Novaĵoj
La 9-an de aprilo okazis en Pekino ceremonio por lanĉi la Premion por Estontaj Urboj de 2014 kune organizita de la Ĉina Internacia Centro por Ekonomia Interŝanĝo kaj la Usona Fondaĵo Paulson.
La Fondaĵo Paulson fondita de Henry Paulson en la jaro 2011 estas cerbaro sub la gvido de la Universitato de Ĉikago. La Premio por Estontaj Urboj estis lanĉita en la jaro 2013 por honorigi kreivajn projekton aŭ planon, kiu povas akceli stabilan kaj sanan disvolvadon de ekologio kaj povas esti grandskale disvastigita aŭ kopiita. Ĝi akcelos esploradon de Ĉinio pri disvolvo de novtipa urbanizado. La neregistaraj organizoj kaj entreprenoj, kaj aliaj institucioj, kiuj havas projekton pri daŭrigebla disvolvo de ĉinaj urboj, povas peticii la premion.
Laŭ konigo, la peticiado de la premio finiĝos en la 16-a de majo. En septembro la juĝistaro de la premio ĉeloke esploros elektitajn projektojn kaj novembre okazos en Pekino ceremonio por disdoni la premion. Tio estas la dua fojo por Ĉinio kaj Usono kunlabore lanĉi la premion. La Premio por Estontaj Urboj de 2013 estis disdonita al la projekto de la kompanio Shihe pri la nova kamparo en Jiaxing de Zhejiang.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin
Fonto: El Popola Ĉinio - http://www.espero.com.cn/2014-04/11/content_32055879.htm
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1406
El Popola Ĉinio (http://www.espero.com.cn/) estas Esperanta retejo, kiu dissendas informojn pri socio, kulturo kaj ekonomio de Ĉinio kaj ankaŭ Esperanto-movado.
Nun nia redakcio intencas engaĝi fremdlandan e-istan redaktoron, kiu plenumos laboron verki artikolojn, redakti kaj lingvopoluri artikolojn de la retejo. La kondiĉoj por kanditatiĝi al la posteno estas, ke li aŭ ŝi devas esti malpli-ol-50-jara, havi klerecon de supera lernejo, posedi relative altan nivelon de Esperanto, esti sperta en redaktado kaj havi scion de la ĉina kulturo. Aparte bonvena estas tiu, kiu profesie okupiĝas pri historio, sociologio kaj literaturo. Por faciligi la vivon en Ĉinio ni preferas, ke la dungoto povas paroli en la ĉina aŭ angla lingvo.
Kiu interesiĝas pri la posteno, bonvolu sendi materialojn inkluzive de nomo, sekso, aĝo, ŝtataneco, loĝ-loko, intereso, profesio, esperantista kariero, eduka diplomo, kaj esperantaj verkoj al nia retpoŝto:
Redaktoro: Chen Ji
Fonto: El Popola Ĉinio - http://www.espero.com.cn/2014-03/28/content_31931882.htm
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1577
La 26an de marto en Kuala-Lumpuro malajzia ĉefministro Najib Razak renkontiĝis kun Zhang Yesui, speciala sendito kaj vicministro pri eksteraj aferoj de Ĉinio.
Zhang diris, ke depost la malapero de la malajza aviadilo ĉinaj gvidantoj atenteme observas disvolviĝon de la okazaĵo kaj zorgas pri la sekureco de homoj, inkluzive de 154 ĉinaj civitanoj, en la aviadilo; ili instrukciis, ke koncernaj ĉinaj departementoj strikte kunlaboru kun Malajzio por la serĉado kaj enketo. Jam pasis 19 tagoj, kaj la plej urĝa tasko ankoraŭ estas serĉado; Ĉinio pli forte serĉos plu kaj esperas, ke Malajzio fortigos komunikadon kun ĝi kaj efektive liveros al ĝi ĉiujn informojn kaj atestojn pri la konkludo, ke la flugo MH370 "finiĝis" en suda Hindia Oceano, kaj ke Malajzio kunordiĝos kun rilataj landoj por plua serĉo kaj konsolos parencojn de la pasaĝeroj.
