Novaĵoj

 La 22-an de aprilo Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, kaj John Ashe, prezidanto de la 68-a Sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN, respektive faris prelegojn pri la Monda Tergloba Tago kaj alvokis por akceli daŭrigeblan evoluon kaj uzi sun-energion, bio-energion kaj aliajn resursojn kiel bonigo de la rilatoj inter la homaro kaj la terglobo.

    Tiutage la 68-a Sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN okazigis kunvenon kun la ĉeftemo "Harmoniiĝi kun la naturo". En ĝi Ashe alvokis urbojn kaj kvartalojn akcelu daŭrigeblan evoluon kaj uzu sun-energion, bio-energion kaj aliajn resursojn. Kiam oni diskutis pri la post-2015-a programo, Ashe alvokis ke la membroj de UN, neoficialaj organizaĵoj kaj aliaj koncernaj flankoj pliigu investadon en la teknologian rondon de daŭrigebla evoluo kaj rebonigu biosistemon per tutmondaj mediaj politikoj.

    Pan Ki-moon diris, ke la aero kiun ni enspiras, la akvo kiun ni trinkas kaj la tero sur kiu kreskas niaj plantaĵoj estas parto de la delikata biosistemo de nia terglobo, la sistemo nun estas pli kaj pli forte premita de homaj agoj. Aktive trakti la klimatan ŝanĝiĝon alportas al ni diversajn ŝancojn por ke ni rebonigu la rilatojn inter ni kaj la terglobo kaj bonigu la bonstaton de homoj, precipe de tiuj plej malriĉaj kaj malfortaj homgrupoj.

    La 22-an de aprilo de la jaro 1970 Usono okazigis la vaste konatan Mondan Tergloban Tagon, ĝi estas unuafoja mediprotekta aktivado kun popolaneco en la mondo. En la jaro 2009 la 63-a Sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN decidis ke la 22-a de ĉiu aprilo estu la dato de la Monda Tergloba Tago, tio internaciigis la Tagon de unulanda programo.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

Fonto: El Popola Ĉinio - http://www.espero.com.cn/2014-04/24/content_32191488.htm

 

 Vespere de la 21-a de aprilo okazis en la Universitato Nankai en Tianjin, Ĉinio, dueto de famaj muzikistinoj Eva Fampas, gitara ludistino el Grekio, kaj Amalia Kountouri, fluta ludistino el Grekio. La du muzikistinoj venis al Ĉinio por partopreni en la programo "muzika rondo en semajfino" okazigita de la supre menciita universitato, kaj prezentis kun "grekeco" mirindan dueton al ĉinaj spektantoj.

    Eva Fampas estas konata kiel "la plej bona reprezentanto de la ludistoj de gitaro en la nuna Grekio", ŝi naskiĝis en familio de muzikistoj en Ateno kaj komencis ludadon de gitaro en sia infaneco sub la gvido de la patro. Ŝia profund-anima, lerta kaj emocia stilo helpis ŝin havigi al si la majstrecon kun plej granda talento en la internacia muzika rondo. Amalia Kountouri kunludis kun ŝi ekde la jaro 2013.

    En tiu ĉi vespero, ili kunludis la muzikon History of Tango (Historio de Tango) farita de argentina muzikisto Astor Piazzolla kaj la ĉina muziko Tianmimi (Dolĉe dolĉa) kiu ĝoje surprizigis la ĉinajn aŭskultantojn. Krome, ili respektive prezentis grekajn muzikojn, je la plenplena emocio la spektantoj jen silente ĝuis jen sincere aplaŭdis.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

Fonto: El Popola Ĉinio - http://www.espero.com.cn/2014-04/23/content_32170374.htm

 La 23-an de aprilo, la monda tago de rajtoj je intelekta propraĵo, la Centro de Komerca Globa Intelekta Propraĵo de la Usona Ĉambro okazigis la 2-an jarkunvenon por defendantoj de rajtoj je intelekta propraĵo. 12 personoj, entreprenoj kaj organizoj ricevis la honoron de defendanto de rajtoj je intelekta propraĵo. La ĉina polico akiris tiun ĉi honoron pro batalo kontraŭ falsaj medikamentoj kaj protekto de ĉinaj konsumantoj.

