Estas verŝajne ke en la Eŭropa "supro-kunveno" okazonta jarfine en Laeken (Belgio) oni decidos starigi konvencion konsistantan el reprezentantoj de la eŭropa parlamento, de la naciaj parlamentoj de la EU-landoj, de la Eŭropa Komisiono kaj de la naciaj registaroj, por pritrakti la problemojn ligitajn al plua evoluo de la Unio kaj doni indikojn al la registaroj.

Prepare al tiu konvencio okazos renkontiĝoj kun la reprezentantoj de la "civila socio", kiuj esprimos siajn vidpunktoj.

Prepare al tio la Itala Konsilio de la Eŭropa Movado organizas serion de renkontiĝoj kun diversaj asocioj. Unu el tiuj okazis la 4an de novembro 2001 en Marina di Massa, ĉe la Tirena Marbordo de Norda Toskanio, kune aranĝita de CIME (Itala Konsilio de la Eŭropa Movado) kaj de Itala Esperanto-Federacio

Estas verŝajne ke en la Eŭropa "supro-kunveno" okazonta jarfine en Laeken (Belgio) oni decidos starigi konvencion konsistantan el reprezentantoj de la eŭropa parlamento, de la naciaj parlamentoj de la EU-landoj, de la Eŭropa Komisiono kaj de la naciaj registaroj, por pritrakti la problemojn ligitajn al plua evoluo de la Unio kaj doni indikojn al la registaroj.

Prepare al tiu konvencio okazos renkontiĝoj kun la reprezentantoj de la "civila socio", kiuj esprimos siajn vidpunktoj.

Prepare al tio la Itala Konsilio de la Eŭropa Movado organizas serion de renkontiĝoj kun diversaj asocioj. Unu el tiuj okazis la 4an de novembro 2001 en Marina di Massa, ĉe la Tirena Marbordo de Norda Toskanio, kune aranĝita de CIME (Itala Konsilio de la Eŭropa Movado) kaj de Itala Esperanto-Federacio

La temo estis La civila socio al la eŭropa federacia konstitucio - Eŭropa Identeco kaj lingva demokratio. Prelegis Ugo Ferruta, membro de la plenuma komitato de la Eŭropa Movado (internacia), Enrico Ferri, membro de la Eŭropa Parlamento kaj urbestro de Pontremoli kaj Umberto Broccatelli, prezidanto de EEU.

Gvidis Giordano Formizzi, eksa prezidanto de IEF. Ĉeestis sesdeko da personoj. Sekvis intensa debato.

Jen la teksto de la referaĵo de Umberto Broccatelli.

Post la 11a de septembro 2001 la mondo ne plu estas sama kiel antaŭe. Usono estis unuafoje atakita sur sia teritorio. La eŭropaj landoj esprimis sian solidarecon, sed ankoraŭfoje aperis klara la foresto de Eŭropo mem sur la monda scenejo. La unuopaj eŭropaj landoj estas petataj kontribui en la respondo de Usono, ankaŭ je militista nivelo, sed la veraj decidoj, kiel ĉiam, estas farataj de Usono.

Ripetiĝas, sed je pli vasta skalo kaj en tre pli danĝera situacio, tio kio jam okazis en Balkanio. Oni povintus supozeble atendi ke, ĉe tiu ĉi situacio, en la diskutoj kaj en la politikaj elpaŝoj okazintaj en la semajnoj sekvintaj la tragedion de la Ĝemelaj Turoj, iu inter la politikaj responsuloj de la diversaj eŭropaj naciaj registaroj rimarkigus la malfortecon kaj la senpovecon de Eŭropo, ĝian necese subordigitan pozicion, kaj energie surtabligus la nepran neceson doni voĉon al Eŭropo, doni al ĝi veran kapablon de politika agado en la monda kadro, sed tio apenaŭ okazis. Iu diris: nun estas pli urĝaj aferoj, pri Eŭropo ni zorgos poste.

Post la disfalo de Sovertunio, Usono restis la sola monda superpotenco kaj tiu kondiĉo "kondamnas" ĝin vole-nevole roli kiel "mondpolicisto". Rimarkeblas la manko de alia voĉo, de alia granda potenco demokratia, jes amika de Usono, sed egalranga al ĝi, kiu povus sentigi sian pezon en la grandaj decidoj kaj surpreni siajn responsecojn. Sed Usono estas granda federacia ŝtato. Ĉirkaŭ ĝia flago kolektiĝas kun fiereco ĝiaj civitanoj. La Eŭropanoj ekmarŝis sur la vojo de la unuiĝo malgrandpaŝe, ankoraŭ ne trovinte la kuraĝon fari la grandan transsalton, de la ŝtatoj-nacioj al la federacia ŝtato. De federacia ŝtato la Unio havas unu karakterizon: la ununuran monunuon, kiu estas sendube granda celo atingita. Sed la ununuran monunuon ne akompanas ununura regado de la ekonomio kaj tio elmetas ĝin al seriozaj danĝeroj.

