Novaĵoj
Baldaŭ okazos la Ekonomia Ŝtatestra Kunveno sub la Azi-Pacifika Ekonomia Kooperativo (APEK) ĉe la lago Yanxi en la distrikto Huairou de Pekino. Laŭ la kutimo de la kunveno, la preparado de ĉiuj pladoj obeas la principon "senporkaĵa". Pro tio, ke la kulturoj, kutimoj, kredoj kaj gustoj de diversaj invititoj estas tute malsamaj, oni devas atente aranĝi la manĝojn, zorgante la bezonojn de ĉiuj gastoj. Konsiderante pri religio de kelkaj kaj gustoj de multaj, bovaĵo estas plej ofte uzata materialo dum porkaĵo nepre ne ekzistu en la kuirejo, certe, ankaŭ ne aperos sovaĝaj bestoj. Oni kolektos koncernajn informojn pri individuaj gusto kaj malŝato de la estroj de APEK-membroj kaj laŭeble elektos materialojn kaj faros gustigon akordante la bezonojn.
Laŭkonige, dum la kunveno okazos 142 manĝoj por ĉirkaŭ 73 mil hom/fojoj. Por la sekureco, la kuirejo faros kontroladon ĉe la pordo, ĝi ankaŭ havas sian specialan lifton por manĝaĵ-transportado, la laborantoj povas eniĝi en la lifton nur kiam ili liveras manĝaĵojn kaj samtempe tenas kun si la specialan atestilon.
Eble vi ŝatos la salivigajn fotojn en http://172.32.4.60/servlet/PagePreviewServlet?siteid=1018&nodeid=7215282&articleid=33971971&type=1
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1821
Posttagmeze de la 3-an de novembro komenciĝis la novjara festo de Mjaŭ-Nacio kaj la eksponado pri la nematerialaj kulturaj heredaĵoj de la nacio. Mjaŭ-oj kantas kaj dancas, paradante la vestaron de sia nacio kaj montrante sian nacian kulturon.
La novjara festo estas la plej garva festo de tiu ĉi nacio, dum la festo oni celebras la riĉrikolton kaj ĝojon de la nacianoj. Nune, la festo estas ankaŭ platformo de kultura interŝanĝo, en ĝi montriĝas diversaj kulturoj, vestaroj kaj ornamaĵoj, mjaŭ-oj tiel heredas la kulturon de sia nacio.
En la festo, la heredantoj de la nemateriala kulturo kolektive prezentas dancon de kupraj tamburoj, mjaŭ-ajn medicinon kaj medikamentojn, nacian brodadon kaj aliajn 10 heredaĵojn, la eksponado allogis amason da spektantoj.
Fonto: http://www.espero.com.cn/2014-11/05/content_33971107.htm
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1898
Ĉe la enirejo de la vilaĝo Yanjiaba en la urbo Longnan de la provinco Gansu en okcidenta Ĉinio troviĝas okulfrapa granda ginko. Ĝi kun la aĝo je pli ol 2 800 jaroj altas je 38 metroj kaj havas averaĝan perimetron de la trunko je preskaŭ 7 metroj. Multaj malgrandaj radikoj etendiĝas el la ĉefa radiko, kaj 11 branĉaj trunkoj kreskis ĉirkaŭ la arbego, tio ŝajnas ke la miljara arbo fariĝas arbaro...
Bonvole legu pli da informojn de la arbo en: http://www.espero.com.cn/2014-10/27/content_33884845.htm
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 2089
Junĉjo, korea esperantisto el Seulo, havas projekton: ĝi temas pri la starigo de asocio por diskonigi tutmonden per Esperanto novan metodon pri natur-kuracado. Jen iom pli da detaloj pri la ambicio de nia samideano...
Pri kio ekzakte vi nuntempe okupiĝas?
Nuntempe mi zorgas diversajn pacientojn, kiuj havas kronikajn malsanojn.
Por kuraci malsanojn mi uzas 8 grenojn krudajn laŭ la Korea natur-medicina teorio en mia propra instituto. La metodo estas ideala kaj perfekta natura-metodo por homoj laŭ mia studado kaj sperto.
