Rùben FERNÁNDEZ ASENSIO (1974) magistriĝis en la Universitato de Barce lono pri kataluna filologio, kaj pri aplikita lingvistiko en la Universitato de Havajo. Li instruis la hispanan lingvon kaj kelkfoje Esperanton en Suda Koreio, Japanio kaj Havajo. Nuntempe li laboras kiel lingvinstrua konsilanto por publikaj katalunaj lernejoj. Li interesiĝas pri la socilingva historio de Havajo kaj Katalunio, lingvopolitiko, kaj lingvinstruaj metodoj.

 

MR: Kiam kaj kial Kataluna Esperanto Asocio akaktiviĝis kontraŭ lingva diskriminacio?

RFA:Ke KEA estas engaĝita kontraŭ lingva diskriminacio en la plej ĝenerala senco, tio evidentas el ĝia principaro:

La lingvaj rajtoj, disvolvitaj surbaze de la homaj rajtoj, estas esenca elemento de libereco kaj de paco.

La egaleco de lingvaj rajtoj de la individuoj kaj de la komunumoj estas esencaj por tiu celo.

Tamen, KEA ne estas politika organizo sed kultura asocio. Tial, ĝi ne sole neniam precize celis "lingvan diskriminacion fare de la hispana registaro", sed ankaŭ neniel povus rimarkigi sian opinion al tiu registaro. Ankaŭ en sia agado, KEA ne limigis sin al kontraŭado de la hispana ŝtato nek al ties limoj; ekzemple, KEA ofte celis voki atenton al la stato de la okcitana lingvo kaj partoprenis manifestaciojn kaj agadojn favorajn al ĝia protektado, sed mi iom dubas ĉu tion oni difinu 'engaĝiĝo kontraŭ lingva diskriminacio fare de la ŝtato', ĉikaze la franca. Tiurilate, ne forgesu ke parto de la katalunlingva teritorio sidas en Francio kaj Italio, kies lingvopolitikoj ofte estas pli malfavoraj al regionaj lingvoj ol tiu de la hispana ŝtato.

Fakte, mi eĉ aldonus ke (laŭ mia impreso; mia antaŭulo Hektor korektu ĝin se necese) KEA ne pliaktiviĝis pro la lastaj politikaj okazoj sed eĉ estis pli vigla en la 80aj kaj 90aj jaroj. Tiam, ĝi luktis por lingva diverseco je ĉiuj niveloj, ne nur per vortoj kaj manifestoj, sed plej grave, per faktoj kaj agoj. Tial, ĉar ni opiniis ke faka prilingva neregistara organizo kiel UEA devus sin organizi laŭ lingvaj komunumoj anstataŭ ŝtatoj, ni aŭdacis kandidatiĝi kiel landa asocio. Pro tiu aŭdaco KEA pagis grandan prezon, farite kvazaŭ pario en la internacia esperantistaro. Asocianoj povus respondecigi la estraron pri tio, kaj amase transiri al Hispana Esperanto-Federacio, sed tio ne okazis; kontraŭe, ilia fideleco plifortiĝis, ĉar ili konstatis ke ĝiaj principoj estas nekompromiseblaj. Mi opinias ke ankoraŭ nun KEA estas pli vigla kaj alloga ol HEF ĝuste ĉar ĝi estas nesubaĉetebla. Mi mem esperantistiĝis post tiu kverelo kun UEA, kaj tiu konsekvenca sinteno plaĉis al mi.

MR: Chu hispana Shtato diskriminacias katalunan lingvon?

RFA: Aliflanke, ankaŭ la signifon de "lingva diskriminacio" oni devus precizigi. Mi scias ke laŭ sia Konstitucio la itala Respubliko "protektas (tutela) lingvajn malplimultojn" (art. 6). Tamen, por ni, la koncepta distingo inter ŝtataj kaj regionaj lingvoj estas mem diskriminacia:

Ni konsideras la konceptan kaj valoran dividon inter lingvoj internaciaj, naciaj kaj regionaj, manifestiĝo de lingva imperiismo. Neŭtrala lingvo, kiel esperanto, povas agi kiel ponto, favorante kaj substrekante la plenan egalecon de la lingvoj.