Najib Razak dankis Ĉinion pri subtenoj kaj helpoj al traktado de aferoj pri la malaperinta aviadilo, kaj promesis, ke Malajzio klopodos por liveri ĝustatempe ekzaktajn informojn al Ĉinio, koncentros fortojn al serĉado en rilataj akvoj de suda Hindia Oceano, kaj plenforte konsolos parencojn de la pasaĝeroj.
Samtage Zhang renkontiĝis ankaŭ kun Hishammuddin Hussein, defenda ministro kaj aganta ministro pri transportado, Tan Sri Md Nor Md Yusof, prezidanto de la Malajza Aerkompanio kaj Ahmad Jauhari Yahya, ĝenerala direktoro de la aerkompanio.
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)
Fonto: El Popola Ĉinio - http://www.espero.com.cn/2014-03/28/content_31931482.htm
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1712
La 26-an de marto, dum la vizito de Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, en Francio, la franc-lingva versio de la libro pri la establo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio estis oficiale eldonita en Parizo, kaj samtempe okazis la koncerna ceremonio en la Ĉin-kultura Centro de la urbo. La libro estas kune eldonita de la franca eldona grupo Hachette kaj la ĉina eldona grupo Anhui.
Ling Li, vicestro de la 3-a Administracio sub la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, faris parolon en la nomo de Cai Mingzhao, direktoro de la nomata oficejo: "La eldono de la libro estas frukto de la plenfortaj kunlaboroj inter Ĉinio kaj Francio." Lastajare, la ĉina eldona rondo ne nur multigis la tradukojn pri francaj klasikaj verkoj, sed ankaŭ enlandigis multajn verkojn de nunaj francaj verkistoj, tio akiris bonan resonon de ĉinaj legantoj. Kaj nun ankaŭ pli kaj pli multaj ĉinaj libroj eniris en Francion.
La libro klarigis al la publiko la historian fonon de la establiĝo de la diplomatiaj rialtoj inter la du landoj, reprezentis la tutan procezon de montriĝoj de la ambaŭflankaj voloj, dulandaj intertraktadoj, establaj anoncoj, reciprokaj sendoj de ambasadoroj kaj traktadoj de kelkaj gravaj aferoj post la rilata establo. Ĝi estas sukcesa verko kiu ĉiuflanke montris ĉi tiun grandan aferon kun historieco. Huang Qinghua, aŭtoro de la libro, estas profesoro de la Ĉina Akademio pri Sociaj Sciencoj. Li trifoje vizitis Francion, faris duonjaran studadon kun multfojaj intervjuoj en la lando kaj speciale iris al la insulo Taiwan por serĉi dokumentojn. Fine li akumulis pli ol dekmil unuamanaj materialoj, 90% inter ili estis neniam publikigitaj.
Redaktoroj : Su Yijun kaj Xie Ruifeng
Fonto: El Popola Ĉinio - http://www.espero.com.cn/2014-03/28/content_31931087.htm
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1507
de LI SHUYA
Ne vidiĝinte unu kun la alia dum 2 monatoj, 75-jara Kuli Jiken telefonis al sia han-nacia "filo" Huo Yiqing: "Venu tuj, kaj lasu al mi kisi vin." Dum la renkontiĝo, la pliaĝulo kisas la frunton de la junaĝulo por montri amon, tio estas kutimo de la kazaĥoj. Kuli Jiken estas kazaĥo, dum Huo Yiqing -- han-o. Ili havas nenian sangan rilaton inter si. Sed Kuli Jiken diris: "Li ne estas la de mi naskita filo, sed la de mi plej amata filo."
Frateco
Kuli Jiken vivas en la vilaĝo Tiere Kete de la gubernio Fuyun de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en nordokcidenta Ĉinio. Al la loko mankas akvo, kaj malfacilas la trafiko. Ĝi estas malriĉa vilaĝo en la aŭtonoma regiono.
Kuli Jiken kaj ŝia edzo havis tri filojn kaj kvin filinojn. Dum multaj jaroj la familio vivis la vivon duon-nomadan, neriĉan sed pacan. Tamen, en la jaro 2004, la edzo de Kuli Jiken kaj ilia unua filo forpasisen unu monato respektive pro hepata kancero kaj pulma kancero. La aliaj infanoj estis ankoraŭ tre junaj, kaj kelkaj vizitis la lernejon. Do, ŝajne la ĉielo falus subite por tiu ĉi kazaĥa familio.
