Novaĵoj

La 28-an de aprilo fermiĝis en Pekino la 4-a Kunveno de Trakt-reprezentantoj por Fondi la Azian Infrastrukturan Invest-Bankon (AIIB), kiu daŭris du tagojn. La kunveno estas la unua renkontiĝo de reprezentantoj de la 57 fondanto-membroj de AIIB en Pekino.
 
    La kunvenon prezidis Shi Yaobin, konstanta prezidanto de la kunveno de trakt-reprezentantoj por fondi AIIB kaj ĉina vicministro pri financo. Ĝin ĉeestis trakt-reprezentantoj el 55 fondanto-membroj de AIIB kaj Jin Liqun, ĝenerala sekretario de la multflanka provizora sekretariejo de AIIB. Reprezentantoj de Bangladeŝo kaj Nepalo forestis pro iuj kialoj. La kunvenon ĉeestis ankaŭ reprezentanto el la Hongkong-a Speciala Administra Regiono kiel membro de la ĉina delegacio.
 
    La kunveno bonvenigis Germanion, Italion, Francion, Iranon, Federacion de Arabaj Emirlandoj, Malton, Kirgizion, Turkion, Hispanion, la Korean Respublikon, Aŭstrion, Nederlandon, Brazilon, Finlandon, Gruzion, Danlandon, Aŭstralion, Egiption, Norvegion, Rusion, Svedion, Israelon, Sud-Afrikon, Azerbajĝanon, Islandon, Portugalion kaj Pollandon entute 27 landojn fariĝi novaj fondanto-membroj de AIIB. La ĉeestantoj faris profundan diskuton pri la reviziita projekto de la Regularo de AIIB. Jin Liqun raportis pri la prepara laboro por fondi AIIB.
 
    Laŭ la plano pri fondo de AIIB, diversaj flankoj faros la lastan diskuton pri la Regularo de AIIB kaj subskribos ĝin en la mezo de la kuranta jaro, kaj antaŭ la jarfino AIIB oficiale fondiĝos post aprobo de la membro-landoj.
 

    La 16-an de majo komenciĝis la "duobla kongreso" en Kunming, la ĉefurbo de Yunnan-Provinco, sudokcidenta Ĉinio. Fakte temas pri la samtempa okazigo de la 67-a Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso kaj la 11-a Ĉina Kongreso de Esperanto. La urbo Kunming, parenteze, estas konata kiel la pitoreska "urbo de la ĉiama printempo". Kolektiĝis entute pli ol 300 partoprenantoj el 15 landoj.

 

    Internacian Esperanto-kongreson Kunming jam gastigis en 2012: en tiu jaro la konferenco de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj okazis en tiu ĉi urbo.

 

    La temo de la fervojista kongreso, kiu daŭros ĝis la 23-a de majo, estas: "Esperanto kunligu la landojn de la Silka Vojo". Tiu de la ĉina kongreso, kiu jam finiĝis en la 18-a de majo, tekstas: "Retrorigardado kaj perspektivado – la Esperanto-movado eniras en la novan etapon". En tiu ĉi artikolo ni raportas ĉefe pri la ĉina kongreso, lasante detalojn pri la fervojista kongreso al alia artikolo aperonta.

 

    La 16-an, sabate, la kongresanoj el diversaj partoj de Ĉinio kaj de la mondo alvenis al la kongresejo, registriĝis kaj vespere okazis la interkona vespero, kiu prezentiĝis diversaj prezentaĵoj de esperantistoj ĉinaj kaj eksterlandaj.

 

    Malfermo: Kunming, Esperanto kaj fervojoj kunligitaj

 

 


Chen Haosu, prezidanto de ĈEL, en parolado
 

 


Liang Gongqing, eksa vicestro de la provinco Yunnan, en parolado
 

 


Fang Zhenghui, la unua vicprezidanto de ĈEL kaj vicprezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, en parolado

 

 

 

 

    La 17-an, dimanĉe, inaŭguriĝis la du kongresoj en la Kultura Kastelo Fubao. Persone alparolis la inaŭguron Chen Haosu, prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo; Liang Gongqing, prezidanto de la laborgrupo por la superrigardo de la fervoja kaj rapidŝosea konstruado, Popola Registaro de Yunnan-Provinco; Fang Zhenghui, vicprezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo; Duan Yongxing, prezidanto de la Loka Kongresa Komitato, kaj Rodica Todor, prezidantino de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio.