Mi pensas ke tie ĉi kuŝas la kerna kaŭzo de miskompreno inter italoj kaj katalunoj rilate lingvopolitikon; katalunoj ne volas almozdonan protekton, sed plenan egalecon, pro konsidero de historiaj kaj politikaj faktoj kiujn mi tuj sube detaligos.

Alia grava kaŭzo de miskompreno, ĉikaze inter katalunoj kaj hispanoj, estas pri la difino de 'egaleco'. Viroj kaj virinoj, ekzemple, devas ĝui la samajn rajtojn, kvankam ili estas malsamaj tiel ke, averaĝe, viroj estas korpe pli fortaj ol virinoj. Tial en preskaŭ ĉiuj sportoj ili konkuras aparte. Estus certe ridinde proponi, je la nomo de 'egaleco', forigi tiun dividon tiel ke atletinoj devu ĉiam konkuri kun atletoj kaj neniam aparte, ĉu ne? Nu, ĝuste tion multegaj proponas pri lingvoj, ĉefe en Hispanio (kaj en anglalingvaj landoj, kie regas la religio 'liberalismo'). Tial, ĉar 'justeco' ne ĉiam signifas 'egalecon', KEA proponas alian lingvopolitikon:

Por kontribui al tiu ekvilibro, ni konsideras necesa pozitivan diskriminacion por atingi la normaligon de la minorigitaj lingvoj en ties medio aŭ teritorio kaj tiel defendi la lingvan diversecon.

En mia opinio, la esprimo 'pozitiva diskriminacio' estas maltaŭga kaj konfuziga, sed aliflanke la vorto 'minorigita' anstataŭ 'malplimulta' lingvo bone esprimas du fundamentajn faktojn: Unue, distingon inter 'plimultaj' kaj 'malplimultaj' lingvoj diktas nur la politikaj limoj de la ŝtatoj; tial, la hispana, la franca kaj la itala estas plimultaj lingvoj en Hispanio, Francio kaj Italio sed malplimultaj en Usono, Kanado kaj Svisio, respektive. Due, eĉ en la kazo de lingvoj kiuj objektive havas multe malpli da parolantoj ol siaj najbaraj, tio tute ne estas iu 'natura' manko aŭ kripleco kiu poreterne malebligus ilian normalan uzon en sia teritorio por ĉiuj sociaj funkcioj (lernejoj, amaskomunikiloj, administracio, merkato). Nur pensu pri la islanda lingvo, kiun parolas 300,000 homoj, kaj komparu ĝin kun la kataluna, kiun parolas inter 7 kaj 11 milionoj.

Plie, lingva minoreco estas afero tute ne 'natura' sed 'artefarita' (aŭ, kiel esperantistoj dirus, planita), kaj ŝuldiĝas al la ekskluziva uzo de nur po unu lingvo en ĉiu ŝtato dum la lastaj 500 jaroj. Pro tiu monopolo de ŝtataj instrumentoj, kelkaj lingvoj invadis la teritorion de aliaj, ĉu forprenante jam ekzistantajn uzokampojn, aŭ neniam enlasante ilin en novajn. Krome, en la komenco tiu subpremo estis absolute konscia kaj intenca, antaŭ ol fariĝi "memkomprenebla". En la kazo de la kataluna lingvo, tre gravis la malpermeso de ĝia uzo kaj instruado en lernejoj. Tion dekretis la franca reĝo Ludoviko la 14a en 1672, kaj la hispana reĝo Karolo la 3a en 1768.

