Johano (itale: Giovanni) Agresti estas universitata esploristo konfirmita (SSD L-LIN/04, Lingvo Traduko - Franca Lingvo) en la Fakultato “Politikaj Sciencoj” de la Universitato de Teramo. Estro de la Konstanta Konferenco 'Tagoj de Lingvaj Rajtoj’, en la pasinteco li estis prezidanto de la Itala Asocio Langues d'Europe et de la Méditerranée (LEM).
Prof-ro Johano Agresti, bonvolu klarigi al ni antaŭ ĉio, kio estas la Eŭropa Ĉarto de la regionaj lingvoj. Kiam ĝi naskiĝis kaj kiuj subskribis ĝin?
La Eŭropa Ĉarto de Regionaj aŭ Minoritataj Lingvoj estis adoptita en 1992 fare de la Konsilio de Eŭropo, kaj ekvalidis en 1998, post la unuaj kvin ratifikoj fare de samnombraj membroŝtatoj de la COE. Kiel la nomo mem indikas, tiu ĉi internacia traktato, virtuale subskribebla eĉ fare de landoj ekstereŭropaj, celas la protekton de regionaj aŭ minoritataj lingvoj, komprenitaj kiel "heredaĵoj" – kondiĉe ke tiuj lingvoj estas "historiaj", tio estas de antikva setlejo en donita teritorio, kaj rekonitaj kiel ĝuste tie kiel lingvoj kaj ne kiel dialektoj. Ŝajnas al mi necese substreki iun apartan aspekton de la Ĉarto: temas pri dokumento "à la carte", t.e. je variabla geometrio. Ĉiu ajn subskribinta Ŝtato povas fakte decidi, startante de fiksa kerno, deviga je bazaj artikoloj, kiujn artikolojn kaj kiujn devontigojn de protekto subskribi, akordigeble kun siaj naciaj leĝoj. Kaj ĉiu subskribinta Ŝtato povas, kun la tempo, pliigi la sekurecajn ilojn subskribante la artikolojn kiujn ĝi ne subskribis unuafoje aŭ inkludante novajn lingvojn en la listo de tiuj, kiujn ĝi decidis protekti antaŭe.
Kiuj fortoj kaj / aŭ interesoj estas kontraŭ la ratifiko de tiu ĉi dokumento en Francio? Kial?
Francio subskribis la Eŭropan Ĉarton en majo 1999 post tri ministraj raportoj (Poignant. Carcassonne, Cerquiglini), sed unu monaton poste, pro la fortaj reagoj en la politika sfero, la Konstitucia Tribunalo blokis ĝian ratifikon, kiu estas absolute necesa por ties ekvalido. Nun kiel tiam kontraŭas argumentoj de konstitucia ordo, aparte la ekzisto de arto. 2 de la Konstitucio de 1958, modifita en 1992 ĝuste per la aldono de la frazo, nun konsiderata reala rokego leĝa, "La lingvo de la Respubliko estas la franca". Sed, kiel vi povas facile diveni, la situacio estas multe pli kompleksa kaj insiste postulas miaopininie vidi verajn kaj proprajn kulturajn nodojn tre profundajn kaj nesolvitajn, kiuj koncernas la koncepton mem de "nacio" en la francaj kulturo kaj imagaro. La problemo meritus la spacon kiu ĉi tie ne ekzistas; mi limigas min do al atentigo pri la fakto, kiun mi kredas simbola: en 2008 la franca Konstitucio konatiĝis kun grava nova revizio, kaj la lingvoj de Francio, post senlacaj kulturaj kaj politikaj luktoj, estis unuafoje enskribitaj en la konstitucio Ĉarto kiel "heredaĵo" de la Nacio. Tamen, ilia ĉeesto estas en punkto "ekstercentra" de la teksto: en artikolo 75. Iu pensis, ke pro la fakto ke la lingvoj de Francio jam ĉeestas en la Konstitucio, la art.-lo. 2 ne jam devus konstitui obstaklon por la ratifiko de la Eŭropa Ĉarto. Sed, fakte, ne estis tiel.