Feliĉe, ilia unua filo Ye 'er Xiati havis bonan amikon han-an Huo Yiqing. Ye 'er Xiati servis en la arta trupo de la gubernio Fuyun kiel ludanto de hobojo. Li estis introvertita, modesta kaj honesta. Huo Yiqing funkciis kiel estro de la trupo kaj ĝia koregrafo. Serena kaj gaja, li havas multajn amikojn.
Amikiĝinte unu kun la alia, Ye 'er Xiati kaj Huo Yiqing informiĝis ke ankaŭ iliaj patroj estis bonaj amikoj. En la gubernio Fuyun, pli ol 65% da loĝantoj estas kazaĥoj. Kvankam la patro de Huo Yiqing estis han-o, tamen scipovis flue paroli en la kazaĥa lingvo kaj havis similajn vivkutimojn de kazaĥoj. Influite de sia patro, Huo Yiqing havas pli multe da kazaĥaj amikoj ol la han-aj.
Tiutempe, Pali Da, la edzino de Ye 'er Xiati, faris triskipan laboron en fabriko de cemento, kaj pro okupiteco ŝi ofte ne havis tempon por zorgi pri la familio tage. Kaj Ye 'er Xiati ne sciis prepari manĝaĵojn, kaj Huo Yiqing, kiu loĝis en la sama domo de la arta trupo, ofte venis al lia hejmo por helpi lin en kuirado. La du filoj de Ye 'er Xiati multe laŭdis la kulinaran arton de Huo Yiqing: "Onĉjo, viaj preparitaj manĝaĵoj ege bongustas, precipe la nudeloj."
En la jaro 2003, kuracisto diagnozis, ke Ye 'er Xiati, kiu neniam fumis, suferas de pulma kancero. Informiĝinte pri tio lia patro tuj falis de sveno, kaj estis sendita en hospitalon, kie per ekzamenoj konfirmiĝis lia akuta hepata kancero. En tiuj tagoj, Huo Yiqing ĉiam zorgis Ye 'er Xiati kaj donis helpadon al lia familio.
Rememorante tiujn pasintaĵojn, la edzino de Ye 'er Xiati ne povis reteni siajn larmojn: "En la pasinteco, ni havis bonajn vivkondiĉojn kaj vivis la feliĉan vivon. Ni havis du filojn kaj sumon da deponaĵoj. Tamen, en palpebruma daŭro, la edzo forpasis, la mono estis elspezita, kaj la familio suferis ankaŭ de la ŝuldo je 60 mil juanoj. Tiam, nia unua filo iris tuj baldaŭ al supera lernejo. Kiel ni pasigu niajn tagojn per mia salajro je 700 juanoj ĉiumonate?"
Kuli Jiken, la maljuna patrino de Ye 'er Xiati, multe ploris pro la forpaso de la filo. Ŝi ankoraŭ bone memoras, ke Huo Yiqing konsolis ŝin: "Onjo, vi ne ploru plu, mi estu via Ye 'er Xiati en la estonteco."
La "filo" de han-nacio
Post la forpaso de Ye 'er Xiati, Huo Yiqing ofte venas al Tiere Kete por zorgi Kuli Jiken kaj aliajn ŝiajn familianojn. Iom post iom, la tuta familio kutimiĝis konsulti Huo Yiqing je ĉiaj ajn aferoj grandaj kaj malgrandaj, kiaj elektado de fakultato en universitato por infanoj, geedziĝa afero de la gefratoj, eĉ ĉiutagaj bagateloj ekz., herbo-hakado kaj karbo-aĉetado.
"Frato, kiel fari?" ofte demandas la junaj gefratoj al Huoyi Qing. Aŭdinte tion, Pali Da, kiel ilia pliaĝa bofratino, estas iom "ĵaluza". "Vi forprenis mian pozicion en la familio," diris ŝi al Huo Yiqing, kompreneble en ŝerco. Fakte, la dankemo de Pali Da por Huoyi Qing estas pli profunda ol aliaj membroj de la familio.