Pro la supre skizitaj kaŭzoj, estas kompreneble ke subite postuli absolutan egalecon inter lingvoj kiuj havis malegalajn rilatojn dum jarcentoj, unu malavantaĝante la alian, estus mensogo kaj friponaĵo. La celo de katalunoj estas normaligi sian lingvon, kaj por tio necesas reĝimo kiu kompensos la domaĝojn truditajn dum generacioj. Tial, kiam en la 1980aj jaroj ni rehavis memregadon, ĉiuj niaj politikistoj baldaŭ interkonsentis ke la kataluna estu la sola lingvo de niaj publikaj lernejoj kaj amaskomunikiloj. Tamen tion oni ne nomu 'pozitiva diskriminacio' sed pli ĝuste 'kompensa lingvopolitiko'. Rilate la lernejon, tiun reĝimon instruante ĉion per la kataluna oni nomis 'lingva enmergado' (immersió lingüística), kvankam Esperante pli belus la esprimo 'enlingvigo'.

Plej rimarkinda estas la fakto, ke la disvastigon de tiu lerneja lingvoreĝimo memvole iniciatis hispanlingvaj enmigrintaj familioj en proletaj urboj antaŭ ol ĝin sankciis kaj devigis nia Parlamento, interalie ĉar ili konsciis ke, pro la starigo de kataluna registaro, dulingvanoj havos pli da laborŝancoj ol unulingvanoj, kaj ke nur enlernejigo ekskluzive en la kataluna garantios scipovon de tiu lingvo en urboj kaj kvartaloj kie ĝi apenaŭ estis aŭdata sur la stratoj. Tiu situacio ripetis la okazaĵojn en Kanado post la starigo de franclingva registaro en Kebekio, kiu spronis la aperon de nurfranclingvaj lernejoj por anglalingvaj infanoj, eĉ ekster Kebekio. Kaj ne necesas mencii, ke en Kanado neniu pledis en la kortumoj kontraŭ instruistoj kaj lernejestroj ĉar ili vundis la rajtojn de la infanoj ne instruante en ilia gepatra lingvo.

Tiun kompensan lingvopolitikon la hispana Konstitucia Kortumo atakis en 2010, en sia verdikto pri la nova kataluna Statuto de Aŭtonomeco. Tial multaj katalunaj kulturaj asocioj politike aktiviĝis. La plej bona ekzemplo estas Omnium Cultural, fondita en 1961 por la disvastigado de katalunaj lingvo kaj kulturo. Mi mem estas membro de tiu asocio, kiu organizis la gigantan manifestacion de julio de 2010 en Barcelono kontraŭ la verdikto. La pasintan oktobron, Omnium publike deklaris ke sia nova ĉefa celo estas la atingo de sendependa ŝtato por Katalunio. Paralele aperis novaj asocioj kiel la Kataluna Nacia Asembleo, kiu de la komenco havas politikajn celojn sed estas civitana platformo pli ol asocio. Ĝi ankaŭ organizis la manifestacion de la 11a de pasinta septembro en Barcelono.


Paradokse, la lastaj politikaj okazaĵoj, laŭ mia opinio, iom kompromitis tiujn principojn. Ni kredis je ebleco pri universala lingva justeco, je ebleco starigi vere multlingvajn ŝtatojn, kaj je la ebleco disvolvigi la katalunan lingvon ene de Hispanio, sed la lastaj elpaŝoj de la hispana registaro pruvis ke, fine, sen propra ŝtato oni estas neniu. Same konvinkiĝis plej multaj katalunoj, kaj pro tio sendependismo fariĝis plimulta. La bezona alĝustiĝo post la seniluziiĝo ne estas facila kaj la amas-psikologiaj ŝanĝoj estas profundaj: de regatoj ni decidas fariĝi regantoj. Permesu al mi transmeti la aferon al psikologia teorio kaj kompari propran ŝtaton kun faluso: ni decidis ne plu ESTI la falus(ing)o sed HAVI faluson, kio postulos traŭmata eksedziniĝo disde Hispanio.

