-----Interparolado kun Ilia Dewi Sumilfia (Prezidantino)
Ilia Dewi Sumilfia laboras kiel oficistino en internacia kompanio. Ŝi ŝatas vojaĝi kaj konatiĝi kun diversaj homoj el diversaj kulturoj kaj landoj. Ilia ŝatas Esperanton ĉar ĝi utilas por kompreni la mondon. Ekde kiam ŝi scipovas Esperanton, ŝi havas la eblecon amikiĝi kun multaj esperantistoj kaj tio estas tia bela sperto ke daŭre ŝi laboras por la movado. Ilia ĝis antaŭ kelkaj jaroj tute ne aŭdis pri Esperanto, sed nun ŝi ĝojas povi paroli nian lingvon al siaj gekolegoj, geamikoj kaj familianoj.
Mi konatiĝis kun Ilia dum la unua Indonezia Esperanto Kongreso en Bogor. Ŝi kune kun Heidi Goes organizis la kunvenon, kiu estas unu el la plej belaj memoraĵoj de mia vivo. Certe helpis krei aparte memorindan etoson la beleco de la lando kaj de ĝia popolo.
Kvankam ankoraǔ ne tiom sperta, kiel ŝi mem konfesas, la sincera sindonemo de Ilia al la Movado kaj al la organizado de la Kongreso estis de mi kaj de ĉiuj la aliaj partoprenantoj rimarkita kaj daǔre estimata.
Jen iom pli pri nia samideanino...
Kiam kaj kial vi esperantistiĝis? Kiaj estis viaj sentoj kiam vi eksciis pri Esperanto la unuan fojon? Kiajn impresojn vi havis kiam vi unuafoje aǔdis la lingvon?
Mia konatiĝo kun Esperanto fakte estis hazarda sperto. Mi neniam aŭdis pri tiu lingvo antaŭe kaj ne havis ideon pri ĝi. Sed Esperanto interesis min kiam iu Belgino, Heidi Goes skribis mesaĝon en iu vojaĝkomunuma retejo couchsurfing, ke ŝi ŝatus instrui Esperanton en Ĝakarto kaj bezonis helpon de Ĝakartanoj kiuj havis taŭgan lokon kaj pli bone se en universitato aŭ lernejo. Post multe da respondoj de aliaj membroj ankoraŭ ne troviĝis taŭga loko, do mi finfine proponis havi tiun mallongan kurson en mia eksa universitato. Tiam kun preskaŭ 15 homoj, mi eklernis Esperanton en Novembro 2009. Mi poste daŭre lernis la lingvon kun aliaj geamikoj, kiuj ankaŭ prefere kune lernis en grupeto.
La unuan fojon, mi pensis ke Esperanto estas tiel interesa, plifacile lernebla ol aliaj fremdaj lingvoj ĉar antaŭe mi iam klopodis lerni la Japanan, Francan, kaj Germanan, sed bedaŭrinde mi ne sukcesis regi la lingvojn. Pro ĝia facileco, mi decidis lerni Esperanton kaj tiam mi esperantistiĝis. Alia impreso ke mi kaptis de Esperanto estas ke ĝi estas utila por interkomunikiĝi kun homoj el diversaj landoj laŭ la informo, kiun mi havis de Heidi.
Kiam vi estis elektita kiel Prezidantino de la Indonezia Esperanto Asocio, dum la unua indonezia Esperanto kongreso en Bogor (de la 5-a ĝis la 8-a de aprilo 2013), kiajn atendojn vi havis por la ĵus fondita Asocio? Kiajn malfacilaĵojn vi renkontis dumvoje? Ĉu vi perdis vian entuziasmon? Se ne, kio gardas vian esperon forta kaj viva?