Post la forpaso de Ye 'er Xiati, preskaŭ ĉiuj vestoj de iliaj du filoj estis donacitaj de Huoyi Qing. Por pagi la ŝuldon je 60 mil juanoj kaj kulturi la du filojn al superaj lernejoj, Pali Da antaŭtempe emeritiĝis el la fabriko de cemento kaj deziris entrepreni kamparan restoracion, pri tio konsentis Huo Yiqing la unua. Kun la helpo de Huoyi Qing kaj aliaj membroj de la familio de la edzo, la kampara restoracio de Pali Da estis sukcese malfermita. Huo Yiqing ofte venigis siajn amikojn al ŝia restoracio, kaj kies komerco iras pli kaj pli prospere. Hodiaŭ, Pali Da jam pagis la ŝuldon de la familio, kaj la du filoj diplomiĝis jam el superaj lernejoj.
"Finfine mi estas malstreĉita. Mi kiel virino ne kapablis plenumi ĉi tion, sen helpo de aliaj. Dank' al helpado de Huo Yiqing mi povas vivi kiel ordinara virino kun la dorso rekte starigita, mi vere ne scias kiel danki lin, kaj nur povas preĝi al Dio, ke li estu feliĉa," diris Pali Da kun larmoj en la okuloj.
Huo Yiqing helpis ankaŭ la trian fraton kaj ties edzinon de Ye 'er Xiati en entrepreno de vest-vendejo en guberni-urbo, kaj la enspezoj multe pliiĝis kompare kun tiuj el la portempaj laboroj en konstruejoj kiujn ili faris antaŭe.
Antaŭ tri jaroj, la tuta familio de Kuli Jiken transloĝiĝis el la kaduka adob-domo en novan domon el brikoj. "Dank' al tiu ĉi frato, nun la vivkondiĉoj de la familio multe pliboniĝis," diris la plej juna filo de Kuli Jiken.
Dum pli ol dek jaroj, Huo Yiqing pasigis ĉiujn tradiciajn festojn de la kazaĥa nacio en la familio de Kuli Jiken. Dum la Printempa Festo kaj aliaj festoj de han-oj, Huo Yiqing bonvenigis la tutan familion de Kuli Jiken al sia propra hejmo, por ke ili pasigu la festojn kune kun liaj familianoj.
Estas amo, sed ne sindonemo
Je la unua renkontiĝo Huo Yiqing montris al ni siajn kapablojn en bela kantado kaj gracia dancado je profesia nivelo kaj tipa nacia stilo. Sed bedaŭrinde, li estas tre maldika, kaj ne tre bone fartas. Ĉar la ezofago ricevis kirurgian operacion, li povis manĝi nur tre malgrandajn pecojn de nutraĵoj. Li neniam fumis nek drinkis.
Huo Yiqing studis pri koregrafio kaj edukado en la Xinjiang-a Instituto pri Artoj, kaj laboris kiel direktoro de la gubernia arta trupo. Poste, pro la malbonfarto, li anticipe emeritiĝis kaj faris iom da vest-komerco. Li havas sufiĉe bonajn ekonomiajn kondiĉojn. La longtempaj zorgo de la patrino kaj helpo al la familio de Kuli Jiken elspezis multe da liaj energio kaj posedaĵo. Kvankam li iam havis korinklinan amikinon, tamen ili fine ne sukcesis en geedziĝo.
Li diris, ke tio, kion li faris, ne rilatas kun bonaĵo, am-ofero kaj aliaj similaj vortoj. "Mi ne povas klarigi la kialon, eble tio ja estas la sorto inter homoj." Ĉio ŝajne estas natura. Kun la tempopaso li kaj la tuta familio de Kuli Jiken fariĝas pli kaj pli intimaj.
La tuta vilaĝo Tiere Kete scias ke Kuli Jiken havas bonan "filon" de han-nacio.