 

    En sia parolado Chen Haosu substrekis, ke Esperanto trovu sian ĝustan lokon en la projekto "Unu zono, unu vojo" per kiu la ĉina registaro volas kunligi la landojn de la antikva Silka Vojo tra la tuta eŭrazia kontinento. Koincide, ke la ĉi-foja IFEF-kongreso fokusiĝas ĝuste al tiu ĉi temo.

 

    Dum la inaŭguro oni laŭtlegis ricevitajn gratulajn mesaĝojn, i.a. tiujn de Mark Fettes kaj de LEE Jungkee, prezidanto kaj estrarano de la Universala Esperanto-Asocio respektive.

 

    Oni rememorigis al la ĉeestantoj, ke la 1-a Ĉina Kongreso de Esperanto havis lokon en la urbo en 1985 – precize antaŭ 30 jaro. Malpli konata fakto, kiun oni tamen ne forgesis mencii, estas ke la unua internacia fervoj-linio de Ĉinio iam ekiris de Kunming. Temas pri la Yunnan-Vjetnama Fervojo, kiu ekfunkciis en 1910. Do la urbo Kunming estas intime ligita al Esperanto kaj al fervojoj, kaj la ĉi-foja duobla kongreso estas memorinda pro tio, ke ĝi kunligis ĉiujn tri kune.

 

    Post tiu vico da salutoj la solenaĵo paŭzis dum kelka tempo, kaj la ĉeestantoj kolektiĝis por kunfotiĝo.

 

 


Yu Tao, vicprezidanto de ĈEL, faras raporton pri la laboro de ĈEL.
 

 


Duan Yongxing, prezidanto de LKK kaj direktoro de la Yunnan-a Arta Kolegio, en parolado
 

 


Rodica Todor, IFEF-prezidantino, en parolado

 

 

 

 

    La posta duono de la malferma soleno, kiu komenciĝis per muzika prezento, alprenis laboran karakteron, kiam Yu Tao, vicprezidanto de ĈEL, faris la raporton de la laboroj de la organizaĵo dum la pasintaj du jaroj. Tamen la etoso fariĝis ne nur festa sed ankaŭ internacia, kiam la salutoj de la landaj reprezentantoj: salutis reprezentantoj de 10 landaj sekcioj de IFEF (Aŭstrio, Belgio, Bulgario, Ĉeĥio, Francio, Hispanio, Hungario, Italio, Rumanio kaj la gastiganta lando Ĉinio) kaj individuoj el 5 landoj (Hispanio, Japanio, Koreio, Litovio, Mongolio kaj Svislando) kaj reprezentanto de la Sennacieca Asocio Tutmonda.

 

    Preskaŭ du-hora inaŭguro finiĝis per la kantado de "La Espero", kiun la kongresanoj kantis kune kun la koruso de la Profesia Artkolegio de Yunnan, kies rektoro estas la prezidanto de LKK.

 

    Pli internaciaj kaj viglaj fakkunsidoj

 

 


Wang Ruixiang, vicprezidanto de ĈEL kaj gxia ĝenerala sekretario, voĉlegas salutmesaĝon de Mark Fettes, prezidanto de UEA.

 

 

    Posttagmeze de la sama tago okazis pluraj fakkunsidoj. Unue havis lokon komuna kunsido de legantoj de El Popola Ĉinio kaj aŭskultantoj de la Ĉina Radio Internacia. Chen Ji, direktorino de la Esperanto-sekcio de EPĈ diskonigis la retejon de la retgazeto kaj ĝian platformon sur WeChat pere de belaj diapozitivoj kiujn ŝi mem pretigis. Sekve, Wang Fang, direktorino de la Esperanto-Redakcio de ĈRI, projekciis diversajn filmetojn kaj la Esperantan Filmfestivalon "Teo kaj Amo", kiun la redakcio ĵus sukcese okazigis en la urbo Hangzhou, orienta Ĉinio.

