Novaĵoj
La 1-an de aprilo okazis kunveno de Federacio de Soci-sciencaj Rondoj de la urbo Zaozhuang en Shandong-provinco. En la kunveno gvidanto laŭdis la laboron de kelkaj asocioj, inkluzive de la Zaozhuang-a Esperanto-Asocio. Li diris, ke la Zaozhuang-a Esperanto-Asocio antaŭenpuŝas kulturajn interŝanĝojn de la urbo kun tiuj de aliaj landoj kaj akcelas ekonomian disvolviĝon de la urbo.
La 5a de aprilo ĉi-jare estis la ĉina tradicia Festo de Klaro kaj Brilo, en kiu kutimte ĉinoj memorigis mortintojn.Tiutage memore al martiroj 20 membroj el la Esperanto-Societo de Zaozhuang-a Profesia Instituto gvidata de sinjoro Liu Baoguo vizitis la monumenton de Fervojaj Gerilaj Brigadoj en la Kontraŭjapana Rezistmilito de la Ĉina Popolo en Linshan-parko.
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1473
Okazis matene de la 20-a de aprilo en la Universitato de Agrikulturo kaj Forstumado de Zhejiang-provinco la Strategia Forumo de la Universala Esperanto-Asocio pri Orientazia Movado, kiun prezidis d-ro Mark Fettes, prezidanto de UEA.
En la komenco de la forumo, d-ro Fettes faris enkondukan paroladon. Li kredas, ke la nuna epoko en Azio estos vojmontra por la movado en monda skalo. Kvankam estas multaj defioj, tamen ekzistas multe da talentoj kaj multe da kreaj kapabloj. Nuntempe la tasko estas trovi manierojn mobilizi kaj gvidi tiujn talentojn por kapti multajn ŝancojn. Post mallongaj prezentoj de ĉiuj ĉeestantoj, li faris raporton pri la strategia laborplano de UEA de 2013 ĝis 2017. Klarigante kvar k-ojn, t.e. konsciigo, kapabligo, komunumo kaj kunordigo, li montris, ke oni devas krei multlingvan reton de subtenantoj kaj varbi, trejni, interligi aktivulojn. Certe, edukado estas grava afero en la tuta mondo kaj pro tio, oni devas emfazi tutmondecan edukadon.
S-ro Enkhee, prezidanto de la Mongola Esperanto-Asocio, prezentas la mongola Esperanto-movadon.
Poste s-ro LEE Jung-kee faris raporton pri la azia Esperanto-movado en la pasintaj jaroj. Estis prezentitaj de li Esperanto-organizaĵoj de diversaj landoj en Azio kaj iliaj agadoj. Laŭ plano, en suda Azio oni atentos ĉefe pri la barata movado, kunlaboro kun la Komisiono pri Meza Oriento kaj Norda Afriko de UEA (MONA) kaj ankaŭ pri centraziaj landoj inkluzive de Kazakio, Uzbekio kaj Irano. Li menciis la nunan serioze malfacilan situacion de la Esperanto-movado en Taĝikio, kaj la neceson urĝe fari novan strategion por ĝin revigligi .
S-ro INUMARU Fumio raportas pri la laboroj de JEI.
Tiun raporton sekvis libera diskutado. S-ro Nan Youli reprezentante s-ron Wang Ruixiang, ĝenerala sekretario de ĈEL, parolis pri la plano okazigi la 8-an Azian Kongreson en Xia'men. La ĉeestantoj diskutis pri la preparado de la kongreso kaj proponis siajn opiniojn kaj sugestojn. La komenco de novembro estas plej multe subtenata kiel la taŭga tempo por la kongreso.
La ĉeestantoj kunfotiĝas.
S-ro Wang Minhao, la prezidanto de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio, parolis pri la ŝanhaja aktivado. Oni klopodas konigi al la civitanoj Esperanton kaj okazigas kursojn en asocioj kaj entreprenoj. Oni starigos Esperanto-centron por okazigi kursojn, kaj invitos s-ron LEE Jung-kee prelegi al studentoj.
S-ro Inumaru Fumio, vicprezidanto de la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado de UEA (KAEM), retrorigardis la laborojn de la japana Esperanto-movado en 2014 kaj raportis ĝian planon en 2015. La Japana Esperanto-Instituto preparas renovigi sian retejon kaj okazigi la 102-an Japanan Esperanto-Kongreson en Sendai ĉi-jare. La prezidanto de la Korea Esperanto-Asocio, prof. d-ro LEE Young-koo, faris raporton pri la Esperanto-movado en Sud-Koreio. Li diris, ke junuloj tre aktive partoprenas diversajn aktivadojn organizitajn de la asocio, kun la plej ĉefa kialo, laŭ LEE Jung-kee, estrarano de UEA, s-ino JOUNG Hyeon-ju aŭ Natura per sia beleco altiras multajn homojn! Estis ankaŭ raportite, ke oni aktive invitas la 102-an Universalan Kongreson al Seulo en 2017.