    La ambasadoro de Ĉinio en Usono Hu Binchen diris ricevante la horonon, ke la ĉina polico lastatempe faris agadon kontraŭ aktivadoj, kiuj malobservis la intelektan propraĵon, kaj rompis la kriminalan industrion de falsaj medikamentoj. Li diris ankaŭ, ke koncernaj departementoj de Ĉinio kaj Usono kunlabore batalis kontraŭ falsaj produktoj en la pasintaj jaroj. En 2012, oni kaptis pli ol 30 kriminalajn suspektatojn kaj prenis 27 mil falsajn sakojn; kaj en 2013, la duflankaj policanoj sukcese solvis interlandajn kontraŭleĝajn aferojn de falsaj medikamentoj, kaj kaptis 8 kriminalajn suspektatojn kaj grandan kvanton da dopanta substanco kaj rilataj krudaj materialoj.

    Estis la unua fojo, ke Ĉinio ricevis tiun ĉi honoron. Ĝin akiris ankaŭ la tutmonda plano por malkaŝigi falsajn produktojn kaj kriminalajn organizojn, kaj por apelacii agadon kontraŭ falsaj produktoj.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

Fonto: El Popola Ĉinio - http://www.espero.com.cn/2014-04/25/content_32197229.htm

de ZHANG JIANQUN

 En 1943, antaǔ ĉirkaǔ 70 jaroj, juda lernejestro rifuĝanta en Ŝanhajo konfidis siajn pli ol du mil gravajn librojn al sia bona amiko Lin Daozhi antaǔ sia reveno al hejmlando. Post tio neniu lia informo venis. En la pasintaj 70 jaroj la posteuloj de Lin Daozhi kaj atendas kaj serĉas, tamen estas ankoraŭ neniu informo pri li. Antaŭ nelonge ili petis helpon de la Ŝanhaja Muzeo pri Judaj Refuĝantoj por plenumi la promeson de la antaǔulo trovi la judan lernejestron aǔ liajn parencojn por redoni al ili la librojn.

    En la 16-a de oktobro 2013 s-ino Pan Lu, bofilino de Lin Daozhi transdonis ofere al la muzeo librojn de ses librobretoj kaj plurajn meblojn siatempe uzatajn. Samtempe ŝi publikigis anoncon kun la deziro, ke oni liveru al ŝi informojn pri la juda lernejestro.

    Konfido antaǔ 70 jaroj

Dum la dua mondmilito s-ro Lin Daozhi estis direktoro de konfesia lernejo Muyi en Hongkou-distrikto de Ŝanhajo, instalita de la aǔtoritato dum la okupado de la japanoj. Li estis varmkora kaj helpema homo kaj senpage akceptis multajn infanojn de malriĉaj familioj, inkluzive tiujn de judaj rifuĝantoj.

    Konsiderante, ke s-ro Lin estas fidinda homo, Carl, juda lernejestro, konfidis al li en la jaro 1943 gravajn librojn en la angla, germana kaj hebrea lingvoj, inkluzive de valoraj religiaj libroj antaǔ sia reveno al Germanio, petante lin konservi ilin por li. 

Antaǔ sia foriro Carl diris al Lin, ke li portempe lasos la librojn ĉe Lin kaj certe revenos. Sed post tio li neniam revenis, kaj liaj du mil libroj kuŝas en la domo de Lin 70 jarojn. Malgraǔ ke dum tiu tempo okazis multaj aferoj, la libroj restas sendifektaj ĝis hodiaǔ.

    En la 20-a de septembro 1947 la juda lernejestro Carl skribis al s-ro Lin por informi sian bonforton kaj esprimi sian sopiron kaj bondeziron.“Nun mi ĝoje informas vin, ke ni sukcese atingis nian hejmon kun ĉiuj niaj valizoj en bonvenigo de niaj parencoj kaj amikoj. Ni havas tre bonan ĉambron en la domo luprenita de miaj bogepatroj, nia domo restas sama kiel antaǔe, preskaǔ nedetruita. Mi ĝojas, ke mi povas vivi kun miaj familianoj kaj amikoj. La domposedanto donis al mi multan helpon kaj mi volas diris al vi, ke li donis al mi ankaǔ tre bonan laboron. De la 1-a de oktobro, mi eklaboros kiel ŝtata oficisto, kaj pro tio mi ege ĝojas!”

    Li en sia letero fine diris: “Mi arde atendas vian respondon, se vi havas poŝtmarkojn, bonvolu sendi al mi.”

    Du miloj da libroj feliĉe konservitaj

    S-ro Lin estis zorgema homo. Por plenumi la konfidon li tenis sian promeson kaj zorgeme konservis la librojn en tre malbonaj kondiĉoj.