 

 


Gastoj sur la podio

 

 

    Due kunsidis instruistoj, komercistoj, medicinistoj kaj konstantaj komitatanoj de ĈEL. En la unuaj tri kunsidoj ankaŭ ĉeestis parto de la partoprenantoj de IFEF-kongreso kaj kontribuis al la vigleco de diskutoj kaj ankaŭ al la internacieco.

 

    En la fermo anonciĝis novaj komitatanoj kaj honoritoj

 

 


Kunfotiĝo de la gastoj kaj kongresanoj

 

 

    Matene de la 18-a de majo, dum la fervojista kongreso ankoraŭ disvolviĝas, al la ĉina kongreso oni metis punkton per la ferma soleno. Dum la fermo oni anoncis, ke ĈEL ekhavas tri novajn konstantajn komitatanojn: Huang Yinbao, Wei Yubin kaj Jing Jiguo. Oni honorigis 8 Esperanto-Asociojn kiaj la Pekina Esperanto-Asocio, Ŝanhaja Esperanto-Asocio, Tianjin-a Esperanto-Asocio kaj aliaj 5 lokaj Esperanto-Asocioj. Krom 57 individuoj estis honoritaj per premio, ekz. Huang Yinbao, Wang Chongfang kaj aliaj 54 elstaraj esperantistoj.

 

 


Chen Shi, vicprezidanto de ĈEL kaj prezidanto de EPĈ, interparolas kun Romano Bolognesz, honora prezidanto de IFEF

 

 

    Chen Shi, vicprezidantino de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj prezidanto de EPĈ, faris resuman kaj konkludan paroladon por la tuta ĉina kongreso. Ŝi esprimis sian esperon, ke la ĉinaj esperantistoj plifortigos memlernadon, senĉese altigos sian memkultivadon, unuiĝos por la komuna celo kaj antaŭenpuŝos la Esperanto-movadon en Ĉinio.

 

    Reprezentante la Lokan Kongresan Komitaton Duan Yongxing, prezidanto de LKK, prenis la parolvicon kaj dankis la partoprenantojn pro ilia subteno al la kongreso.

 

    Plej laste estis anoncite, ke la venonta Ĉina Kongreso de Esperanto okazos en Changsha, Hunan-provinco en 2017.

 

 

La kongresoj fervojista kaj ĉina en la urbo de la ĉiama printempo

 

Internacian Esperanto-kongreson Kunming jam gastigis en 2012: en tiu jaro la konferenco de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj okazis en tiu ĉi urbo.

La temo de la fervojista kongreso, kiu daŭros ĝis la 23-a de majo, estas: "Esperanto kunligu la landojn de la Silka Vojo". Tiu de la ĉina kongreso, kiu jam finiĝis en la 18-a de majo, tekstas: "Retrorigardado kaj perspektivado – la Esperanto-movado eniras en la novan etapon". En tiu ĉi artikolo ni raportas ĉefe pri la ĉina kongreso, lasante detalojn pri la fervojista kongreso al alia artikolo aperonta.

La 16-an, sabate, la kongresanoj el diversaj partoj de Ĉinio kaj de la mondo alvenis al la kongresejo, registriĝis kaj vespere okazis la interkona vespero, kiu prezentiĝis diversaj prezentaĵoj de esperantistoj ĉinaj kaj eksterlandaj.

Plu informo: http://www.espero.com.cn/2015-05/18/content_35598030.htm

 

 La esperanta retejo El Popola Ĉinio (http://www.espero.com.cn/) funkciigis novan rubrikon "Ĉinaj Rakontoj" kaj estas bonvenaj verkoj, fotoj aŭ videoj de alilandaj esperantistoj pri:

 

    (1) iliaj vojaĝo, spertoj aŭ vivo en Ĉinio,

 

    (2) la vivo de ĉinoj en aliaj landoj,

 

    (3) aliaj okazaĵoj aŭ ies vojaĝo koncernaj al Ĉinio.