Kompreneble, kaj kiel ĉiuj aliaj katalunoj, nia komuna ekkonsciiĝo tre esperigas nin kaj igas nin kredi je vera ebleco liberiĝi el niaj katenoj, sed, en mia kazo, kaj parolante private, kiel esperantisto mi spertas iom da malkomforteco, ĝuste ĉar ni devis alpreni ideologion antaŭe kontraŭatan, tio estas, ŝtatismon, kio estas kvazaŭ feministoj fariĝus patriarĥistoj. Se ni uzus la fakvortojn pri esperantista kaj juda historio, mi dirus ke la faktoj devigis nin, homaranistojn, fariĝi cionistoj: ni volas fondi propran ŝtaton por malebligi nian ekstermiĝon por ĉiam.

MR: Laŭ la artikolo 3.3 de la hispana Konstitucio: "La riĉeco de la diversaj lingvaj manieroj de Hispanio estas kultura heredaĵo kiu estos objekto de speciala respekto kaj protekto".

RFA: Ĝia simileco kun la artikolo 6a de la itala Konstitucio estas tuj rimarkebla. Mi eĉ imagas ke ĉi-rilate la itala Konstitucio inspiris la hispanan. Tamen ankaŭ la malsimilecoj estas rimarkeblaj, kio igas min pensi ke ambaŭ flankoj interesos kaj komprenigos italojn, kvankam mi iom devojiĝos de viaj demandoj.

Unue, la hispana leĝo uzas aĉegan, malprecizan vortumon ('modalidades lingüísticas') kiu devigis la aŭtoron de ĝia oficiala traduko al la itala anstataŭigi ĝin per 'pluralismo linguistico'. Mi, suspekteme, opinias ke tiu ŝanĝo intencis malhavigi la parolantojn de tiuj 'manieroj' je kiu ajn jura personeco meritebla pro ilia statuso kiel 'minoritato'. Fakte, la Konstitucio eĉ neas la nomon 'lingvoj' al tiuj 'manieroj', kvazaŭ la ŝtato-nacio povus havi nur unu lingvon.

Due, ankaŭ bone rimarku ke, malkiel la itala Konstitucio, la hispana parolas en la estonteco, ne dirante 'estas' aŭ 'estu'.

Trie, dum en Italio estas tre klare ke 'la Respubliko' protektas tiujn lingvojn, la hispana artikolo sin esprimas pasive, ne klarigante kies rajto aŭ devo estas tiu protektado.

Laste, la mencio pri 'specifaj leĝoj' tute mankas en la hispana leĝo.

Ĉu temas pri detaletoj, ne ŝanĝantaj la finajn rezultojn? Iasence, jes kaj ne. Estas senkuraĝige konstati ke, malgraŭ ĝia multe pli klara kaj aserta vortumo, la efiko de la itala teksto ne estis multe pli bonfara. Kiel oni bone scias, pasis 50 jaroj ĝis la 'speciala leĝo' ordonita de la Itala Konstitucio realiĝis en Decembro de 1999, debatite en la Parlamento dum 20 jaroj. Kiu registaro permesus la disfaladon de malnova katedralo pro malatento dum duonjarcento? Ĉu Venecio sinkus en la maro tiel longe sen Romo diktanta specifajn leĝojn por protekti tiun heredaĵon? Bone videblas la duopa mezurilo. Bedaŭrinde, kvankam civitanoj rajtas pledi en kortumoj kontraŭ maljustaj leĝoj, ŝajne ne eblas fari la samon kontraŭ maljustaj 'ne-leĝoj'.