Machiavelli diris ke prerogativoj de la princo estas la "monsako" kaj la "glavo". El la karakterizoj de ŝtato la Unio posedas ja "la monsakon", t.e. la povon emisii monon, kio estas prerogativo de la "princo", sed la princo, nome la ŝtato, ankoraŭ ne ekzistas. Mankas krome la alia fundamenta prerogativo de la ŝtato: "la glavo", t.e. la monopolo pri la rajta uzado de la forto. Mankas la kapablo fari propran politikon eksterlandan kaj defendan. Tial, kiam la eŭropaj landoj troviĝas antaŭ situacioj en kiuj oni devas konfrontiĝi kun aliula perforto, ili estas senpovaj kaj devas konfidi sin al la "granda frato" amerika kaj akcepti ĉi ties decidojn, ĉu ĝustajn ĉu malĝustajn.

En la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento la sovetia minaco donis al la Eŭropanoj la puŝon unuiĝi ankaŭ je militista nivelo kaj oni alvenis tre proksimen al la starigo de la Eŭropa Defendo-Komunumo kaj de la al ĝi kunligita Politika Komunumo. Tio estus signifinta praktike la fondon de la Eŭropa Federacio. Sed en Francio la koalicio de la stalinista maldekstro kun la dekstro de la granda mastraro protektisma sukcesis aktivigi la naciistan reflekson de la Francoj kaj enterigi tiun klopodon. Nun ekzistas nova granda minaco kontraŭ la demokratio, la paco kaj la libereco. Ĉu la Eŭropanoj volos plu konfidi sin al la ombrelo de la onklo Sam? Aŭ ĉu ili ekkonscios pri siaj responsecoj? La eŭropaj civitanoj komprenas la neceson de pli granda unueco, sed la politikistoj ŝajnas nekapablaj meti tiun celon en la tagordon.

La poreŭropaj movadoj lanĉas alvokon por kunvokado de Konstitucifara Asembleo, kiu fondu la Eŭropan ŝtaton. Se la ŝtatestroj kaj registarestroj almenaŭ de kelkaj el la Uniaj landoj ekkonscios pri la drameco de la situacio kaj malfermos sin al rigardo pri la politiko, kiu eksuperu la butikajn kvereletojn kaj la mallarĝajn naciajn vidpunktojn, tiam malfermiĝos ebleco. Alvoki la eŭropanojn al la balotiloj por elekti konstituci-faran asembleon kaj poste por ratifi la konstitucion, kiun ĝi estos preparinta, tio signifos doni al la Eŭropanoj novan pli grandan patrolandon, kio - kiel diris Luigi Einaudi - ne signifos fornei la naciajn patrolandojn, jam fariĝintajn malgrandaj, sed integri ilin. Tiel la Eŭropanoj vere fariĝos civitanoj de Eŭropo, kiam Eŭropo estos rekonebla en komunaj demokratiaj institucioj kapablaj reprezenti ĝin en la mondo. En Usono oni uzas la vorton "nacio" ankaŭ por indiki la nordamerikan federacion, kiel patrolando de la civitanoj. Ni ne scias, ĉu oni alvenos paroli pri "eŭropa nacio", sed ĉiukaze estos bezonate formi kaj kreskigi en la Eŭropanoj la senton pri eŭropa identeco. La aparteno al la Unio devos krei la federacian eŭropan identecon, nome patriotismon, lojalecon al plurnacia komunumo ne fermitan kaj ekskluziveman kiel estis la malnovaj ŝtatoj-nacioj, sed malfermitan al ĉiuj, kiu, akceptante ties principojn, volos partopreni en ĝi.

Por ke tio ĉi okazu estas tamen necese ke la Eŭropanoj ne sentu sin dividitaj inter Eŭropanoj de A-kategorio kaj Eŭropanoj de B-kategorio, kiel nuntempe bedaŭrinde okazas.

Foliumante la gazetojn, kiuj en Bruselo aperigas dunganoncojn por oficejoj laborantaj en la kadro de la uniaj institucioj, oni ofte trovas anoncojn kiuj metas kiel kondiĉon por la proponata ofico la karakterizon "denaska anglalingveco". Nome oni serĉas personojn denaske anglalingvajn, ne simple personojn kiuj bonege sciu la anglan. Se iu ne estas denaska anglalingvano, tiu suferas je netransirebla handikapo. Tio objektive estas diskrimino. Vide al la plilarĝiĝo de la Unio la Eŭropa Komisiono emas altrudi la uzadon de la angla en la landoj de centra-orienta Eŭropo; ĝiaj funkciuloj pli kaj pli uzas la anglan por komuniki kun tiuj ŝtatoj, ĝis devigo je ekskluziva uzado de tiu lingvo en la kadro de iuj agrikulturaj programoj.