Biege Jiang, la plej juna filo de Ye 'er Xiati, diris, ke de la infaneco ili ludis kune kun la onklo Huo Yiqing kaj ĝuis lian amon. En la koro de Biege Jiang, la onklo estas kaj pliaĝulo kaj granda frato respektata kaj bonkora. Biege Jiang neniam forgesis ke en iu vintro neĝego falis en la gubernio Fuyun, kaj dike sterniĝis sur la tero. Informiĝinte ke la du fratoj deziras iri al la avino, Huo Yiqing speciale venigis al ili ĉevalon kaj sledon. Per la lastaj ili triope veturis al la avino Kuli Jiken. "Tiutage, ni estis aparte ĝojaj, pro tio ke estis la unua fojo por la onklo Huo Yiqing veturi per tia ĉaro, kaj li ridis kiel infano."
Redaktoroj: Su Yijun kaj Wang Lihua
Fonto: El Popola Ĉinio - http://www.espero.com.cn/2014-02/18/content_31510203.htm
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1489
Same kiel en 2012, UEA denove ebligas al studentoj konkursi pri partopreno en terminologia trejnkurso de la internacia terminologia reto TermNet. La unusemajna ne-esperantista kurso okazos de la 14-a ghis la 18-a de julio en Vieno. Antaukonoj pri terminologio ne estas postulataj sed jes interesigho pri terminologia administrado, chu el la vidpunkto de lingvistoj (ekz. tradukistoj), chu el tiu de aliaj fakuloj (ekz. inghenieroj au komputilistoj okupighantaj pri teknologioj por komunikado, dokumentado, klasifikado de scioj ktp.).
Per la konkurso eblos gajni subvencion por povi partopreni en la kurso. Ghi valoras ch. 1000 eurojn kaj inkluzivas chambron en junulargastejo dum la kurso, unusemajnan bileton por la publika transporto, plenan studentan kurskotizon (390 euroj) kaj vojaghkostojn ghis maksimume 500 euroj. La subvencion gajnos du studentoj. Aliaj partoprenantoj povos gajni libropremiojn.
En la konkurso povas partopreni studentoj, kiuj estas individuaj membroj de UEA/TEJO kaj, krom Esperanto, regas labornivele la anglan. Por partopreni necesas prepari sian vivresumon (maksimume du paghoj A4) kaj prefere unupaghan akompanan leteron, en kiu oni klarigu, kial oni volas lerni pri terminologio. Ambau dokumentojn oni sendu ghis la 31-a de marto 2014 al
Pli da detaloj pri la arangho trovighas en la retejo de la organizantoj: http://www.termnet.org/english
Raporto de partopreninto en 2012: http://esperanto.net/tec/itss_
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1992
de CHEN BOYUAN
La 5-an de marto inaŭguriĝis en Pekino la 2-a Sesio de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK). Krom reprezentantoj de TPK, ankaŭ itala ambasadoro en Ĉinio Alberto Bradanini prezentis sian "proponon" al la sesio. Li atendas, ke la ĉi-jara sesio alportos pli multe da "ekvilibro".
Alberto Bradanini diris, ke li atentas ĉefe pri la ekonomia kampo. Li atentas, kiajn interesojn la ekonomia reformado de Ĉinio alportos al Italio por realigi la "veran reciprokan kompletigon" de la ekonomio itala kaj ĉina. Li esperas, ke la malfavora komerca saldo de Ĉinio kaj Italio kaj la malfacila eniro de italaj kompanioj en ĉinan merkaton vekos atenton de la ĉi-jaraj du sesioj.
"La kapableco kaj avantaĝoj de italaj entreprenoj en medio, agrikulturo, sanigo, urbanizado kaj aliaj kampoj estas rekonataj de Ĉinio," diris Alberto Bradanini.
Laŭ dokumentoj el la itala ambasadorejo en Ĉinio, en la jaro 1999 la malfavora komerca saldo de Ĉinio kaj Italio estis 3 miliardoj da eŭroj, en 2003 ĝi grandiĝis al 5.7 miliardoj da eŭroj kaj en 2010 ĝi atingis 20 miliardojn da eŭroj. Menciinde estas, ke en 2010 la komerca sumo de la du landoj estis 37 miliardoj da eŭroj. Alberto Bradanini diris, ke la simila stato ekzistas ankaŭ en komercado inter la Eŭropa Unio kaj Ĉinio. Li alvokis, ke bona ekvilibro en duflanka komercado povos ĝuigi al la du flankoj kunlaborajn fruktojn.
