La baldaŭa pliiĝo de la Ŝtatoj-Membroj de la Eŭropa Unio evidentigas la malfacilon en la interporpola komunikado. Estis relative facile (ĉu tio estos vera ankaŭ praktike, ni vidos ek da la 1-a de januaro) enkonduki unikan monunuon, kiu tamen ne estas akceptota (almenaŭ tuj) de kelkaj el la nunaj membroj; tamen eĉ ĉi tiu elekto, principe neŭtrala, ekvekis ĵaluzojn, kiam oni devis elekti la bildojn aperontajn sur moneroj kaj monbiletoj: la elektita solvo estas “politike justa”, sed ĝi forviŝas la eksplicitajn memorigojn pri la Eŭropaj kulturaj tradicioj. Kiom pli malfacila estas la difino de renkonto-punkto en la lingva teritorio, kie la tradiciaj valoroj estas ankoraŭ pli sentataj!

La solvoj proponitaj en la daŭro de la jarcentoj por atingi tiun renkonto-punkton estas pluraj; ili estas malsamaj, ĉar iliaj celoj estas fakte malsamaj. Indas klarigi, kiuj estas tiuj celoj, kaj kiuj estas la flankaj efikoj al ili ligitaj. Ek de ĉi tiu analizo, kompreneble iom skema, ĉiu povas formi al si opinion pri la solvo plej taŭga por la elektita celo, pri la flankaj efikoj tolereblaj, kaj eventuale pri la rimedoj utiligeblaj por kontroli la flankajn efikojn nedeziratajn. Ni ekiru de la aserto (ĝenerale akceptata), ke lingvo estas kombinaĵo de du elementoj: (1) kodo por interkomunikado, kaj (2) tradicio, kiu siavice estas parto de la kultura heredaĵo transdonata al la komunumo de la parolantoj; sekve la lingvo iĝas ankaŭ (3) ilo (verŝajne la plej grava, certe la plej evidente videbla) por memidentigo de tiu komunumo mem. Do la parolantoj de lingvo estas aŭ simple “uzantoj de (tiu lingvo kiel) komunika kodo”, aŭ “anoj de (lingva) komumumo”. Tiuj membroj ne estas necese “denaskaj parolantoj”: ili povis aliĝi al la komunumo pro lerneja edukado, pro enmigro, pro kultura aŭ politika elekto ktp.; simile, multaj personoj estas samtempe anoj de pluraj lingvaj komumoj (loka kaj nacia, de la patrolando kaj de la loĝlando ktp.)

Tion dirinte, ni venu al la demandoj: Kion ni celas por Eŭropo? Kiu solvo taŭgas por tiu celo?

Prefero 1: La ekzistantaj lingvaj komunumoj pluvivu, kaj ne formiĝu nova komunumo. Solvo n-ro 1: Oni adoptu simple komunikan kodon, kiu estu iu ajn el la ekzistantaj lingvoj. Tiu estas la solvo preskaŭ neevitebla en multaj sciencaj internaciaj kunvenoj, kies partoprenantoj apartenas al kultura elito, kaj kies buĝeto ne allasas kostojn por samtempa tradukado. Tuja flanka efiko: Nesimetrio inter la “uzantoj” de la kodo kaj la anoj de la “privilegiita” komunumo, por kiu tiu kodo estas ankaŭ “la” lingvo. Kiu ĉeestas tian kunvenon tuj rimarkas la diferencon inter la kongresanoj libere uzantaj spritaĵojn, citaĵojn, aludojn, kaj la aliaj kongresanoj, kiuj ne nur ne kapablas tion fari, sed ofte eĉ ne komprenas la sencon de tio. Longdaŭra flanka efiko: Ĉi tiu prefero povas esti nestabila, nome ĝi povas porti al rampanta pligrandiĝo de la “privilegiita” komunumo, kaj konklude al la samaj rezultoj de prefero 2, sen konscia decido kaj planado. Solvo n-ro 2: Oni adoptu paralele du kodojn, aŭ eĉ pli. Flankaj efikoj: la samaj kiel supre, kun pli alta kosto, kaj la nestabileco probable portos al la rampanta redukto de la diversaj kodoj al nur unu.

Prefero 2: Naskiĝu unu Eŭropa lingva komumumo, kun komuna kultura heredaĵo; ĝia lingvo estu klara ilo por memidentigo, kaj laŭgrade la aliaj lingvaj komunmoj malperu kunfandiĝante en ĝin. Solvo: Instruado de unu lingvo en ĉiuj lernejoj, publikigo de oficialaj dokumentoj nur en tiu lingvo. Tiu estas la solvo adoptita por la naciaj lingvoj, kun bojkoto de la dialektoj kaj planita malapero de regionaj lingvaj komunumoj. Tuja flanka efiko: Nesimetrio inter la nunaj anoj de la pluvivonta komunumo kaj la anoj de la malaperontaj. Longdaŭra flanka efiko: Perdo de la plimulto de la kulturaj tradicioj de la malaperontaj komunumoj, ĉar la probablo, ke ili povos kontribui al la komuna Eŭropa kultura heredaĵo estas eta.

Prefero 3: Naskiĝu unu Eŭropa lingva komunumo, kun komuna kultura heredaĵo kaj klara memidentigo, sed pluvivu la ekziztantaj komunumoj: iliaj anoj aliĝos ankaŭ al la nova Eŭropa komunumo. Solvo: Instruado de la sama lingvo en ĉiuj lernejoj krom tiuj de la diversaj komunumoj; oficiala teksto en tiu lingvo de la dokumentoj validaj en tuta Eŭropo. Flanka efiko: Konflikto inter la kultura tradicio de la elektita lingvo kaj la Eŭropa tradicio fondota per la sama lingvo.

Por la unuopaj personoj la prefero estas afero de kulturo; por la registaroj kaj la Eŭropa Komisiono la elekto inter la tri celoj (kaj ankaŭ la rezigno pri eksplicita elekto) estas afero de politiko.

En la kazo de prefero 3, la konflikto indikita kiel flanka efiko malaperus, se la elektita lingvo estus Esperanto. La plimulto de la personoj nomas Esperanton “artefarita” lingvo (la aliajn ili nomas “naturaj”); la esperantistoj nomas Esperanton “planita” lingvo (la aliajn ili nomas “etnaj”). Mi nomas Esperanton “elekta” lingvo (la aliajn mi nomas “heredaj”). La diferenco estas, ke la anoj de “elekta” lingva komunumo aliĝis al ĝi kaj restas en ĝi sekve de libera elekto, la anoj de “hereda” lingva komunumo pliparte iĝis tiaj ekde la naskiĝo. Ĝuste ĉar ĝi estas “elekta” lingvo, la kulturaj valoroj ligitaj al Esperanto, kaj daŭre transdonataj al la novaj anoj, inkluzivas la samtempan apartenon al almenaŭ unu alia lingva komunumo (kaj tio validas ankaŭ por la “denaskaj esperantistoj”). Sekve, ne ekzistas konflikto inter kulturaj heredaĵoj: la kultura tradicio de Esperanto ne celas superregi la aliajn lingvajn kulturajn tradiciojn; male, ĝi celas disvastigi ties konon, kaj kontribui per io nova kaj kompletiga.