Mi ellernis diversajn natur-kurac-metodojn, sed multaj metodoj estis havintaj limojn ĉe la original-kuraca vidpunkto. Tamen finfine mia provado atingis ĝis la originalan kuracon.
Kvankam ni estas sanaj nun, nia sano estas malcerta se ni ne scias kio estas taŭga manĝaĵo por nia korpo.
Krome nun mi preparas mian partoprenon al kelkaj francaj Esperanto-aranĝoj, kiuj baldaŭ okaziĝos. Tiam mi prezentos kiel oni povas resaniĝi pere de naturaj metodoj sen medikamentaĵoj, sen operacioj.
Vi havas projekton por krei tutazian asocion, pri kio ĝi temas?
Komence mi ne havis grandan ideon aŭ projekton rilate mian laboron. Tamen iumomente mi eksciis, ke oni serioze suferas pro la ne saĝaj kuracaj metodoj en la mondo. Verdire la ŝloŝilo estas en la naturaj metodoj kun ĝustaj teorioj kaj en la kono de tiaj reguloj.
Oni ne povas vivi sane kaj altkvalite ekster naturo. Tial mi elpensis, ke mi mem kreu la grupon kun la samideanoj por realigi sanan mondon.
Bedaŭrinde multaj homoj ne scias la gravecon, ke ni povas liberiĝi de malsanoj nur per manĝado. Tion mi sperte scias, tial mi povis skribi kuraĝe tiele.
La grenoj estas nek artefaritaĵoj nek kemiaĵoj, sed ĝi konsistas pure el grenoj de naturo. La grenoj mem havas propran unikan karakteron kaj vivecon, ĝiaj energioj estas tre fortaj. Kaj la forteco sanigas nian sanon kun la natura medicina teorio. La fortecon mi ekscias per pulspalpado.
Dum la kuracado, finfine mi spertas la mirindan rezulton. Lastan semajnon unu el miaj gegastoj, kiu estas 60-jara virino manĝinta la 8 grenojn dum 9 monatoj sub mia gvido, vizitis hospitalon por fari regula medicinan ekzamenon. Rezulto estis interesa: ŝia sang-tuba aĝo estas 50 jaraĵa. Krom tio, ŝiaj okuloj pliboniĝis, haroj multiĝis kaj nigriĝis, haŭto juniĝis.
Kiam pli malpli la projekto realiĝos?
Ŝajnas simila demando al miaj oreloj: ‘Kiam pli malpli la Esperanto-projekto realiĝos?’
Estas duon ŝerca respondo. Fakte dum longa tempo mi nur studis mian temon. Kaj finfine mi eksciis, ke la absoluta vero ekzistas.
Mi scias ke ĉi metodo estas certe konvinkebla kaj mi kredas, ke la vero havas forton.
Sed fakte ĝis nun mi estis sola, pro tio mi necesas tempon por pli da rilatoj kaj preparoj. Mi disvolvigos ĉi projekton laŭvice malrapide sed senĉese.
Kial vi kredas, ke tiu ĉi asocio estas nun bezonata? Jam multaj asocioj pri ĉio ekzistas en Esperantujo...
Ĝi estas grava demando. En la mondo ekzistas multegaj natur-kurac-metodoj. Sed tamen multaj ĉi metodoj aŭ grupoj havas mem limojn laŭ mia vidpunkto. Ekzemple, iu metodo cele vidas nur simptomojn kaj klopodas nuligi ĝin. Aŭ iu metodo vidas ĝis la originala kialo de la simptomoj, sed ĉe la kurac-metodoj tute komplikiĝas, ofte tro da herbaĵoj estas uzataj komplike kaj eĉ ili havas iom da toksoj. Ĉu ni povas manĝi ilin dum tuta vivo?
Laŭ mia metodo ni povas trovi la originalan kialon de la diversaj simptomoj kaj pli detale dividi la proprajn kompleksiojn kaj finfine altnivele diagnozi per pulspalpado.
Nia sang-ĉirkulado rekte boniĝas tuj post la manĝado. Ni devas kompreni, ke la simptomoj estas grava signalo de nia korpo kiel ’Sav-signalo/SOS’. Por kompreni la signalon senditan de iu organo mi referencas al kompleksio kaj pulspalpado. Poste se mi kontrolas la originalan parton la simptomoj malaperas.