Unue mi ŝatus diri, ke la sukceso de nia unua Esperanta kongreso okazis pro la bonkunlaboro de samlandaj esperantistoj kaj de multaj eksterlandaj samideanoj. Dum la kongreso, mi kaptis grandan entuziasmon de samlandaj samideanoj por daŭre evoluigi nian E-movadon. Pro tio mi kuraĝis iĝi prezidantino de Indonezia Esperanto Asocio kiam la 22 indoneziaj esperantistoj elektigis min en la 7a de aprilo, 2013 en la ĝenerala kunveno dum la kongreso kaj poste ni oficiale fondis la asocion. La nia ĵus fondita asocio certe havas gravan rolon por unuigi indoneziajn esperantistojn kaj kune labori por disvastigi la lingvon tra la lando. Tial mi havas atendon por ke la asocio povu esti domo de ĉiuj indoneziaj esperantistoj, kie ili povas kontribui kun ideoj, opinioj, konsiloj kaj kie realiĝas senlaca kunlaboro por progresigi la movadon. Mi tamen opinias, ke plifortigi asocion ne estas facila tasko. Speciale nun ankoraŭ mankas aktivuloj en nia movado. Pli kaj pli oni scias pri Esperanto kaj ŝatus lerni ĝin sed malofte oni volas volonte labori por la movado. La plimulto el ili havas la klasikan kialon de la manko de tempo kaj se iu jam konsentis preni taskon por la asocio, bedaŭrinde foje foje okazas ke li/ŝi senrespondence faras la laboron. Alia malfacilaĵo estas ke nun ni ankoraŭ ne havas fiksan lokon kiel sidejon de nia asocio sed dumtempe ni povas solvi la problemon uzante mian laborlokon.
Mi tamen ne perdas la entuziasmon inter tiom multe da malfacilaĵoj, ĉar mi komprenas ke Esperanto havas gravan rolon por interkomunikiĝi kun homoj el diversaj landoj kaj la ideo estas tiel bona. Pro tio mi daŭre gardas la esperon, la motivon kaj la kuraĝon.
Kiel fartas hodiaǔ la Indonezia Asocio? Kian potencialon vi vidas en ĝi?
Post la fondiĝo de la asocio antaŭ 5 monatoj ĝis nun, la kvin estraranoj kaj mi ankoraŭ provas adaptiĝi por bone kunlabori kaj samtempe ni daŭre klopodas por la plej necesaj taskoj, kiuj rilatas al edukado kaj informado. Do, ĝenerale la asocio bonfartas kaj daŭre progresiĝas. La videbla potencialo de nia asocio nun estas ke ankoraŭ restas entuziasmo de estraranoj kaj kelkaj membroj por daŭre kontribui kaj subteni la movadon. Mi tamen ne povas kaŝi, ke kelkaj membroj ne plu aktivas post ilia aliĝo kaj aliaj forlasas la asocion pro diversaj kialoj.
Kiel vi klopodas diskonigi Esperanton, ĝian ideon kaj konvinki homojn lerni la lingvon, partopreni aktive okazaĵojn/kongresojn? Ĉu vi faras ĉion sola? Ĉu vi kune laboras kun aliaj aktivuloj?
Unuafoje kiam mi ĵus eksciis pri Esperanto, mi klopodis kunigi kelkajn miajn amikojn por kune lerni la lingvon. Tiam ni havis grupeton kaj regule kunvenis 4 fojojn monate. Kun aliaj, mi provas enkonduki Esperanton kaj diskonigi ĝian bazan gramatikon. Kutime mi unue prezentas la ĝeneralan informon pri Esperanto, mallongan historion de la lingvo, ĝian utilecon kaj la evoluon de la movado en kelkaj landoj. Foje mi ankaŭ instigas la homojn pere de mia sperto kiam mi partoprenis internaciajn aranĝojn kaj kiel mi havis eblecon konatiĝi kun tiom multe da homoj el diversaj landoj. La diskonigon de la lingvo, mi povas fari sola kiam mi renkontas amikojn kaj rakontas pri Esperanto, aŭ prezentas la lingvon antaŭ iu komunumo. Sed foje kun aliaj aktivuloj, ni kune faras la komunan E-enkondukon, kiel kampanjo en publika spaco aŭ per intervjuo ĉe radio.
Kiam vi parolas pri Esperanto (lingvo kaj Movado) kiel reagas la homoj? Ĉu Esperanto en Indonezio allogas la gejunulojn? Se jes aǔ ne, kial?
