—— Prelego en La 46a ILEI- Konferenco (2013-07-15,Germanio)
Celante reformadon, malfermiĝon kaj facilan komunikon inter Ĉinio kaj fremdlandoj, antaŭ tridek jaroj ĉina centra registaro lanĉis sistemon instrui anglan lingvon al ĉiuj lernantoj en la lando. Ĉinio vere bezonas anglan lingvon kaj talentulojn de la angla lingvo, sed la registaro perfortas ĉinajn lernantojn per la angla lingvo, tro devigante ĉiujn lernantojn en ĉiuj lernejoj deinfane lerni la anglan lingvon kiu eble neniam rilatas kun la lernantojn dum la tuta vivo. La lernigo tute kontraŭas deziron de la ĉinaj popoloj. La saĝa kaj ĝusta vojo estas tio, ke oni instruu la lingvon al interesantoj el lernejanoj, al malmultaj partoj de la lernejanoj, eduku specialajn elstarulojn de angla lingvo, kaj permesu lernantojn libere elekti lerntaskojn vere utilajn kaj interesajn por ili.
I. La Sistemo Kontraŭas Volon de Multaj Ĉinoj
En Ĉinio ĉiuj lernantoj devas lerni anglan lingvon malgraŭ ĉu ili mem volas, ĉu ĝi utilas por ili. Oni povas facile trovi el malpli ol 30 jaraĝaj junuloj multojn, kiuj neniam lernis fizikon, kemion, biologion, arton, ĉinan kulturon ktp, tamen ne povas trovi tiujn kiuj ne lernis anglan lingvon, kvankam la multaj rapide redonis la lingvon al siaj geinstruistoj tuj post la diplomiĝo- forgesis la tuton!
Se junuloj ne lernus anglan lingvon en ĉinaj lernejoj, ili ne rajtus viziti bonajn lernejojn; Se ili ne bone lernus la lingvon, Ili kompreneble perdus eblecon eniri en altlernejoj. Studentoj malsukcesintaj en la angla ekzameno universitata ne povas glate diplomiĝi, kaj daŭre studi por magistriĝo kaj doktoriĝo, ricevi bonajn postenojn post diplomiĝo, malgraŭ ke la lingvo eble ne utilas en la tuta vivo. Eĉ tiuj kies fakoj estas ĉinaj tradicia kulturo, ideografio, ĉina pralingvo, ĉinstila medicino, ne havos brilan estontecon, se ili ne diligente lernus la anglan lingvon.
Fakte amasoj da anglaj lernintoj en Ĉinio ne rilatas kun la angla lingvo dum la tuta vivo. Multaj ĉinoj bedaŭre plendas: kial ni diligente lernis en lernejoj la anglan lingvon, kiun ni neiam uzis en la laboro, kaj se ni ne pene lernus la lingvon, ni ne povus ricevi ĉi tiujn postenojn. Kial oni perforte lernigas nin per la angla lingvo? Ni certe lernus, se ni vere bezonus la lingvon. Ĉu tio ne estas perforto al ĉinaj lernantoj! Angla lingvo ŝajne estas ilo por perforto.
II. La Sistemo Vane Lernigas Multajn Lernantojn
Ekde elementa lernejo lernantoj elspezis karan lerntempon al la angla lingvo, senĉese parkerigas la novajn vortojn kaj gramatikojn. Nun la lingvo komencas eniri en infanĝardeno. Ekde kelkjaraĝo ĝis pli ol 20 jaraĝoj en lernejoj, oni elspezis duonon da eksterlecionaj tempoj, kaj du trionojn da matenaj legtempoj por lerni tiun kiu ne apartenas al ili. La gajaj, senĉagrenaj aĝoj en flora sezono, estas terure perfortita de la angla lingvo!!! Eble iuj dirus ke vi ne lernu ĝin. Ĉu tio estas permesata? Tute ne! Male, vi ne rajtas eniri en lernejoj bonaj, eĉ malbonaj.
Ĉiuj lernantoj en Ĉinio, devige elspezas multajn tempojn, energiojn, monojn kaj materialojn por lerni ĝin. Kaj 99% diplomiĝintoj en la lernejoj neniam uzis ĝin post la enposteniĝo, kaj plene forgesis la tuton post kelkaj jaroj. Ili elspezas fakte la junecon, la vivon de la junaj generacioj.