Siatempe najbare de lia domo estis japana municiejo. Pro konsidero pri sekureco li kaj liaj familianoj revenis al sia hejmloko – Huangyan de Zhejiang-provinco, transportine tien ankaŭ la librojn per dek dungitaj portistoj. Nelonge poste la domo de Lin en Ŝanhajo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj estis bombitaj de usona aerarmeo kaj ruiniĝis, tamen pro la antaǔaranĝo liaj familianoj kaj la libroj povas sekurece travivi la tempon. Post venko de la kontraǔjapana rezistmilito s-ro Lin reportis tiujn librojn al Ŝanhajo.

    Foje en la 1960-aj jaroj, la periodo de la Kultura Revolucio, la ruĝaj gvardianoj trovis la librojn kaj portis ilin sur placon por bruligi ilin. Ĉe tio abrupte falis pluvego, kiu fiaskigis ilian fiagon, kaj la libroj feliĉe travivis la pereon.

    S-ino Pan diris, ke por trovi la posedanton de la libroj ili foje petis helpon de du germanaj studentoj en Ĉinio, ke ili skribu germane al la adreso, kiun la juda lernejestro lasis antaǔ sia foriro, tamen post longtempa atendo la letero fine estis resendita. Pri tio ŝi supozis: “Eble ili jam translokiĝis, ĉar jam pasis kelkdek jaroj.”

    Tri generacioj tenas la promeson

    En 1981 s-ro Lin forpasis, liaj posteuloj kiel li zorgeme konservis la librojn kaj tenis la promeson. Ili opiniis, ke ili nepre devas persisti en la promeso, se ili tion faris, kaj ili povas trankviliĝi, nur kiam ili trovos la libroposedanton.

    S-ino Pan loĝas en malgranda apartameno, la libroj okupas la grandan parton de la ĉambro, kie krom la libroj nur restas malgranda loko por meti etan tablon. Kaj ŝia filo tranoktis en la sama ĉambro kun la gepatroj, ĝis kiam li estis 16-jara. Post klopodado fine ŝi metis ilin sur ses librobretoj apogantaj al la muro en la ĉambro kun areo de malpli ol 10 kvadrataj metroj, kaj faris ĉion eblan por gardi ilin kontraŭ humideco kaj ronĝo de ratoj.

    Kun la rekonstruo de malnova kvartalo de Hongkou, kie s-ino Pan loĝas, ŝia familio devas translokiĝi al alia loko. Por trovi bonan lokon por konservi la librojn kaj plenumi la lastan volon de s-ro Lin, liaj posteuloj ne povas ne peti helpon de la Ŝanhaja Muzeo pri Judaj Rufuĝantoj.

Laǔ konigo, nun la Ŝanhaja Muzeo pri Judaj Rifuĝantoj post interkonsiliĝo kun s-ino Pan Lu kaj s-ro Sun Lide (nepo de s-ro Lin Daozhi) petas helpon de la germana konsulejo en Ŝanhajo por serĉi la libroposedanton.

 

Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji

Fonto: El Popola Ĉinio - http://www.espero.com.cn/2014-04/18/content_32132505.htm

 

   La 13-an de aprilo, Chen Haosu, prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo, vizitis Conglin-Grupon, kie ĈEL kaj Conglin-Grupo (http://www.conglin.com.cn/es/index.aspx) subskribis la strategian kunlaboran interkonsenton. Ĉeestis la subskriban ceremonion ankaŭ Zhao Jun, vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo, Zhang Peiliang, prezidanto de Conglin- Grupo.

    En la ceremonio, s-ro Zhang Peiliang, diris, ke per la kunlaboro kun la Ĉina Esperanto-Ligo, la kompanio akiris subtenon el eksteraj fakuloj. La kunlaboro havas strategian signifon por levi la kapablojn de la grupo en strategio, adminstrado, propagando kaj produkta diskonigo, kaj por riĉigi la spertojn pri establado de siaj figuro, fabrikmarka internaciigo, krome la kunlaboro alitigos sian kunkuran kapablon en internacia merkato kaj mallongigos la procezon de la internaciigo de la kompanio.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Fonto: El Popola Ĉinio - http://www.espero.com.cn/2014-04/17/content_32127547.htm 

 

Vespere de la 21-a de aprilo 2014, en la Profesia Arta Kolegio de Kunming ekfunkciis la esperanto-kurso, kiun partoprenis 120 studentoj el diversaj fakultatoj de la kolegio. En la sekva jaro ili lernos Esperanton.

