Post diversaj diskutoj kaj intertraktoj, la Estraro de UEA decidis apogi la novan retan projekton Amikumu. UEA estas nun ĝia Oficiala Sponsoro. La projekto celas krei kaj evoluigi programeton (aplikaĵon) por poŝtelefonoj, kiu ebligas al parolantoj de elektita lingvo trovi samlingvanojn en sia proksimeco.
 
"La utileco de tia aplikaĵo por esperantistoj estas klara," komentis Mark Fettes, la Prezidanto de UEA. "Iusence ĝi estas ĝisdatigo de la plej malnova servo de UEA, la Delegita Reto, kiu same celis plifaciligi kontaktojn inter homoj dum vojaĝoj aŭ pri komunaj interesoj."
 
La programistoj de Amikumu estas du el la plej konataj retaj aktivuloj de la interreta generacio: Ĉuck Smith, elektita kiel Esperantisto de la Jaro 2015, kaj Evildea (Riĉard Delamore), la plej spektata Esperanto-filmisto ĉe JuTubo.
 
"Amikumu ne nur celas esperantistojn," klarigas Evildea. "Ĝi celas parolantojn de ĉiuj el la 7.000+ mondaj lingvoj (inkluzive 100+ signolingvojn). Tio signifas, ke Amikumu servos kaj esperantistojn kaj neesperantistojn egale. Ekzemple, se vi parolas la ĉinan kaj interesas vin kudrado, vi povos uzi Amikumu por trovi proksimulojn, kiuj parolas la ĉinan kaj ankaŭ havas la saman hobion."
 
Antau du semajnoj, la skipo de Amikumu lanĉis monkolekton per la retejo Kickstarter, kiu jam alportis pli ol €25.000. La sukceso de la monkolekto grandparte fontas de tio, ke ĝi furoras inter ne nur esperantistoj sed ankaŭ poliglotoj, surduloj kaj parolantoj de minoritataj lingvoj.
 
"Ni ĝojas kunlabori en projekto, tiel konforma al la valoroj de la Manifesto de Prago," aldonis Fettes. "Ni ankaŭ tre dankas la diversajn donacintojn, kiuj same kiel ni decidis konrete subteni la skipon de Amikumu."
Kategorio: Novaĵoj
Vizitoj: 3208