La plej kara tempo dum la homvivo estas juneco. Mi kredas ke iuj lernantoj vere ŝatas anglan lingvon, kaj uzos ĝin en venontaj vivoj kaj laboroj. Sed multoj el ĉinaj lernantoj elspezinte junan aĝon, lerninte ĉinstilan silentan anglan lingvon, celas nur glate trapasi la ekzamenon. Tempo estas vivo. La vivo estas elspezita!
Mia filino nun flue parolas la anglan lingvon. La kialo ne estas tio ke ŝi devige kaj sisteme lernis la anglan lingvon de infanaĝo en Ĉinio. Ŝi perfektigis la lingvon fakte en universitato de Britio post la diplomiĝo en Ĉinio. Ŝi ŝatis kaj diligente lernis anglan lingvon en elementa kaj meza lernejo ĝis universitato. Ŝi studis en angla lingva fakultato de konata universitato de Ĉinio. Sed ŝi konfesis ke la flueco de la angla lingvo, ne superis tiun de la internacia lingvo Esperanto. Antau eniro al universitato de Britio ŝi ne pavis flue paroli 40 minutojn kun anglaj parolantoj, kaj kapablis flue interparoli en Esperanto kun mi 4 horojn tiam, kiam ŝi lernis Esperanton 6 monatojn. Ŝi lernis ĝin en BEK-kurso de usona esperanta instruisto s-ro Dennis Keefe. Li fondis la esperantan kurson en Hainandao en Ĉinio dum monato en januaro 2010.
Komparante esperantan nivelon de la kurso de s-ro Dennis Keefe, kun tiu de ĉiuj anglaj lernintoj/antoj en Ĉinio, mi vere hontus pro fuŝa angla lingva instruado en Ĉinio dum jardekoj, se mi estus ĉina eduka ministro.
III. La Sistemo Malhelpas Progreson de Ĉinio
La homaro havas diversajn denaskajn talentojn kaj interesojn. Ne ĉiuj posedas talentojn pri lingvo. Iuj interesiĝas al arto, iuj al komputila softvaro, iuj al sporto, kaj iuj eble al ĉina literaturo ktp. La postulo de eduka ministerio ke ĉiuj lernantoj posedu anglan lingvon, certe limigas kreskon de diversaj talentoj kaj denaskaj interesoj. Perforta lernigo al tiuj, al kiuj malinteresis la angla lingvo, certe subpremas junularan ŝatadon al diversaj aferoj. La denaskaj talentoj en diversaj fakoj eble retiriĝos pro longtempa subpremado el eduka ministerio.
Homa energio estas limigita. Unu homo ne povas sukcesi en ĉiuj fakoj. Sukcesuloj elstaras ordinare en nur unu rondo. Se metus elstarulojn el unu fako en aliajn fakojn, iuj el ili eble sukcesus, sed multaj el ili ne sukcesus kiel ili en propraj fakoj.
Ne malmultaj lernantoj kun specialaj talentoj en specialaj fakoj, perdis bonŝancon viziti universitaton, kaj labori en esplorejo de la ŝatataj fakoj pro malsukceso en angla lingva ekzameno. Ili devas obei al angla lingvo, forlasante siajn specialajn talentojn kaj interesojn. Oni plendas ke Ĉinio ne havas pintajn homojn en multaj fakoj. Angla lingvo estas ĉefa kialo. La junuloj devige ĵetas sin en lernon de angla lingvo, forlasante siajn plaĉojn kaj aliajn eblecojn.
Nun scienco en okcidentaj landoj rapide progresas. Neniu el Ĉinio kun pli ol 1.3 miliardoj da civitanoj ricevis la Nobelpremion antaŭ 2012. Oni eltrovis diversajn kialojn pri tio. Mi opinias ke la perforta angllingva lernigo detruis eblajn nobelpremiotojn ekde infaneco.
Sola floro ne signifas printempon, kaj abundaj floradoj simbolas printempon. En amasaj arbaroj libere kreskas diversaj arboj, el kiuj arbetoj estas etaj, kaj arbegoj estas altaj. El la du specoj konsistas bela arbaro. Oni ne povas nuligi unu specon kaj restigi nur alian specon. Tio detruus la belan sistemon de arbaro. Belaj jadoj kun diversformoj kaj koloroj, estas skulptita laŭ naturaj koloraj linioj. Troa sameco ofte detruas la naturan valoron. Same kiel natura afero, nia eduka sistemo detruas specialajn talentojn de diversaj lernantoj. De kie alvenos nobelpremiotoj?