Ni povis observi kiel la klopodo konstituciigi la Lingvojn de Francio estis esence vana, kvazaŭ ekzistus, pli fakte ol iure, principoj kaj pro tio konstituciaj rajtoj de serio A kaj konstituciaj rajtoj de serio B. Bedaŭrinde, iomete ĉie en la mondo, lingvaj rajtoj estas ofte konsideritaj rajtoj de serio B. Sed tiu manko de praktika rekono malgraŭ la rekono, eĉ timema, en la Konstitucio, montras, kiel la juraj argumentoj estas nur ŝajne la decidaj, konkludaj. Mi esploris ĉi tiun temon en libro de 2007, kiu bedaŭrinde estas ankoraŭ ekstreme aktuala kaj al kiu mi estas devigata reveni:
Ni diru en malmultaj vortoj ke, en Francio (sed ne nur en Francio), la regionaj aŭ minoritataj lingvoj estigas en iu signifa parto de la publika opinio duoblan kaj preskaŭ skizofrenian reagon: unuflanke, timon pri la timo vidi malintegrita 'la nacian unuecon, aparte forta en Francio (unu el la plej lastaj kaj plej centralizitaj nacio-Ŝtatoj), aliflanke, indiferentecon aŭ karikaturon, ĉar oni pensas aŭ volas pensigi, ke la temo de regionaj aŭ minoritataj lingvoj estas falsa problemo kaj plejmalbone temo pri kiu oni povas paroli en alia tempo. La regionaj aŭ minoritataj lingvoj en Francio, aŭ timigasi aŭ ridigas. En ĉi tiu kultura kaj ideologia kadro, iĝas malfacile antaŭenporti konversaciojn ekvilibrajn, kaj tial oni preferus ne paroli pri ili. Jen, de la studo de parlamentaj debatoj de Assemblée Nationale pri la temo de ratifiko de la Eŭropa Ĉarto mi ĝuste trovis tiun ĉi fakton: neniam estas la ĝusta tempo por paroli pri la defendo de regionaj aŭ minoritataj lingvoj!
En Francio, kiuj ests la lokaj lingvoj kun la plej forta popola subteno? Kaj ĉu la protekto garantiata de la itala Ŝtato estas pli aŭ malpli forta ol la franca?
La plej aktivaj lingvaj komunumoj estas la bretona, la okcitana kaj la korsika. La defendo de la lingva diverseco iĝis proksima al la movado por pli forta aŭtonomeco de la regionoj. En 2005 estis lanĉita manifestacio por la okcitana lingvo; kiu havis sian kulminon en 2012 kun orda kaj festa procesio de ĉ. 30.000 personoj tra la stratoj de Tuluzo. Ĝi estis manifestacio “por”, ne ja “kontraŭ”, kaj estis rimarkinda la seriozeco kaj la entuziasmo de la partoprenantoj, de ĉiu aĝo kaj de ĉiu tavolo de la socio. Tiam pluraj kandidatoj al la prezidanteco de la respubliko montris favoron al la ratifo de la Eŭropa Ĉarto, ne nur la socialistoj. La hodiaŭa situacio estas do grava seniluziiĝo kompare kun la promesoj de antaŭ unu jaro.
Kiom rilatas Italujon, la protekto fare de nia ŝtato estas certe supera: ankaŭ nia lando ne ratifis la Eŭropan Ĉarton, sed pro la ekzisto de art. 6 de la Konstitucio (“La Respubliko protektas per specifaj normoj la lingvajn minoritatojn”) kaj precipe pro la nacia leĝo 482 de 1999 kiu aplikas tiun artikolon, leĝo certe plibonigebla, ni povas diri, ke preskaŭ ne necesas la Eŭropa Ĉarto, kiu, se konsideri ĉion, estas traktato “milda”, ĉar ĝi estis pensita por ke ĝi havu proksimuman konsenton de ĉiuj membroj de la Eŭropa Konsilio kaj havas neniun devigan povon en okazo de malrespekto de la engaĝoj alprenitaj. Sed tio tute ne signifas, ke la situacio en Italio estas optimuma! Ankoraŭ longa estas la vojo irota, hodiaŭ pli ol antaŭe, ĉar ankoraŭ tro multe da personoj konsideras la defendon kaj antaŭenpuŝon de la minoritataj lingvoj kiel problemon de iu bizara elito kaj kiel lukson ne kongruan precipe kun la ekonomie krizaj momentoj…
Ĉu ebla antaŭvidi la venontan evoluon de la afero?
Ne facilas riski antaŭvidojn. Antaŭ unu jaro Hollande klare parolis pri ratifo de la Eŭropa Ĉarto. Certe la zelotoj de la regionaj lingvoj plu insistos. Ankaŭ ni devas fari nian devon kaj subteni laŭeble ĉi lukton por la civilizo: venko de la lingva diverseco ne estas nur franca, aŭ hispana aŭ itala, sed de la homa digno. Kaj hodiaŭ ni havas tre fortan argumenton: la globala merkato kondukis nin al tutmonda frustracio kaj krizo; ĉu ni certas, ke la tutmonda merkato ankaŭ liberigis la individuon kaj igis pli bona la socion?