Povus esti mistera rakonto al vi ĉiuj. Ĉar laŭ mia scio tiu ĉi enhavo neniam iris al Eŭropo ĝis nun historie. Verdire mia ĉi vizito al Eŭropo havas grandan signifon, kvankam oni ne scias detale pro tio.
Kiu povos aliĝi al tiu ĉi asocio? Ĉu nur gefakuloj pri ĝia temo?
Nuntempe mi preparas miajn prelegon kaj kurson farotajn en Francio dum ĉi somero. Unue, mi deziras interkomunikadi kun eŭropaj geamikoj aŭ interesintoj pri mia temo. Sekve mi pensos pri la efika sistemo por la laboro.
Kiamaniere konkrete agados la asocio?
Feliĉe mi scias kaj uzas Esperanton, pro tio mi provos la internacian komunikadon pere de la lingvo. Eble, oni devus lerni Esperanton por saniĝi, ĝi estas perfekta motivo por ĝin lerni, ĉu ne?
Ĉu Esperanto estos la nura labora lingvo de la Asocio?
Bona ideo! Esperanto estas bona interkomunikilo por la tutmonda agado. Jam mi spertis, ke Esperanto estas tre utila kaj efika ĉe la internacia kunlaboro. Mi ĝuis Esperanton antaŭe ĉe la 'Radio-amatoro' kaj 'Pasporta Servo'. Do, en mia kazo Esperanto fariĝos 'Paca lingvo kaj saniga lingvo’.
Laŭ via sperto, ĉu Esperanto efikas kiel komunikilo inter azianoj? Kial?
Kompreneble! Absolute! Ni azianoj devas uzi Esperanton kiel interkomunikilo. Ni azianoj povas mem lerni aliajn aziajn lingvojn laŭ la bezono. Temen se Koreoj, Ĉinoj kaj Japanoj renkontiĝas ie, do kiun lingvon ni uzu? Mi opinias, ke paca lingvo Esperanto estas vere pli necesa en Azio nuntempe.
Por pli da informoj, bonvolu kontakti Junĉjon:
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 2289
2014-06-10
de USUI Hiroyuki
Daŭrigante la precedencon lanĉitan en la lasta jaro, ankaŭ ĉi-jare la Pekina Esperanto-Asocio kaj la Tianjin-a Esperanto-Asocio komune okazigis "Verdan Ekskurson". Ĉi-jare, de la 6-a ĝis la 8-a de junio la aranĝo okazis en la fama somerumejo Beidaihe en la urbo Qinhuangdao de Hebei-provinco. En tiu fama feriejo, ĉirkaŭ 300 kilometrojn oriente de Pekino, iam feriis eĉ tiaj eminentaj ŝtatgvidantoj kiel Mao Zedong. La aranĝon partoprenis 33 personoj: 21 el Pekino, 8 el Tianjin, 3 el la provinco Hebei al kiu apartenas Beidaihe, kaj 1 eĉ el la malproksima Nankino.
En la posttagmezo de la 6-a, pekinanoj per luita aŭtobuso aranĝita de s-ro Nan Youli, prezidanto de la Pekina Esperanto-Asocio, kaj tianjin-anoj per trajno veturis al la ripozejo. Post la vespermanĝo ne okazis interkona vespero; anstataŭe la partoprenantoj veturis al la marbordo por rigardi la noktan ĉemaran pejzaĝon.
La 7-an, antaŭtagmeze disvolviĝis esperantaj programeroj. Unue prelegis s-ro Han Zuwu, prezidanto de la Tianjin-a Esperanto-Asocio, pri sia ĵusa partopreno en la 66-a kongreso de la Internacia Ferovojista Esperanto-Federacio (IFEF) en la itala urbo San Benedetto del Tronto. Li parolis ankaŭ pri siaj klopodoj dum tiu kongreso varbi, kune kun kelkaj aliaj ĉinaj samideanoj, por la venontjara IFEF-kongreso, kiu havos lokon en Kunming, Ĉinio. Do li fine de la prelego petis ankaŭ la ĉeestantojn de la ekskurso partopreni en la venontjara kongreso okazonta en ilia propra lando.