    Inter la 16a kaj 23a de majo de la venonta jaro okazos en Kunming, Yunnan-provinco la 67-a IFEF-Kongreso kaj la 11-a Ĉina Kongreso de Esperanto. Por prepari la kongresojn kaj kulturi volontulojn la kolegio malfermis la kurson.

    S-ro Wang Minhao, prezidanto de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio kaj Alessandra Madela, itala esperantistino, kiu laboras en la Media Fakultato de la Kolegio, gvidis la kurson. Spado, vicprezidanto de la Hubei-a Esperanto-Asocio, helpis ilin en instruado.

 

(Spado)

Fonto: El Popola Ĉinio - http://www.espero.com.cn/2014-04/22/content_32170922.htm

  La 20-an de aprilo okazis gazetara konferenco, en ĝi Liang Yang, proparolanto de la ĉina mararmeo, diris, ke en la 22-a de aprilo inaŭguriĝos la 14-a Mararmea Forumo de Okcidenta Pacifiko. La 8-landa komuna ekzercado estas unu el la programeroj de la ĉi-foja forumo kiu estos unuafoje organizita de Ĉinio laŭ la aktivado de la pasintaj forumoj, ĝi celas antaŭenpuŝi la praktikan kunlaboron inter la mararmeoj de diversaj landoj.

    La ĉefa programero de la ekzercado estos surmara savado, inkluzive de grupiga komuniko, laŭvica grupiĝo, surmara proviantado, kuna savado, kontraŭ-ostaĝiga kunago, malpez-armila pafado kaj tiel plu. Ĉinio, Pakistano, Indonezio, Singapuro, Hindio, Malajzio, Bengalio kaj Brunejo sume 8 landoj sendos ŝipojn, helikopterojn kaj marinfanteriojn kiuj ĉeestos al la ekzercado kiel komunaj ŝiparoj.

 

    Krome Liang Yang diris: "Ĉiuj scias, ke la seriaj malĝustaj agoj fare de la japana registaro forte vundis la ĉinajn popolanojn kaj grave ĝenis la rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio. Nun ne estas ĝusta tempo por inviti la surmaran memdefendan forton de Japanio ĉeesti al la programero kiu koncernas la establan datrevenon de la ĉina mararmeo."

Redaktoroj : Su Yijun kaj Xie Ruifeng

Fonto: El Popola Ĉinio - http://www.espero.com.cn/2014-04/22/content_32166851.htm

 

  Origino: retpaĝaro de la Novaĵ-Agentejo Xinhua, Pekina Ĵurnalo kaj la Pekinaj Novaĵoj ktp.

Redaktoro: Wang Xinling

    En Pekino estas kiom da familioj, tiom da revoj, kaj kiom da beboj, tiom da mondetoj ĉirkaŭ ili. Iasence la influo de infanoj al la urbo estas pli granda ol la inversa. En la 21a de februaro Pekino komencis efektivigi la reviziitan naskopolitikon, tio estas, ke paro da geedzoj, unu el kiuj estas solinfano en sia familio, rajtas havi la duan infanon, tial pli da infanoj aldoniĝos al la urbo. Ĉu vi estas preta, Pekino?

    P 1

    Novnaskitoj en Pekino

    Grafikaĵo 1

    En la jaro 2007, 161 mil novnaskitoj, i. a. 77.7 mil kun registrita pekina loĝanteco

    En la jaro 2008, pli ol 170 mil novnaskitoj, i. a. 81 mil kun registrita pekina loĝanteco

    En la jaro 2009, 137 mil novnaskitoj, i. a. 89.3 mil kun registrita pekina loĝanteco

    En la jaro 2010, pli ol 170 mil novnaskitoj, i. a. 90.5 mil kun registrita pekina loĝanteco

    En la jaro 2011, pli ol 190 mil novnaskitoj, i. a. 110 mil kun registrita pekina loĝanteco

    En la jaro 2012, 220 mil novnaskitoj

    En la jaro 2013, pli ol 220 mil novnaskitoj

    Grafikaĵo 2

    Laŭ la informoj publikigitaj de la Pekina Komisiono pri Loĝantaro kaj Familia Planado, 60-70% da geedzoj en la urbo, kiuj respondas al la nova naskopolitiko, volas havi la duan infanon. En la periodo de la jaroj 2014 ĝis 2018 la nombro de novnaskitoj ĉiujare kreskos je 40 mil ĝis 50 mil, kaj post la jaro 2019 ĉiujare aldoniĝos pli ol 400 mil novnaskitoj.