 

    Ni ne scias ĉu vi foje vizitis Ĉinion, sed eble vi konas la landon kaj vidis ĉinojn kiuj vivas en via lando. Do ĉu vi volas verki artikolon? -- Ne nur pri la Esperanto-movado sed pli amplekse -- pri ĉio kio rilatas al Ĉinio.

 

    Kaj, ĉu vi povas diskonigi nian alvokon al aliaj esperantistoj kiujn vi konas?

 

    Bonvolu sendi vian verkon al poŝta adreso de Revon (Xie Ruifeng): Tiu ĉi retpoŝtadreso estas protektata kontraŭ spamrobotoj. Vi devas ebligi Ĝavaskripton por vidi ĝin.

 

    Antaŭdankon!

 

    Someraj bondeziroj al vi!

 

Sepa kaj Asorti en Pekino

|2015-04-28
Bookmark and Share
 

 

 

 

    Lastdimanĉe, en varmega Pekino, homoj ĝuiis malgrandan koncerton donitan de la litova familia grupo Sepa kaj Asorti. Ili kantis orelplaĉajn kantojn en Esperanto, prezentis litovan kaj ĉinan tradiciajn muzikojn. Estas interese, ke ili verkis melodion nomatan "Baijiu"(alkoholaĵo), kiu multe plaĉas al ili. Venis al la koncerteto ĉirkaŭ 30 homoj, inter kiuj multaj ne povas paroli Esperanton, tamen la Esperanto-muziko vekis al ili grandan intereson. Oni en la belaj melodioj kaj dancis kaj drinkis, malgraŭ nesufiĉe granda loko en la drinkejo.

 

    Por partopreni la premiodonan ceremonion de la internacia konkurso de mallongaj filmoj "Teo kaj Amo" , Sepa kaj Asorti unafoje vizitis Ĉinion. Antaŭ tio ili jam havis vojaĝojn en pli ol 30 landoj, kaj delonge havis la revon vojaĝi al Ĉinio. Ĉifoje, dank' al la konkurso, ili finfine realigis la revon kaj persone ĝuis la kulturon, vivon kaj la muzikon.

 

    En la koncertoj pekinaj kaj hangzhou-aj, prezentiĝis la kanto Koloro de l'Mondo, pro kiu Sepa kaj Asorti povis veni al Ĉinio kaj sperti la malsaman kutimon, teon kaj ĉinan specialan muzikon.

 

  Inter la 16-a kaj la 22-a de majo 2015 okazos en Kunming, Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio, la 11-a Ĉina Kongreso de Esperanto (ĈK) kaj la 67-a Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso (IFEK).

 

    Dum la 11-a ĈK (de la 16-a ĝis la 18-a de majo) oni ekzamenos la laborraporton de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) por la jaro 2014, aranĝos komunan konferencon de E-asocioj de provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj, kunsidojn de fakaj E-organizoj, kaj honorigos eminentajn E-organizojn kaj individuajn esperantistojn.

 

    Dum la 67-a IFEK oni raportos pri la nuna situacio de internacia fervoja trafiko, okazigos diskutkunsidojn pri la utiligo kaj disvolvo de Esperanto en la kampo de fervojistoj kaj konigos diversajn facetojn de la ĉina nacia kulturo.

 

    La kongresoj invitas vin veni al Kunming por fari interŝanĝojn kaj konigi la staton de viaj lokaj agadoj por Esperanto.

 

Tagordo 

Dato

Horo

Programo

Loko

5.16
sabato

08:00-

09:00-10:00

10:30-11:30

14:00-16:00

19:30-21:00

20:00-22:30

Alveno kaj registriĝo

Kunsido de ĈEL kaj LKK

Gazetara konferenco

Lingva Seminario1

Kunsido de IFEF kaj LKK

Interkona Vespero

Kultura urbo Fubao

5.17
dimanĉo

09:00-09:30

10:00-12:00

 12:00-12:30
14:00-16:30

19:30-21:30

Intervidiĝo kun provincaj(urbaj) estroj
Inaŭguro de la du kongresoj
Komuna fotado
Lingva Seminario (2), Kunsidoj de fakaj organizoj de ĈEL
Nacia Vespero