Due prelegis s-ro USUI Hiroyuki, japana redaktoro de El Popola Ĉinio, pri kelkaj poemoj de Zamenhof, precipe pri tiuj kun privata karaktero kiel "Mia penso". Li konklude atentigis pri la graveco de Zamenhofaj poemoj por kompreni Esperanton, i.a. ĉar kiel li citis de Marjorie Boulton, alia grava poetino en la lingvo lastatempe festinta sian 90-jariĝon, "Esperanto mem estis la ĉefa poemo de mondpoeto Zamenhof".
Post la kurso ne plu pluvis
La prelegojn sekvis mezgrada kurso de Esperanto sub la gvido de s-ro Usui. Ne okazis elementa kurso. Dek kelkaj personoj studis dum la pli ol duhora leciono, kiu ĉefe celis ekzerci ilin je aŭdkapablo. La klasgvidanto aŭdigis diversajn sonmaterialojn prenitajn el kompaktodisko kaj diversaj retejoj, disdonis anticipe preparitan "respondaron" kaj post la aŭskultado igis la ĉeestantojn juĝi ĉu la respondoj kongruas al la enhavo.
Kvazaŭ por rekompenci la diligentan lernadon de la kursanoj, posttagmeze ĉesis la pluvado kaj sur la ĉielo aperis la arda suno. Do la ekskursantoj denove iris al la plaĝo, ĉi-foje ne nur por rigardi ĝin sed ankaŭ iri en la maron, kvankam oni ne naĝis ĉar estis ankoraŭ ne sufiĉe varme por tio.
Vespere de la 7-a, okazis la Amuza Vespero, dum kiu prezentiĝis kantado, magio fare de pekina veterano, skeĉo surbaze de ĉina proverbo "Surĉevale rigardi floron", ĉinaj humuraj dialogoj en Esperanto-traduko, enigmo-solvado, stafeta ludo kaj multaj aliaj. Estis ĉefe dank' al la kunordigantoj, s-ro Zhang Dali (Fortego) kaj f-ino Lin Lisha (Lisa), ke oni povis multe amuziĝi kaj ridi plejparte en Esperanto.
La lastan tagon, la 8-an, antaŭtagmeze oni vizitis Shanhaiguan, la unua trapasejo de la Granda Muro, kiu de tie serpentumas okcidenten preskaŭ 6350 kilometrojn. Tie estas la sola loko de la tuta muro, kie ĝi limtuŝas la maron. Kaj posttagmeze la partoprenantoj disiĝis kaj rapidis hejmen, kun agrablaj memoroj pri la pasigita "verda" semajnfino.
En la lasta jaro, kiam por la unua fojo okazis la komuna ekskurso de la du Esperanto-asocioj, gejunuloj venis nur el Tianjin, kaj ne el Pekino. Ĉi-foje ankaŭ Pekinon reprezentis pluraj gejunuloj, kiuj ekde junio lastjare daŭre lernas Esperanton en kursoj kaj aktive partoprenas en diversaj esperantaj aranĝoj kiel la last-jaraj 10-a Ĉina Kongreso de Esperanto aŭ la 32-a Komuna Seminario inter Orient-aziaj Junularoj. Tio estas esperiga signo, eĉ se la ekskurso, kiel la nomo mem sugestas, estis ĉefe turisma kaj krome en ĝi ofte regis la ĉina lingvo.
Fonto: Esperanto.china.org.cn - http://esperanto.china.org.cn/2014-06/10/content_32623339.htm
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1875
2014-06-16
Teksto kaj fotoj de Liba Gabalda el Francio
Jam la sesan fojon fervojistoj kongresis en Italio. Ĉi-foje la evento okazis de la 17a ĝis la 24a de majo de 2014 en San Benedetto del Tronto, kiu situas ĉe la Adriatika marbordo proksimume je 300 kilometroj sude de Bolonjo.