Jam nun en la Unio oni emas limigi la nombron de la efektive uzataj laborlingvoj en multaj cirkonstancoj je du aŭ tri. Antaŭ nelonge okazis deklaroj de la ministroj pri eksterlandaj aferoj franca kaj germana kontraŭ la dominanta uzado de la angla. Bedaŭrinde tamen tiuj protestoj ne proponas realan solvon, validan por ĉiuj, sed limigas sin je antaŭenigo de pretendoj favore al tiu aŭ alia lingvo. Se la Unio fariĝos Federacio, ĝi certe ne povos funkcii kun 12 aŭ 20 lingvoj reale egalrajtaj.

Ĉiuj multnaciaj ŝtatoj en la historio havis komunan lingvon, apud la lokaj lingvoj, sed tiam temis pri imperioj, kie la lingvo de la kortego aŭ de la dominanta popolo estis trudita al la ceteraj popoloj. En la kazo de Eŭropo neniu popolo rajtas pretendi altrudi sian lingvon al la ceteraj. Tamen unu lingvo, la angla, aŭ pli ĝuste la usona, jam estas fakte trudiĝanta sur la ceteraj, kaŭze de la neceso ĉiel havi komunan komunikan lingvon (lingua franca) kaj en la ŝajna manko de pli bona alternativo. Tio ĉi tamen kunportas la riskon, aŭ je longa tempo eĉ la certecon, ke la ceteraj lingvoj iom post iom estos derangigitaj al duaklasaj lingvoj, al dialektoj nekapablaj esprimi la pli altnivelajn komunikajn funkciojn, kaj destinitaj je pli longa tempo al malapero. Jam hodiaŭ ni vidas kiel pli kaj pli ofte en paroloj aŭ skriboj itallingvaj uziĝas anglaj vortoj, eĉ kiam ekzistas perfektaj itallingvaj ekvivalentoj.

Sed ĉu vere ne ekzistas alternativo? Ni opinias ke tia alternativo ekzistas: ĝi estas la uzado de planlingvo, t.e. praktike Esperanto. Tiu lingvo estas plurfoje pli facile lernebla ol iu ajn etna lingvo, kaj aparte ol la angla (kiu prezentas multajn malfacila¼ojn), sed ĉefe ĝi estas neŭtrala kaj avantaĝas neniun. Oni uzadu la anglan en la teknikaj kaj sciencaj kampoj, kie - en la nuntempa situacio - tio estas neevitebla. Sed en la homaj kontaktoj de la ordinaraj personoj oni disvastigu tiun ĉi lingvon kreitan de homo por ĉiuj homoj.

La Eŭropa Federacio povos fari tion kaj havos propran intereson fari tion, pro du kialoj: 1) ĉar la altrudo de unu nacia lingvo super la ceterajn estas ĉiukaze faro diskrimina kaj kontraŭdemokratia, kiu povos estigi repuŝajn reagojn; 2) la angla, nome la usona, estas la lingvo de la granda monda potenco, al kiu la Unio volos kaj devos esti amika, sed kun kiu ĝi ne povos identiĝi. La lingvo estas la plej potenca faktoro de nacia identiĝo: kiel ni povos vere senti nin Eŭropanoj, se ni parolos amerike? Estas necese ke politikistoj, kleruloj kaj la eŭropaj institucioj alfrontu tiun ĉi problemon sen antaŭjuĝoj kaj komencu pretigi la vojojn por solvi ĝin, starigante la oportunajn sidejojn por pli profunde esplori tiun ĉi temaron. Unu afero dume tuj farebla estus, ekzemple, ekorganizi instruadon de Esperanto al parto de la personaro de la traduk-servoj de la eŭropaj institucioj. Tradukistoj kaj interpretistoj, kiuj jam regas du aŭ tri lingvojn, povus ellerni Esperanton en mallonga tempo kaj poste komenci uzadi ĝin, eksperimente, kiel laborlingvon.

Mi estas eŭropa federisto kaj ankaŭ esperantisto kaj mi trovas ke la du streboj estas profunde interligitaj. Esperanto havos malmultajn ŝancojn de sukceso, se ne ekzistos Eŭropa Federacio, sed la Eŭropa Federacio havos en si grandan faktoron de malforteco, se ĝi ne estos adekvate solvinta sian lingvo-problemon.

 

Umberto Broccatelli