Instituto de la kultura urbo Fubao

5.18
lundo

09:00-11:00


11:00-12:00
13:30-17:30





19:30-21:30

Fermita komitato-kunsido de IFEF, Kunsidoj de fakaj organizoj de ĈEL

Fermo de la 11-a ĈK 

Duontaga ekskursoFervoja Muzeo, Cuihu-lago

Kunsido de la Terminara Kimisiono (1)

Lingva Seminario (3)

 Koncerto

Instituto de la kultura urbo Fubao

5.19
mardo

09:00-12:00

13:30-17:30

 

19:30-21:30

 Plena kunveno de IFEF

 Duontaga ekskursola vidindejo Longmen

Internacia Vespero

Instituto de la kultura urbo Fubao

5.20
merkredo

08:00-17:30

Tuttaga ekskursoŜtonarbaro

5.21
ĵaŭdo

09:00-12:00

14:00-17:00

17:00-18:30

19:00-22:00

Fakprelegoj (1 

Fakprelegoj (2 

Kunsido pri fervojaj novaĵoj

Bankedo kaj Balo

Kultura urbo Fubao

5.22
vendredo

09:00-10:30

10:30-12:00

14:30-17:00
 19:30-21:30

Kunsido de la Terminara Komisiono (2)
La venonta kongreso sin prezentas

Fermo de la 67-a IFEK
Adiaŭa Vespero

 Instituto de la kultura urbo Fubao

 5.23
sabato

08:00-

 Postkongresa ekskurso

Kultura urbo Fubao 

 

    Kongresa kotizo

 

    La 11-a ĈK: 350 juanoj

    La 67-a IFEK: 400 juanoj

 

    Loĝado:

 

    La kultura urbo Fubao: 210 juanoj (por unu tago inkluzive de tri manĝoj), senpaga por malpli ol 22-jaruloj, t. e tiuj kiuj naskiĝis post la 1-a de januaro 1993.

 

    Sendu la kotizon al: Ĉina Esperanto-Ligo, Baiwanzhuang Dajie 24 Hao, Xicheng, CN-100037, Beijing, Ĉinio

 

    Kontaktantoj: Jiang Limin, Shi Guang, Li Baofa.

 

    Telefono: 010 68995937, 010 68995941

 

    Telefakso: 010 68321808

Fotita de sinjorino Meng Lin 

 

 

    La 1-an de aprilo okazis kunveno de Federacio de Soci-sciencaj Rondoj de la urbo Zaozhuang en Shandong-provinco. En la kunveno gvidanto laŭdis la laboron de kelkaj asocioj, inkluzive de la Zaozhuang-a Esperanto-Asocio. Li diris, ke la Zaozhuang-a Esperanto-Asocio antaŭenpuŝas kulturajn interŝanĝojn de la urbo kun tiuj de aliaj landoj kaj akcelas ekonomian disvolviĝon de la urbo.

 

 

 

 

    La 5a de aprilo ĉi-jare estis la ĉina tradicia Festo de Klaro kaj Brilo, en kiu kutimte ĉinoj memorigis mortintojn.Tiutage memore al martiroj 20 membroj el la Esperanto-Societo de Zaozhuang-a Profesia Instituto gvidata de sinjoro Liu Baoguo vizitis la monumenton de Fervojaj Gerilaj Brigadoj en la Kontraŭjapana Rezistmilito de la Ĉina Popolo en Linshan-parko.

 

  Okazis matene de la 20-a de aprilo en la Universitato de Agrikulturo kaj Forstumado de Zhejiang-provinco la Strategia Forumo de la Universala Esperanto-Asocio pri Orientazia Movado, kiun prezidis d-ro Mark Fettes, prezidanto de UEA.

 

   

En la komenco de la forumo, d-ro Fettes faris enkondukan paroladon. Li kredas, ke la nuna epoko en Azio estos vojmontra por la movado en monda skalo. Kvankam estas multaj defioj, tamen ekzistas multe da talentoj kaj multe da kreaj kapabloj. Nuntempe la tasko estas trovi manierojn mobilizi kaj gvidi tiujn talentojn por kapti multajn ŝancojn. Post mallongaj prezentoj de ĉiuj ĉeestantoj, li faris raporton pri la strategia laborplano de UEA de 2013 ĝis 2017. Klarigante kvar k-ojn, t.e. konsciigo, kapabligo, komunumo kaj kunordigo, li montris, ke oni devas krei multlingvan reton de subtenantoj kaj varbi, trejni, interligi aktivulojn. Certe, edukado estas grava afero en la tuta mondo kaj pro tio, oni devas emfazi tutmondecan edukadon.