La kongresa urbo estas precipe turisma urbo ornamita per palmoj. Ili beligas la urbon laŭlonge de la strandoj. La pasantoj ĝuas ilian agrablan ombron ankaŭ en promenejoj kaj stratoj. Ĉe la havena moleo impresas reliefe skulptitaj kaj pentritaj ŝtonblokoj, kie multaj vizitantoj ŝatas promeni kaj admiri tiujn nekutimajn artaĵojn.
La kongreson partoprenis 135 geesperantistoj el 19 landoj. La plej malproksimaj venis el Ĉinio, Israelo kaj Kubo. La ĉina delegacio venis ĉefe por inviti la partoprenantojn al la venontjara fervojista kongreso okazonta en la urbo Kunming de Ĉinio. Estis prezentata mallonga filmo por montri al ni la medion, en kiu oni kongresos.
La kongreso okazis en la kvarstela hotelo Calabresi, kie ni estis varme akceptitaj kaj bone nutrataj per bongustaj manĝaĵoj. La hotelo estas bone lokita apud la urbocentro kaj tute proksime al la plaĝo, kiu longas je kvar kilometroj. En la kunvensalono de la urbodomo estis instalita ekspozicio de miniatura regiona fervojlinio kun funkciantaj trajnetoj. Vid-al-vidaj paneloj informis pri la okazanta kongreso kaj pri Esperanto. La balustradon de la hotelo ornamis granda banderolo anoncanta la kongreson kaj apude estis fiksita verda E-flago videbla de malproksime. Do multaj preterpasantoj eksciis pri la ekzisto de Esperanto. Grandan intereson pri la evento montris ĵurnalistoj. Okazis pluraj intervjuoj kaj aperis multaj artikoloj en lokaj ĵurnaloj, elsendoj en radio kaj en televido.
Dum la solena inaŭguro bonvenigis nin la prezidanto de LKK Vito Tornilo, la honora prezidanto de IFEF Romano Bolognesi, la vicprezidanto de la itala E-Federacio Renato Corsetti, la posedanto de la hotelo Fausto Calabresi, la skabeno de la urbodomo kaj la lokaj fervojistoj. Nome de UEA salutis kaj bondeziris sukcesan kongreslaboron Barbara Pietrzak. Salutvortojn aldonis ankaŭ Lina Gabrielli, konata itala poetino. Sekvis salutoj de reprezentantoj de la landaj asocioj. LKK-anoj ricevis donacojn de kelkaj salutantoj. Jindřich Tomíšek la ĉefdelegito de IFEF legis alvenintajn salutmesaĝojn. La prezidantino de IFEF Rodica Todor honorigis meritplenajn personojn per diplomo kaj post sia festparolado ŝi malfermis la kongreson. Poste sekvis komuna fotado antaŭ la hotelo.
Dum la kongresa semajno okazis pluraj labor- kaj komitatkunsidoj, prifervojaj fakprelegoj. Kunvenis ankaŭ terminara komisiono por decidi pri kelkaj fervojaj terminoj. Rodica Todor proponis ŝanĝojn kaj reorganizadon de la strukturo en IFEF kaj iniciatis grupan laboron laŭ la modelo de UEA. Oni informis pri movadaj aferoj kaj novaĵoj el la fervoja mondo. Interesis novaĵo el Japanio pri refunkciigita Sanriku-fervojo nur kvin tagojn post la tertremo kaj cunamo en la jaro 2011. Krome estis proponita ILEI baza kurso de Esperanto.
La partoprenantoj ĝuis ĉiutage vesperajn kulturajn programerojn. Kantis por ni Grazia Barboni, Manuel Rovere regalis nin per romantikaj kantoj kaj de la Trio "Malamuzika" ni aŭskultis napolajn melodiojn. Tre agrabla estis vespero ekstere en la apuda parko, kie ni aŭskultis belajn italajn melodiojn el sesdekaj kaj sepdekaj jaroj kaj samtempe ni ĝuis dancprezenton. Ne mankis folklora prezento kaj posta dancado sub stelplena ĉielo. Surprize nia ĉina samideano kantis itale "O Sole Mio".
