Laŭ nova studaĵo, dum la lastaj dek jaroj kreskanta nombro de studentoj el centraziaj landoj iris al Ĉinio por studi, precipe el Kazaĥio, kiu estas unua en tiu ĉi listo. En la akademia jaro 2003-2004, nur 20 kazaĥaj studentoj ricevis edukon en Ĉinio sub la ŝtata interŝanĝa programo kun la Respubliko de Kazaĥio, sed, post la subskribo de duflanka interkonsento pri kunlaboro en 2006, la nombro de studentoj kaj metilernantoj multobliĝis. Laŭ la ĉina Ministerio de Eduko, en la jaro 2010 eĉ 7.874 kazaĥaj studentoj ricevis edukon en Ĉinio.
Por multaj junuloj en Kazaĥio, la plej granda kialo de tiu elekto estas la neelstara kvalito de la nacia duagrada kaj alta edukado. Krome, la junuloj estas altirataj de la malalta kosto de la universitata eduko en Ĉinio, de la kreskanta internacia prestiĝo de la ĉinaj institucioj, de la ŝanco lerni la ĉinan lingvon kaj de la okupaj perspektivoj. Kompreneble, la geopolitika kaj ekonomia supreniro mem de Ĉinio igas edukon en tiu geografie proksima lando tre alloga. La ĉinaj superaj institucioj, precipe en la apuda Ujgura Aŭtonoma Regiono de Xinjiang, altiras ĉiujare pli kaj pli da studentoj el Kazaĥio kaj aliaj landoj de la Centra Azio.
La studaĵo de Yelena Sadovskaya montras, ke la deziro por studi en Ĉinio estas alta unue en Almato, kazaĥa eksa ĉefurbo. Tie, 27 procentoj de la intervjuitoj havas konatojn, amikojn aŭ parencoj, kiuj studas aŭ studis en Ĉinio; 17 procentoj volas studi en Ĉinio, kaj 32 procentoj dezirus ĉinan edukon por siaj gefiloj; 13 procentoj asertas, ke ili volas specialiĝi en sinologio en Kazaĥio, kaj la 16 procentoj, ke iliaj gefiloj devus fari tion.
Tiaj edukaj preferoj de la kazaĥanoj koincidas kun la ĉinaj planoj etendi akcepton de eksterlandaj studentoj. Je la 7-a de junio 2012, dum la kunveno de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (SKO) en Pekino, Ĉinio deklaris sian decidon transdoni edukon en ĉinaj universitatoj al 1.500 specialistoj el SKO-membrolandoj dum la tri venontaj jaroj. Krome, dum la proksimaj dek jaroj, Ĉinio liveros 30.000 stipendiojn kaj ricevos 10.000 studentojn kaj instruistojn el siaj diversaj internaciaj Konfuceo-Institutoj por eduko kaj altnivela trejnado. Tiu celo estis konfirmita dum la unua oficiala vizito de la ĉina prezidanto Xi Jinping al Kazaĥio en septembro de 2013.
La aktiva promocio de edukaj programoj kaj la investado en la eduka sektoro en Kazaĥio estas parto de la ĉina programo de politika kaj ekonomia ekspansio en la regiono.