    P 2

    Naski aŭ ne naski?

    Kaŭzoj por nasko de la dua infano:

    1. Akompani la pli aĝan infanon por ke li aŭ ŝi ne estu soleca

    (Klaku: solinfano, kiu kreskas sen akompanato, estas malproksima de la frateco, kaj perdas la ŝancon lerni unu de la alia, kaj tio estas granda perdo de afineco.)

    2. Dividi riskojn

(Klaku: en julio de 2012 Peng Yuhua, vicdirektoro de la komisiono, diris, ke en Pekino estas 3.9 mil paroj da geedzoj, kiuj perdis siajn solinfanojn, kaj tio rilatas al 7.746 mil personoj. La koncernatoj estas dividitaj en du specojn: urbanoj, plejparte havantaj siajn pension kaj vivtenan sekurecon post emeritiĝo, kaj kamparanoj sen sekureco de vivteno. Tamen ambaŭ estas afliktitaj.)

    3. Peza ŝarĝo de solinfanoj por prizorgo de la gepatroj

    (Klaku: la Ĉina Junulara Ĵurnalo faris enketon pri solinfanoj, kiuj prizorgas siajn gepatrojn. La rezulto montras, ke 74.1% de la enketitoj sentas grandan premon de la laboro kaj havas nek tempon nek energion por prizorgi siajn gepatrojn; 68.4% de ili devas prizorgi plurajn maljunulojn; 50.1% loĝas for de siaj gepatroj kaj ne povas prizorgi ilin; 37.7% ne tute kredas la sociajn servojn al maljunuloj.)

    Opinio kontraŭ nasko de la dua infano:

    1. Duobla elspezo de energio kaj mono

    (Klaku: kiom da mono oni elspazas por la infano de naskiĝo ĝis maturiĝo? La disertaĵo "Ekonomia Kosto de Infanoj: Struktura Ŝanĝiĝo kaj Optimumigo en la Transira Periodo" verkita de la sociologo Xu Anqi, rimarkigas, ke laŭ kalkulo de la rekta kosto, oni ĝenerale elspezas por unu infano de la naskiĝo ĝis la aĝo de 16 jaroj entute 250 mil juanojn, kaj eĉ 480 mil juanojn se ĝis ilia universitata kaj supera studado. Tio estas tutlande averaĝa elspezo, kaj en Pekino la elspezo estas multe pli granda.)

    2. Por la dua akuŝo virinoj bezonas denove pli ol unu jaron, kaj tio influas ilian karieron.

    (Klaku: naski bebon bezonas ripozon de almenaŭ kvar monatoj, kaj estas ĝenata pli longa laboro. La retpaĝaro Sohu faris enketon al 1.3 mil ĉinaj patrinoj, kaj 77.27% de ili pensas, ke estas malfacile reveni al la laboro.)

    3. La loĝejo ne estas sufiĉe granda

    (Klaku: post komenciĝo de la reviziita naskopolitiko, triĉambraj apartamento estas multe atentataj. Laŭ statistikoj de dom-merkato en la jaro 2013, novaj apartamentoj estis aĉetitaj je la prezo de 23.616 mil juanoj po kvadrata metro, kaj malnovaj apartamentoj je la prezo de 29.122 mil juanoj po kvadrata metro.)

    4. Geavoj ne kapablas prizorgi la duan nepon

    (Klaku: laŭ nekompletaj statistikoj, geavoj el 50% de ĉinaj familioj prizorgas siajn genepojn; kaj en Pekino la kvanto kalkuliĝas al 70%.)

    5. Malaltiĝo de vivokvalito

    P 3

    Ĉu Pekino estas preta por pli da novnaskitoj?

    Ĉiujare pekinaj hospitaloj kapablas servi por 260 mil akuŝoj.

    La akuŝokvanto en la lastaj tri jaroj

    191 mil en la jaro 2011

    224 mil en la jaro 2012

    216 mil en la jaro 2013

    Litoj en obsterik-sekcioj de diversnivelaj hospitaloj en Pekino

    Entute 4 466

    Ĉiu lito povas ĉiujare servi al 60 akuŝantinoj.

    Tiuj litoj povas ĉiujare servi por 260 mil akuŝoj.

    Hospitaloj de la nivelo A havas 1 478 litojn.

    Hospitaloj de la nivelo B havas 2 835 litojn.

    Hospitaloj de la nivelo C havas 135 litojn.