Dum la ekskursoj estis eble viziti Marmuzeon. Kun loka ĉiĉeronino ni promenis tra la urbo aŭskultante klarigojn pri ĉiuj modernaj kaj novstilaj skulptaĵoj. Tre enhavriĉaj estis kongresaj kaj postkongresaj ekskursoj! Ni vizitis la urbon Asoli Piceno, kie ni estis akceptitaj en la urbodoma kunvenejo. En Loreto ĉarmis la Sankta Domo, en Recanati la palaco Leopardi de la 18-a jarcento, en Castefidardo ni admiris kolekton da akordionoj kaj viglan akordioniston, kiu regalis nin per gajaj muzikaĵoj. En Ancona ni renkontis s-ron Aldo Grassini, kiu en ĉi loko iniciatis taktilan muzeon "Omero". Oni povas tuŝi ĉiujn objektojn. La muzeo estas konceptita ĉefe por blinduloj. La urbo Ripatransone ĝueblas per sia historia centro kaj famas pro la plej mallarĝa strateto en Italio. En la vilaĝo Offida ĉirkaŭata de vinberejoj ni gustumis tieajn vinojn, kiujn ni povis poste aĉeti. Ĝis nun estas en la urbo praktikata tradicia punto-arto.
La postkongresaj ekskursoj gvidis nin unue al Frasassi-kavernoj. Admirinda sceno atendis nin subtere. En la urbeto Civitella del Tronto troviĝas la dua plej granda defenda konstruaĵo en Eŭropo. Ni trapasadis tiun fortikaĵegon de unu ekstrema flanko al alia. Kaj la postkongresan ekskurson ni finis en la urbo Fermo.
La italaj esperantistoj preparis enhavoriĉan kongreson en agrabla ĉe-mara loko. Laŭdinda estas la belaspekta ilustrita kongresbroŝuro kun bonvenigaj paroladoj de diversaj personoj kaj informoj pri ĉiuj okazontaĵoj, pri vizitotaj lokoj dum la ekskursoj. Krome estis eldonitaj tre belaj bildkartoj kaj glumarkoj respegulantaj trafan fervojan simbolon. Ni povis ĝui senpagan tutsemajnan busveturadon tra la tuta urbo. Funkciis ankaŭ libroservo provizita de Petro Chrdle el Ĉeĥio. Ĝuante, ĝojante kaj distriĝante plene ni havis tre bonan impreson pri la ĉi-jara fervojista E-kongreso. Ĝi estos memorinda pro abundaj kaj tre bongustaj manĝoj en la hotela restoracio Calabresi.
Koran dankon meritas niaj italaj kolegoj kaj ĉiuj, kiuj kontribuis al bona disvolviĝo de la evento kaj amplene zorgis pri la bonfarto de ĉiuj partoprenantoj!
Redaktoro: Wang Lihua
Fonto: Esperanto.china.org.cn - http://esperanto.china.org.cn/2014-06/16/content_32676488.htm
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1861
Teksto kaj fotoj de Chen Ji
De la 16-a ĝis la 18-a okazis la 5-a Ĉina Seminario pri E-instruado en Changzhou de Jiangsu-provinco en sudorienta Ĉinio organizita de la Ĉina Ligo pri Esperantistaj Instruistoj (ĈLEI). Pli ol 50 e-istoj el Pekino kaj provincoj Jiangsu, Shanxi, Jiangxi, Guangxi, Hunan kaj aliaj lokoj de Ĉinio partoprenis seminarion, ankaŭ koreaj, itala kaj franca e-istoj laborantaj en Ĉinio ĉeestis la kunvenon.
La seminario kun spertointerŝanĝoj kaj teoriaj diskutoj pri E-lernigado estas enhavoriĉa. En la unua tago okazis la inaŭguro, en kiu salutis s-ro Wang Ruixiang, prezidanto de KAEM kaj vicprezidanto de Ĉina E-Ligo, en la nomo de KAEM kaj ĈEL. Li alte taksis la viglan movadon de la urbo Changzhou kaj la kontribuon de la Changzhou-a E-asocio kaj de la gastiganto-- la Elementa Lernejo Dongfang. La lokaj gvidantoj ĉeestis la inaǔguron. S-ino Gong Xiaofeng (Arko), prezidanto de ĈLEI, prezidis la malferman ceremonion.