D-ro Fettes konklude diris, ke kvankam ekzistas malsamaj situacioj en malsamaj landoj, oni vidas multajn vojojn por kune kunlabori por la venonta strategia laboro. Ni devas krei kondiĉojn kaj ŝancojn por rapide antaŭenpuŝi la Esperanto-movadon en orienta Azio. Konsiliĝo estas necesa por fari pliajn decidojn de la estontaj agadoj.
Ĉeestis la forumon ankaŭ s-ro Huang Yinbao, konsiliano de UEA; d-ro SUZUKI Keiichiro, prezidanto de la Japana Esperanto-Instituto; s-ro Wang Tianyi, prezidanto de la Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF); prof. d-rino Gong Xiaofeng, vicprezidanto de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI); s-ino JOUNG Hyeon-ju, estrarano de KEA; kaj s-ro Chimedtseren Enkhee, prezidanto de la Mongola Esperanto-Asocio.
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1847
En tiu tago prelegis USUI Hiroyuki, japana redaktoro de la Esperanto-sekcio de El Popola Ĉinio pri la temo: "Kelkaj temoj en la poezio de William Auld: postmorta mondo, Dio/satano kaj drinkado." Por helpi la komprenon de ĉeestantaj komencantoj servis kiel interpretisto Juana (Shi Linjuan), studentino de la universitato, kie okazis la kunveno.
La prelegon aŭskultis 13 personoj inkluzive de unu esploristino pri kompara literaturo, kiu eklernis Esperanton lastatampe.
Postmorta mondo kaj Dio/satano por Auld
La preleganto unue atentigis, ke li faris preskaŭ saman prelegon okaze de la 98-a Universala Kongreso okazinta en Rejkjaviko, Islando en 2013, kvankam ĉi-foje li aldonis unu plian poeton (Ueyama Masao) por komparo.
La preleganto dum la laŭtlegado de la poemo "Purigemulino"
La preleganto baldaŭ ludonta la rolon de "Dio sur fotelo" el la poemo "Septembra mateno"
En la prelego li analizis temojn de kelkaj poemoj de Auld (la dua ĉapitro de la Infana raso, "Onklino mia", "Purigemulino" kaj "Septembra mateno") kaj unue montris kion la poeto opinias pri la postmorta mondo kaj kiel li ĝin priskribas. Malgraŭ sia konvinko la ateista poeto ne povas ne referenci la postmortan mondon, kiam li rememoras sian karan onklinon, kiu estis kredanto je religio.Kiel ateisto Auld sarkasme primokas Dion kaj satanon. Interese, en liaj poemoj kaj Dio kaj satano ŝtelire fuĝas al taverno, kiam ili trafas grandan embarasiĝon. Jen lia retorika taktiko por banaligi ilian ekziston.
Por pliaj informoj:
http://www.espero.com.cn/2015-03/31/content_35205828.htm
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 2023
Posttagmeze de la 10-an de novembro, USUI Hiroyuki, japana redaktoro de El Popola Ĉinio, prelegis pri Esperanto en la urbo Taichung, provinco Taiwan de Ĉinio .
La prelego okazis en la kadro de la lekcioj pri socilingvistiko destinataj al 3a-gradaj studentoj de la fako pri la japanaj lingvo kaj kulturo. Ĝi okazis dank' al la afableco de MATSUNAGA Toshiya, asista profesoro de la universitato, kiu mem estas ankaŭ japano.
Lingvo ligita al la ideo de progreso
La prelego, kiun ĉeestis ĉ. 40 studentoj kaj du profesoroj inkluzive de Matsunaga, komenciĝis per la prezento de diversaj nomoj atribuataj al Esperanto inkluzive de la ĉinlingva Shijieyu ("mondlingvo"), kies inventinto tamen estis japana verkisto.
Poste la preleganto klarigis la signifon de la vorto Esperanto, kaj diris, ke multaj homoj ligis al tiu ĉi lingvo diversajn esperojn, sed multaj el ili ligiĝis al aspiro de homoj en malavantaĝa pozicio (ekz. Zamenhof kiel judo aŭ tajvananoj dum la japana kolonia epoko) ŝanĝi tian pozicion kaj ankaŭ al la ideo, ke la homaro nepre progresos kaj samtempe ankaŭ la socio kaj la lingvo.
