj ankaŭ grandan rafinitecon kaj novigon instrumente. Oni notu, ke en kelkaj kantoj kiel "Domoarigato", la kantisto miskantas multe.
 
Fine, el tiuj du albumoj oni povas vidi kiel la eksperimenta esploro pri novaj sonorecoj estas sukcesanta bone al ĉi tiu entreprenema grupo, al kiu nuntempe mankas nur pli bona interagordiĝo kaj, eble, iom pli da homogeneco.