"Ni ne postulas ricevi eksteran profiton nek volas revigligi protektismon. Ni postulas nur ĝuste trakti la malekvilibron de la duflanka komercado kaj atingi novan ekvilibron de komercado kaj investado per kunlaboraj rimedoj," diris Alberto Bradanini.
Li esperas, ke la supremenciitaj problemoj estos sufiĉe atentataj en la du sesioj kaj lia propono pri ekonomio kaj komerco estos konitaj de pli multaj homoj per la platformo de la du sesioj.
Dum la lastaj 10 jaroj la ekonomia sumo de Ĉinio leviĝis de la 7-a loko en la mondo al la 2-a. Alberto Bradanini ŝuldas la leviĝan tendencon al "ĉina aliĝo al la Monda Komerca Organizo kaj al la kompleta malfermiĝo de la okcidenta merkato al Ĉinio". Li montris ankaŭ, ke la eniro de alilanda kapitalo en Ĉinion ankoraŭ alfrontas multajn malfacilojn, ekz. estas malpermesita ĝia eniro en iujn kampojn, dogana bariero multaj kaj diversaj reguloj de doganejoj ktp. Tio influis entuziasmon de italaj entreprenoj en investo en Ĉinio.
Alberto Bradanini diris, ke same kiel multaj alilandaj diplomatoj en Ĉinio ankaŭ li tre atentas, kiel la ĉina registaro realigos la rimedojn pri reformado elmetitajn en la 3-a Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. Lia atento al "ekvilibro" enkorpiĝis ankaŭ en tio kiel Ĉinio realigos "ekvilibran reformadon, ekvilibrajn kreskadon kaj ekologion kaj ekvilibran disvolviĝon de urboj kaj la kamparo".
"Ankaŭ la ekvilibro de la socia garantio, edukado kaj kuracado estas tre grava," li diris fine.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
Fonto: http://esperanto.china.org.cn/2014lianghui/2014-03/10/content_31732088.htm
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1471
de LI SHUYA
Ne vidiĝinte unu kun la alia dum 2 monatoj, 75-jara Kuli Jiken telefonis al sia han-nacia "filo" Huo Yiqing: "Venu tuj, kaj lasu al mi kisi vin." Dum la renkontiĝo, la pliaĝulo kisas la frunton de la junaĝulo por montri amon, tio estas kutimo de la kazaĥoj.
Kuli Jiken estas kazaĥo, dum Huo Yiqing -- han-o. Ili havas nenian sangan rilaton inter si. Sed Kuli Jiken diris: "Li ne estas la de mi naskita filo, sed la de mi plej amata filo."
Frateco
Kuli Jiken vivas en la vilaĝo Tiere Kete de la gubernio Fuyun de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en nordokcidenta Ĉinio. Al la loko mankas akvo, kaj malfacilas la trafiko. Ĝi estas malriĉa vilaĝo en la aŭtonoma regiono.
Kuli Jiken kaj ŝia edzo havis tri filojn kaj kvin filinojn. Dum multaj jaroj la familio vivis la vivon duon-nomadan, neriĉan sed pacan.
Tamen, en la jaro 2004, la edzo de Kuli Jiken kaj ilia unua filo forpasisen unu monato respektive pro hepata kancero kaj pulma kancero. La aliaj infanoj estis ankoraŭ tre junaj, kaj kelkaj vizitis la lernejon. Do, ŝajne la ĉielo falus subite por tiu ĉi kazaĥa familio.
Feliĉe, ilia unua filo Ye 'er Xiati havis bonan amikon han-an Huo Yiqing. Ye 'er Xiati servis en la arta trupo de la gubernio Fuyun kiel ludanto de hobojo. Li estis introvertita, modesta kaj honesta. Huo Yiqing funkciis kiel estro de la trupo kaj ĝia koregrafo. Serena kaj gaja, li havas multajn amikojn.