Posttagmeze de la 16-a estis la praktikaj programeroj, kiuj konsistas el kvar publikaj lecionoj de instruistoj el kvar elementaj lernejoj. Ili aplikis diversajn metodojn en la lecionodonado. Li Jingxia, instruistino el la Elementa Lernejo Baiyangshujie de la urbo Taiyuan, per sia amoplena voĉo kaj vigla stilo profunde impresis la partoprenantojn. Estas menciinde, ke en sia leciono ŝi ne nur lernigis al la infanoj la lingvon Esperanto, sed ankaǔ atentigis ilin amikiĝi kun bestoj kaj protekti la naturon. Michel, ĉina bofilo el Francio, donis tre interesan lecionon. Lia humura instruarto alportis al la leciono multajn ĝojon kaj ridojn. Li eĉ invitis la gepatrojn de la lernantoj partopreni en sia lernigado kaj per tio en ĝojo kaj rido la lernantoj posedis la lingvon. Ankaǔ Chen Ye, instruistino de la Elementa Lernejo Dongfang kaj Xie Xiaojuan de la Elementa Lernejo Yongtai donis la publikajn lecionojn.
Dank' al la platformo la instruistoj lernigis la infanojn kaj lernis de siaj samprofesianoj. Fakte estas la unua fojo por ĈLEI aldoni publikan lecionon al la seminario, kiu vekis tre pozitivan eĥon inter la ĉeestantoj.
Ankaǔ la lernejestroj de la kvar supremenciitaj lernejoj okaze de la seminario prezentis siajn planojn kaj sperton de E-lernigado. Inter ili la Elementa Lernejo Dongfang havas 30-jaran historion pri esperanta instruado. Jam en 1984 la lernejo fondis E-grupon kaj komencis la lernigadon de la lingvo kaj per Esperanto la lernejo ĝemeliĝis kun la japana elementa lernejo Yosumi de Takatsuki. Nuntempe la lernejo prenis Esperanton kiel devigan studobjekton por siaj lernantoj de la 4-a, 5-a kaj 6-a klasoj, por kiuj Esperanto malfermis fenestron al la tute malsama mondo. Same kiel ĝi ankaǔ la elementaj lernejoj Baiyangshujie kaj Yongtai enlistigis Esperanton en siajn devigajn studobjektojn. Pri tio s-ro Wei Yubin, estro de la lernejo, diris, ke en lia lernejo la lernantoj kun sperto de E-lernado pli bone posedas la anglan lingvon ol tiuj, kiuj ne havas sperton de lernado de Esperanto. Krome ĝi alportis al la lernejo pli malferman kaj internacian etoson. En 2010 ĝi sukcese gastigis la 2-an Ĉinan E-seminarion, kaj per interesaj programoj kaj prelegoj allogis al si pli ol 60 e-istojn. En la seminario ankaǔ la estroj de la elementaj lernejo Baotalu de la urbo Zhenjiang kaj Yongtai en Pekino prezentis E-lernigadon en siaj lernejoj.
En la dua tago 7 instruistoj prelegis pri la temo de E-instruado. Ili ĉiuj havas riĉan sperton en E-lernigado, kaj resumis la efikajn metodojn pri lernigado de la lingvo.
Michael emfazis en sia prelego, ke la lernantoj estas la centro en la E-lernigado, kaj la instruistoj devas enmeti kredon en siaj okuloj por kuraĝigi la lernantojn en la lernado. Fakte li estas spertoplena instruisto ne nur en lernigado de Esperanto sed ankaǔ en instuado de aliaj kulturaj lecionoj.
Ho Song el Koreio laboranta en la Profesia Teknika Kolegio en Changzhou, Ĉinio prelegis pri sia sperto en la esperanta instruado. En sia bone preparita prelego li eĉ resumis erarojn ofte faritajn de ĉinoj dum ilia lernado de la lingvo Esperanto kaj per tio li atentigis ankaŭ al la ĉeestantoj la facile fareblajn erarojn.