Laŭ la preleganto tiu ĉi lasta ideo iam en la pasinteco kvazaŭ nature pravigis la pravecon de la argumentoj por Esperanto.
Postprogresa nuno de Esperanto
Post tio Usui komentis, ke tia progres-bazita ideo ŝajne ne plu estas tiom kredata nuntempe kontribuante al malpli granda populareco de Esperanto.
La lingvo fariĝis, ironie, ne lingvo por ĉiuj sed tiu por iuj, kiu tamen ankaŭ danke al tio sukcesas ne kvantan sed kvalitan kreskon, kiel tion atestas la sukcesa kandidatigo de William Auld por la Nobel-premio por literaturo. Kiel alian antaŭe neatenditan ŝanĝon kvalitan li menciis la ekeston de denaskaj esperantistoj, montrante filmeton pri ili.
Por la tuta raporto bonvole vizitu: http://www.espero.com.cn/2014-11/17/content_34070796.htm
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 2116
La 11-en de novembro sukcese finiĝis en Pekino la 22-a Neoficiala Konferenco de Gvidantoj de APEK.
Antaŭtagmeze de tiu ĉi tago, la kunveno inaŭguriĝis ĉe la lago Yanqi en la distrikto Huairou de Pekino. La gvidantoj de la membroj de APEK profunde interŝanĝis la opiniojn sub la ĉeftemo Kune konstrui la Azi-Pacifikan Partnerecon por la estontecokaj diskutis pri la gravan planon por la regiona ekonomio, ili akiris komunan opinion.
La 10-an de novembro Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, kaj Peng Liyuan, la unua edzino de Ĉinio, okazigis banketon en la Ŝtata Naĝ-Centro Akva Kubo por bonvenigi la geestrojn de la membroj de APEK. La aŭta vico de la gravaj invititoj traveturas sur la "ruĝan tapiŝon" farita el laserlampa lumo. Post la banketo, ĉiuj invititoj kune spektis artfajraĵojn ekster la la Ŝtata Naĝ-Centro Akva Kubo.
Por multaj belaj fotoj bonvole vizitu: http://www.espero.com.cn/2014-11/13/content_34038933.htm
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1958
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1843
Novembre de 2014 okazos la 22-a Ekonomia Ŝtatestra Kunveno sub la Azi-Pacifika Ekonomia Kooperativo (APEK) ĉe la lago Yanxi en antaŭurbo de Pekino, havante la ĉeftemon Kune starigi la partnerajn rilatojn Azi-Pacifikajn frontante la estontecon.
Tio signifas, ke post 13 jaroj -- de post kiam ĝi okazis en la jaro 2001 en Ŝanhajo -- la kunveno de APEK revenos al Ĉinio. Lastatempe oni publikigis plurajn fotojn de la kunvenejo kaj la ĉirkaŭaĵoj, kaj bildojn pri la hoteloj por la invititaj ŝtatestroj.
Pli da spektindaj fotoj videblas en:
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1862
Baldaŭ okazos la Ekonomia Ŝtatestra Kunveno sub la Azi-Pacifika Ekonomia Kooperativo (APEK) ĉe la lago Yanxi en la distrikto Huairou de Pekino. Laŭ la kutimo de la kunveno, la preparado de ĉiuj pladoj obeas la principon "senporkaĵa". Pro tio, ke la kulturoj, kutimoj, kredoj kaj gustoj de diversaj invititoj estas tute malsamaj, oni devas atente aranĝi la manĝojn, zorgante la bezonojn de ĉiuj gastoj. Konsiderante pri religio de kelkaj kaj gustoj de multaj, bovaĵo estas plej ofte uzata materialo dum porkaĵo nepre ne ekzistu en la kuirejo, certe, ankaŭ ne aperos sovaĝaj bestoj. Oni kolektos koncernajn informojn pri individuaj gusto kaj malŝato de la estroj de APEK-membroj kaj laŭeble elektos materialojn kaj faros gustigon akordante la bezonojn.
Laŭkonige, dum la kunveno okazos 142 manĝoj por ĉirkaŭ 73 mil hom/fojoj. Por la sekureco, la kuirejo faros kontroladon ĉe la pordo, ĝi ankaŭ havas sian specialan lifton por manĝaĵ-transportado, la laborantoj povas eniĝi en la lifton nur kiam ili liveras manĝaĵojn kaj samtempe tenas kun si la specialan atestilon.
Eble vi ŝatos la salivigajn fotojn en http://172.32.4.60/servlet/PagePreviewServlet?siteid=1018&nodeid=7215282&articleid=33971971&type=1
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1829