Mi plurfoje havis okazon paroli pri Esperanto, kiam mi renkontas geamikojn, kolegojn kaj familianojn. Tiam mi disdonas informojn pri Esperanto kaj kiamaniere ĝi funkcias por internacia komunikado. Mi faras tion pere de simpla faldfolio, kiun ni jam faris. La reago de homoj certe diversiĝas; kelkaj el ili tuj interesiĝas kaj ŝatus lerni la lingvon sed plejparte ili ne povas kapti la ideon ĉar ili ankoraŭ pensas ke la angla estas la plej grava lingvo, kiu utilas por studi kaj labori.
Dum mia sperto en la movado, mi tamen ofte trovas ke Esperanto allogas la gejunulojn precipe inter tiuj, kiuj ŝatas lerni multajn lingvojn. Ili interesiĝas ĉar la lingvo estas facile lernebla kaj pro la ebleco amikiĝi kun eksterlandaj esperantistoj.
Kiel ideale Esperanto povus esti praktike utila en Indonezio kaj en la Suda Orienta Azio?
Same kiel aliaj fremdaj lingvoj, mi pensas ke Esperanto povus esti praktike utila se la lingvo jam estus instruita en la lernejo kaj per ĝi la indonezianoj povus plifacile komunikiĝi kun eksterlandanoj. Por konstrui internacian komunikadon, unue oni povas kunlabori kun najbaraj landoj pri diversaj fakoj, ekzemple pri turismo, edukado, arto, ktp. Kaj certe pli kaj pli la kunlaboro pozitive helpos kaj plifortigos la movadon de Suda Orienta Azio tiel kiel ni jam havas kunlaboron politike kaj ekonomie.
Kiajn projektojn enlandajn kaj internaciajn vi ŝatus realigi prioritate en la venontaj jaroj?
Verdire nuntempe mi plikoncentriĝas por konkretigi projektojn enlande, ekzemple mi daŭre klopodas kontakti kaj kunlabori kun ŝtataj instancoj kiel tiuj de turismo, edukado kaj eksteraj rilatoj, konstrui retejon por nia nuna movado, naski plimulte da novaj esperantistoj kaj aktivuloj pere de E-kursoj kaj kunvenoj, starigi kaj plifortigi E-klubojn kaj grupetojn, kompili vortarojn de la indonezia al Esperanto, daŭre klopodi kontakti kaj kunlabori kun amaskomunikiloj kiel radio, ĵurnaloj kaj televidstacioj por diskonigi Esperanton. Intertempe, internacie mi pensas ke ni povus fari komunan E-aranĝon kaj kunlabori pri diversaj fakoj, eĉ mi fakte ankoraŭ ne scias kiel kaj kiam ni ekkomencos.
La Indonezia kaj la Ĉina Esperanto-Asocioj: Ĉu kunlaborado? Kiajn projektojn vi persone ŝatus kune realigi? Kiam komenci?
Mi pensas, ke kunlaboro inter Indonezia kaj Ĉina Esperanto-Asocioj estas bona ideo ĉar laŭ la kulturo kaj historio, la landoj kaj la homoj jam estas proksimaj. Do, mi persone opinias ke unue ni povas komenci realigi projekton de edukado kaj turismo. Mi scias ke multaj indonezianoj klopodas lerni la ĉinan lingvon kaj ŝatus vojaĝi tien aŭ studi tie. Praktike ni eble povas konstrui komunan retejon por enmeti informojn pri diversaj temoj aŭ ŝanĝi artikolojn pri ĝenerala vivmaniero de homoj el du landoj. Sed mi bedaŭras konfesi ke ankoraŭ estus iom malfacile komenci la kunlaboron por ni, ĉar la teamo de la asocio ankoraŭ koncentriĝas pri la internaj taskoj de nia unua jaro. Post tio, mi pensas ke ni povos pli trankvile pripensi kaj realigi la kunlaboron.
Fonto: http://www.espero.com.cn/2013-09/26/content_30138529.htm