 


S-ro Enkhee, prezidanto de la Mongola Esperanto-Asocio, prezentas la mongola Esperanto-movadon.

 

 

    Poste s-ro LEE Jung-kee faris raporton pri la azia Esperanto-movado en la pasintaj jaroj. Estis prezentitaj de li Esperanto-organizaĵoj de diversaj landoj en Azio kaj iliaj agadoj. Laŭ plano, en suda Azio oni atentos ĉefe pri la barata movado, kunlaboro kun la Komisiono pri Meza Oriento kaj Norda Afriko de UEA (MONA) kaj ankaŭ pri centraziaj landoj inkluzive de Kazakio, Uzbekio kaj Irano. Li menciis la nunan serioze malfacilan situacion de la Esperanto-movado en Taĝikio, kaj la neceson urĝe fari novan strategion por ĝin revigligi .

 

 


S-ro INUMARU Fumio raportas pri la laboroj de JEI.

 

 

    Tiun raporton sekvis libera diskutado. S-ro Nan Youli reprezentante s-ron Wang Ruixiang, ĝenerala sekretario de ĈEL, parolis pri la plano okazigi la 8-an Azian Kongreson en Xia'men. La ĉeestantoj diskutis pri la preparado de la kongreso kaj proponis siajn opiniojn kaj sugestojn. La komenco de novembro estas plej multe subtenata kiel la taŭga tempo por la kongreso.

 

 


La ĉeestantoj kunfotiĝas.

 

 

    S-ro Wang Minhao, la prezidanto de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio, parolis pri la ŝanhaja aktivado. Oni klopodas konigi al la civitanoj Esperanton kaj okazigas kursojn en asocioj kaj entreprenoj. Oni starigos Esperanto-centron por okazigi kursojn, kaj invitos s-ron LEE Jung-kee prelegi al studentoj.

 

    S-ro Inumaru Fumio, vicprezidanto de la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado de UEA (KAEM), retrorigardis la laborojn de la japana Esperanto-movado en 2014 kaj raportis ĝian planon en 2015. La Japana Esperanto-Instituto preparas renovigi sian retejon kaj okazigi la 102-an Japanan Esperanto-Kongreson en Sendai ĉi-jare. La prezidanto de la Korea Esperanto-Asocio, prof. d-ro LEE Young-koo, faris raporton pri la Esperanto-movado en Sud-Koreio. Li diris, ke junuloj tre aktive partoprenas diversajn aktivadojn organizitajn de la asocio, kun la plej ĉefa kialo, laŭ LEE Jung-kee, estrarano de UEA, s-ino JOUNG Hyeon-ju aŭ Natura per sia beleco altiras multajn homojn! Estis ankaŭ raportite, ke oni aktive invitas la 102-an Universalan Kongreson al Seulo en 2017.

 

    D-ro Fettes konklude diris, ke kvankam ekzistas malsamaj situacioj en malsamaj landoj, oni vidas multajn vojojn por kune kunlabori por la venonta strategia laboro. Ni devas krei kondiĉojn kaj ŝancojn por rapide antaŭenpuŝi la Esperanto-movadon en orienta Azio. Konsiliĝo estas necesa por fari pliajn decidojn de la estontaj agadoj.

 

 

    Ĉeestis la forumon ankaŭ s-ro Huang Yinbao, konsiliano de UEA; d-ro SUZUKI Keiichiro, prezidanto de la Japana Esperanto-Instituto; s-ro Wang Tianyi, prezidanto de la Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF); prof. d-rino Gong Xiaofeng, vicprezidanto de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI); s-ino JOUNG Hyeon-ju, estrarano de KEA; kaj s-ro Chimedtseren Enkhee, prezidanto de la Mongola Esperanto-Asocio.