Krome, por bone kompreni kion fakte efektivigis tiu leĝo, necesas rememori kion mi rimarkigis komparante la italan Konstitucion kaj la principaron de KEA: 'protektado' mem, kiom ajn bonvola, naturigas kaj sankcias malegalecon inter 'protektanto' kaj 'protektato'. Tial, ĉiu leĝo 'protektanta' alian lingvon ankaŭ plifortigis la superan statuson de la itala. La Statuto de Aŭtonomeco de Trentino-Alto Adige de 1972 egaligis la germana lingvon al la itala "kiu estas la oficiala lingvo de la ŝtato". Ĝuste tiun leĝon citis la Konstitucia Kortumo kiam en 1982 ĝi pravigis la postulon pri uzo de itala lingvo dum kriminala prijuĝo, kaj, sekve, la devon scipovi la italan. La leĝo 482/1999 mem, malgraŭ sia deklarita celo protekti malplimultajn lingvojn, en sia unua artikolo leĝigas kion la Konstitucio ne asertis: "La oficiala lingvo de la Respubliko estas la itala". Sekve, en sia verdikto 159/2009, la Konstitucia Kortumo forstrekis leĝon de la aŭtonoma registaro de Friulo-Venecio Julia, kiu aŭdacis fari la friulan lingvon ĝenerala en ĉiuj lernejoj anstataŭ petenda. Pro la leĝo 482/1999, la juĝistoj argumentis ke malplimultaj lingvoj ne estas konsiderindaj kiel "alternativoj al la itala".

Neniam antaŭe tiel elstare videbliĝis ke lingva minoreco estas nur artefarita leĝa kripleco. Refoje, oni konstatu ke aserti protektantecon sur iu alia fakte signifas aserti privilegie malegalan rilaton. Pensu pri la tempo kiam virinoj ne nur ne rajtis voĉdoni en balotoj sed ankaŭ estis, por ĉiuj juraj efikoj, neplenaĝuloj kvazaŭ infanoj. Ne tiel for! Mia patrino kaj ĉiuj hispaninoj el ŝia generacio, vivante sub diktatoro Franco, ne rajtis vojaĝi eksterlanden aŭ aĉeti domon sen la permeso de siaj edzoj, ĝuste ĉar iliaj edzoj estis iliaj leĝaj protektantoj. Kompreneble, ankaŭ ekzistis bazaj leĝoj por protekti la indecon de virinoj, kaj perforto estis malpermesita. Tamen, seksa perforto far la 'protektantoj' mem ne estis krimo laŭ la leĝo. Nu, ĝuste sian 'protektanton' la protektatoj plej timu, ĉar ĝuste tiu, pro sia ekskluziva rilato, havas la plej grandan povon subpremi ilin. La lingvo malhelpanta disvolvigon de la friula aŭ sarda lingvoj ne estas alia ol tiu de la ŝtato, sed la protektanta ŝtato mem bone zorgas ke oni ne povu forskui tiun jugon. Resume: vulpo gardanta kokinojn.

Revene al Hispanio, ni povus diri ke tiu itala greftaĵo en la hispana Konstitucio estis kaj beno kaj malbeno, ĉar ĝia malpreciza vortumo preskaŭ komplete fordonis aŭtoritatecon pri lingvopolitiko al la aŭtonomaj regionoj, foje por bono foje por malbono. Tamen, ankaŭ tiun principon frakasis la lasta verdikto de la hispana Konstitucia Kortumo pri la Statuto de Katalunio. Vidu en la kazo de la arana/okcitana lingvo: en Oktobro de 2010, kvankam jam antaŭe la verdikto pri la Statuto de Aŭtonomeco malhavigis la katalunan je la rolo kiel 'preferata' lingvo' en Katalunio, la kataluna Parlamento publikigis novan leĝon pri la arana lingvo. En Julio de 2011, la socialista registaro pledis en la Konstitucia Kortumo kontraŭ ties artikoloj farantaj la aranan lingvon 'preferata' en la administracio de la Valo de Aran, pro kio la leĝo estas ankoraŭ nun suspendita kaj juĝota. Tiuj artikoloj garantiis preferindecon de la arana lingvo por rilatoj inter la Ĝeneralitato kaj la lokaj administracioj de la Valo kaj inter tiuj administracioj mem. Plej stulte kaj nekompreneble, ofendas la hispanan ŝtaton tio, ke la vilaĝestroj de la Valo ne uzos la hispanan por skribi unu al alia! Ĉikaze kristal-klare evidentiĝas la fundamenta sinteno de la ŝtato: nek mem 'respektos kaj protektos' la lingvan kaj kulturan heredaĵon de Aran, nek tamen permesos ke la Ĝeneralitato faru tion.