    65% da infanĝardenoj estas publikaj en Pekino.

    En la jaro 2013 troviĝis en Pekino 1 530 infanĝardenoj, interalie 65% estis publikaj.

    Kulmino de lernej-vizito

    En Pekino ĉiujare 100 mil infanoj komencas viziti element-lernejojn en sinsekvaj dek jaroj antaŭ la jaro 2010; en la jaro 2012 la nombro kreskis ĝis 137 mil; pro pli da novnaskitoj en la dua duono de la jaro 2007 kaj en la jaro 2008, pli ol 180 mil infanoj prognozite vizitos elementlernejojn en la kuranta jaro.

    "Trijara agadplano de Pekino pri konstruado de elementaj kaj mezaj lernejoj (2012-2014)" proklamita kaj ekplenumita en la jaro 2012 havas la celon mildigi premon de la kulmino de lernej-vizito per konstruado, renovigo kaj plivastigo de 200 elementaj kaj meznivelaj lernejoj kaj aldono de 160 mil sidlokoj.

    P 4

    Ĝemelaj beboj -- alia bonŝanco

    P 5

    Ŝanĝiĝo de la loĝantaro en 60 jaroj

    En la jaro 1949 troviĝis en Pekino 4.2 milionoj da konstantaj loĝantoj.

    Inter la jaroj 1950 kaj 1960 la ĉina loĝantaro rapide kreskis. Dum 11 jaroj la konstanta loĝantaro kreskis je 3.195 milionoj da homoj, kun la jara kresko de 290 mil, kaj en la jaro 1960 la loĝantaro kalkuliĝis al 7.396 milionoj, interalie plejparte estis enmigrintoj: funkciuloj kaj oficiroj en la centraj registaraj organizoj, kaj la armeo kaj iliaj familianoj, kiuj loĝas en grandaj kortoj. Tial la duageneraciaj enmigrintoj estis nomataj "posteuloj de grandaj kortoj". Iliaj rakontoj legeblas aŭ aŭdeblaj en pekin-stilaj verkoj, ekzemple en la filmo Sunplenaj Tagoj reĝisorita de Jiang Wen.

    Inter la jaroj 1961 kaj 1970 la kresko de la loĝantaro estis malplej rapida. Dum dek jaroj la jara kresko restis 45 mil, kaj ĝis la jaro 1970 la konstanta loĝantaro estis 7.843 milionoj da homoj. Pro la kampanjo, ke la gejunuloj iru al la kamparo, granda nombro da junaj loĝantoj iris el Pekino, kaj ankaŭ pro manko de nutraĵoj, malrapidiĝis la kresko de la loĝantaro.

    Inter la jaroj 1971 kaj 1978 resaltis la kresko. Pro efektivigo de la politiko pri naskolimigo, la natura kresko de la loĝantaro iomete reduktiĝis. En la jaro 1978 la konstanta loĝantaro kalkuliĝis al 8.715 mililonoj da homoj. En la 1970aj jaroj la gejunuloj ĵetitaj en la kamparon hejmenrevenis je diversaj pretekstoj. Ĝis la malfruaj 1970aj jaroj la loĝantaro evidente kreskis.

 

    Inter la jaroj 1979 kaj 1990 la loĝantaro stabile kreskis. En la jaro 1990 la konstanta loĝantaro en Pekino kalkuliĝis al 10.86 milionoj da homoj. Dume la ekonomio stabile disvolviĝis, kaj la kvanto de la loĝantoj normale pliiĝis sen granda fluktuo. Tamen pro grandiĝo de la loĝantara bazo kaj plilongiĝo de la vivdaŭro, aperis la tendenco de rapida kresko de la loĝantaro.

    Inter la jaroj 1991 kaj 2004 draste pliiĝis la nombro de novaj enmigrintoj. Ĝis la jaro 2004 la konstanta loĝantaro kalkuliĝis al 14.927 milionoj da homoj. Enmigrintoj okupis 63% de la loĝantaro.

    Post la jaro 2004 la loĝantaro proksimis al saturiĝo. Ĝis la fino de la jaro 2013 la konstanta loĝantaro en Pekino kalkuliĝis al 21.148 milionoj da homoj, interalie 8.027 milionoj da loĝantoj, aŭ 38% el ili, estis enmigrintoj.

(Redaktoro: Liu Zijia)

Fonto: El Popola Ĉinio - http://www.espero.com.cn/2014-04/10/content_32053416.htm