Amikiĝinte unu kun la alia, Ye 'er Xiati kaj Huo Yiqing informiĝis ke ankaŭ iliaj patroj estis bonaj amikoj. En la gubernio Fuyun, pli ol 65% da loĝantoj estas kazaĥoj. Kvankam la patro de Huo Yiqing estis han-o, tamen scipovis flue paroli en la kazaĥa lingvo kaj havis similajn vivkutimojn de kazaĥoj. Influite de sia patro, Huo Yiqing havas pli multe da kazaĥaj amikoj ol la han-aj.
Tiutempe, Pali Da, la edzino de Ye 'er Xiati, faris triskipan laboron en fabriko de cemento, kaj pro okupiteco ŝi ofte ne havis tempon por zorgi pri la familio tage. Kaj Ye 'er Xiati ne sciis prepari manĝaĵojn, kaj Huo Yiqing, kiu loĝis en la sama domo de la arta trupo, ofte venis al lia hejmo por helpi lin en kuirado. La du filoj de Ye 'er Xiati multe laŭdis la kulinaran arton de Huo Yiqing: "Onĉjo, viaj preparitaj manĝaĵoj ege bongustas, precipe la nudeloj."
En la jaro 2003, kuracisto diagnozis, ke Ye 'er Xiati, kiu neniam fumis, suferas de pulma kancero. Informiĝinte pri tio lia patro tuj falis de sveno, kaj estis sendita en hospitalon, kie per ekzamenoj konfirmiĝis lia akuta hepata kancero. En tiuj tagoj, Huo Yiqing ĉiam zorgis Ye 'er Xiati kaj donis helpadon al lia familio.
Rememorante tiujn pasintaĵojn, la edzino de Ye 'er Xiati ne povis reteni siajn larmojn: "En la pasinteco, ni havis bonajn vivkondiĉojn kaj vivis la feliĉan vivon. Ni havis du filojn kaj sumon da deponaĵoj. Tamen, en palpebruma daŭro, la edzo forpasis, la mono estis elspezita, kaj la familio suferis ankaŭ de la ŝuldo je 60 mil juanoj. Tiam, nia unua filo iris tuj baldaŭ al supera lernejo. Kiel ni pasigu niajn tagojn per mia salajro je 700 juanoj ĉiumonate?"
Kuli Jiken, la maljuna patrino de Ye 'er Xiati, multe ploris pro la forpaso de la filo. Ŝi ankoraŭ bone memoras, ke Huo Yiqing konsolis ŝin: "Onjo, vi ne ploru plu, mi estu via Ye 'er Xiati en la estonteco."
La "filo" de han-nacio
Post la forpaso de Ye 'er Xiati, Huo Yiqing ofte venas al Tiere Kete por zorgi Kuli Jiken kaj aliajn ŝiajn familianojn. Iom post iom, la tuta familio kutimiĝis konsulti Huo Yiqing je ĉiaj ajn aferoj grandaj kaj malgrandaj, kiaj elektado de fakultato en universitato por infanoj, geedziĝa afero de la gefratoj, eĉ ĉiutagaj bagateloj ekz., herbo-hakado kaj karbo-aĉetado.
"Frato, kiel fari?" ofte demandas la junaj gefratoj al Huoyi Qing. Aŭdinte tion, Pali Da, kiel ilia pliaĝa bofratino, estas iom "ĵaluza". "Vi forprenis mian pozicion en la familio," diris ŝi al Huo Yiqing, kompreneble en ŝerco. Fakte, la dankemo de Pali Da por Huoyi Qing estas pli profunda ol aliaj membroj de la familio.
Post la forpaso de Ye 'er Xiati, preskaŭ ĉiuj vestoj de iliaj du filoj estis donacitaj de Huoyi Qing. Por pagi la ŝuldon je 60 mil juanoj kaj kulturi la du filojn al superaj lernejoj, Pali Da antaŭtempe emeritiĝis el la fabriko de cemento kaj deziris entrepreni kamparan restoracion, pri tio konsentis Huo Yiqing la unua. Kun la helpo de Huoyi Qing kaj aliaj membroj de la familio de la edzo, la kampara restoracio de Pali Da estis sukcese malfermita. Huo Yiqing ofte venigis siajn amikojn al ŝia restoracio, kaj kies komerco iras pli kaj pli prospere. Hodiaŭ, Pali Da jam pagis la ŝuldon de la familio, kaj la du filoj diplomiĝis jam el superaj lernejoj.