Jano loĝas en Ĉinio por 15 jaroj, kaj en la lastaj jaroj kiel instruisto li gvidis kursojn en la Esperanta Insulo Hajnano, kaj akumulis por si multan sperton pri E-lernigado. Li esperas starigi seriozan projekton por instrui azianojn kaj deziras, ke en E-renkontiĝoj la lernantoj multe praktiku por altigi lingvonivelon.
Trezoro per humura rakonto donis al la kunveno leĝeran etoson. Li multfoje emfazis la efikon de kuraĝigado al la lernantoj. Laǔ li tio estas helpa por malfermi la buŝon de la lernantoj paroli la lingvon. Li volas per organizado de E-aktivadoj trejni ĉinajn aktivulojn kaj okaze de la seminario li prezentis la preparan laboron de la Orienta Esperanto-Seminario, kiu okazos inter la 16-a kaj 23-a de aǔgusto en Xi'an.
En la kunveno prelegis ankaǔ Wei Yubing, Gao Youming, Zhang Changsheng. Ne nur la prelegantoj sed ankaŭ la ĉeestantoj multe rikoltis en la diskutoj. En la lastaj jaroj la seminario kiel sperointerŝanĝa platformo konstruis ponton por la ĉinaj instruistoj, kaj helpis ilin en la lernigado de Esperanto. Estas atendeble, ke dank' al iliaj klopodoj kaj diligenta laboro estiĝos pli da e-istoj, kiuj elkore amas la lingvon.
Fonto: Esperanto.china.org.cn - http://esperanto.china.org.cn/2014-05/19/content_32429678.htm
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1909
Vespere de la 25-a de februaro (laŭ la pekina tempo), pekinaj gejunuloj Zhang Xinyu kaj Liang Hong okazigis sian geedziĝan ceremonion antaŭ la ruĝa domo de la ĉina stacio Changcheng en Antarkto.
Defioplena velŝipado
La 5-an de julio en 2013, la geamantoj Zhang Xinyu kaj Liang Hong ekveturis per velŝipo de Ŝanhajo kun aliaj kunvojaĝantoj. Ili elektis la plej defioplenan linion kiu devigis ilin surmare veturi tra la Beringa Maro de la norda hemisfero kaj la zono de okcidenta vento en la suda hemisfero. Por atingi Antarkton, ili devis pasigi 231 tagojn kaj vojaĝi 35 mil kilometrojn. Survoje, ili baraktis kontraŭ furioza ŝtormo sur la norda Pacifiko, eltenis fortan froston en glaciiga pluvo de la Beringa Maro kaj ankaŭ sukcese travivis per malmulta dizeloleo en bazo forlasita de la usona armeo sur senhoma insulo.
Kiam ilia velŝipo "Pekino" atingis la cellokon kaj en la radioaparato de la ŝipo aŭdiĝis la son-signo de la ĉina antarkta stacio Changcheng, ili ekploris pro granda ĝojo.
Bondeziroj el diversaj landoj
Dum la vojaĝo Zhang Xinyu sendis retmesaĝon pri sia navigado al pluraj ŝtatgvidantoj. Li esperis ricevi bondezirojn de la tuta mondo kiam la amikino Liang Hong fariĝos novedzino. La ŝtatgvidantoj de Germanio, Pollando, Svedio, Ganao kaj aliaj landoj respondis al li. Inter ili, Angela Merkel, la ĉefministrino de Germanio, citis frazon el la Eta Princo de la franca verkisto Antoine de Saint-Exupér kiel la plej taŭgan esprimon pri ilia amo: "Amo ne signifas fikse rigardi unu la alian, sed rigardi en unu sama direkto."
Dum la ceremonio, kiam la novedzo malfermis porteblan komputilon kaj laŭtlegis la bondezirojn frazon post frazo, Liang Hong miregis. Sekve, ili elprenis la ringojn kunportitajn el Pekino kaj metis ilin sur la fingrojn unu al la alia. Tiam ili ricevis ne atenditan bondeziron: 3 kunvojaĝantoj samtempe demetis siajn vestojn kaj saltis en malvarmegan marakvon, kaj naĝante kriis al la novgeedzoj: "Feliĉan geedziĝon!"
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng
Fonto: El Popola Ĉinio - http://www.espero.com.cn/2014-05/26/content_32487511.htm
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1866