"Finfine mi estas malstreĉita. Mi kiel virino ne kapablis plenumi ĉi tion, sen helpo de aliaj. Dank' al helpado de Huo Yiqing mi povas vivi kiel ordinara virino kun la dorso rekte starigita, mi vere ne scias kiel danki lin, kaj nur povas preĝi al Dio, ke li estu feliĉa," diris Pali Da kun larmoj en la okuloj.
Huo Yiqing helpis ankaŭ la trian fraton kaj ties edzinon de Ye 'er Xiati en entrepreno de vest-vendejo en guberni-urbo, kaj la enspezoj multe pliiĝis kompare kun tiuj el la portempaj laboroj en konstruejoj kiujn ili faris antaŭe.
Antaŭ tri jaroj, la tuta familio de Kuli Jiken transloĝiĝis el la kaduka adob-domo en novan domon el brikoj. "Dank' al tiu ĉi frato, nun la vivkondiĉoj de la familio multe pliboniĝis," diris la plej juna filo de Kuli Jiken.
Dum pli ol dek jaroj, Huo Yiqing pasigis ĉiujn tradiciajn festojn de la kazaĥa nacio en la familio de Kuli Jiken. Dum la Printempa Festo kaj aliaj festoj de han-oj, Huo Yiqing bonvenigis la tutan familion de Kuli Jiken al sia propra hejmo, por ke ili pasigu la festojn kune kun liaj familianoj.
Estas amo, sed ne sindonemo
Je la unua renkontiĝo Huo Yiqing montris al ni siajn kapablojn en bela kantado kaj gracia dancado je profesia nivelo kaj tipa nacia stilo. Sed bedaŭrinde, li estas tre maldika, kaj ne tre bone fartas. Ĉar la ezofago ricevis kirurgian operacion, li povis manĝi nur tre malgrandajn pecojn de nutraĵoj. Li neniam fumis nek drinkis.
Huo Yiqing studis pri koregrafio kaj edukado en la Xinjiang-a Instituto pri Artoj, kaj laboris kiel direktoro de la gubernia arta trupo. Poste, pro la malbonfarto, li anticipe emeritiĝis kaj faris iom da vest-komerco. Li havas sufiĉe bonajn ekonomiajn kondiĉojn. La longtempaj zorgo de la patrino kaj helpo al la familio de Kuli Jiken elspezis multe da liaj energio kaj posedaĵo. Kvankam li iam havis korinklinan amikinon, tamen ili fine ne sukcesis en geedziĝo.
Li diris, ke tio, kion li faris, ne rilatas kun bonaĵo, am-ofero kaj aliaj similaj vortoj. "Mi ne povas klarigi la kialon, eble tio ja estas la sorto inter homoj." Ĉio ŝajne estas natura. Kun la tempopaso li kaj la tuta familio de Kuli Jiken fariĝas pli kaj pli intimaj.
La tuta vilaĝo Tiere Kete scias ke Kuli Jiken havas bonan "filon" de han-nacio.
Biege Jiang, la plej juna filo de Ye 'er Xiati, diris, ke de la infaneco ili ludis kune kun la onklo Huo Yiqing kaj ĝuis lian amon. En la koro de Biege Jiang, la onklo estas kaj pliaĝulo kaj granda frato respektata kaj bonkora. Biege Jiang neniam forgesis ke en iu vintro neĝego falis en la gubernio Fuyun, kaj dike sterniĝis sur la tero. Informiĝinte ke la du fratoj deziras iri al la avino, Huo Yiqing speciale venigis al ili ĉevalon kaj sledon. Per la lastaj ili triope veturis al la avino Kuli Jiken. "Tiutage, ni estis aparte ĝojaj, pro tio ke estis la unua fojo por la onklo Huo Yiqing veturi per tia ĉaro, kaj li ridis kiel infano."
Redaktoroj: Su Yijun kaj Wang Lihua
Fonto: El Popola Ĉinio - http://www.espero.com.cn/2014-02/18/content_31510203.htm
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1523