Sergio Maria Pisana, "eŭropano el Sicilio" kiel li mem deklaris, en "La mia Europa" (trad. Mia Eŭropo) reiras sian eŭropistan kaj federalisman sperton, rakontante al ni la eventojn kiuj ŝanĝis la malnovan kontinenton.
MR: La ekspansiprocezo de Eŭropa Unio (UE) kaj la skeptikeco pri eŭro ŝajnas rekte proporciaj: kiaj estas viaj konsideroj koncerne tion? Kio ŝanĝiĝis kompare al la pasinto?
SMP: Kiu legas la unuajn paĝojn de mia libro, jam ekrimarkos ke de la fino de la Sesdekaj jaroj, kiam al Komuna Eŭropo aliĝis nur la ses fondintaj landoj, mi pripensadis alternativon inter la plilarĝiĝo de la Eŭropa Komunumo okaze de eniro de Britujo (certe sekvota de aliaj ŝtatoj) kaj la Komunuma fortikiĝo de la Ses al starigo de federaci-tipaj strukturoj, atentigante ke en la plilarĝiĝo estas risko igi pli multe malfacila, eĉ malebla, la vojon al eŭropa federiĝo, almenaŭ "dum la postvenonta ciklo de eŭropa kaj tutmonda politiko".
Kiel antaŭvidite, tio sekve okazis, fakte ĉiuj scias ke Britujo sisteme sabotis ĉiun transigon, eĉ moderan kaj limigitan, de suvereneco al eŭropa nivelo, tiel konfirmante suspekton ke ĝi postulis eniri en Komunumon por ĝin kontroli el interno kaj por haltigi ĉiun instigon kiu celis eliri el tutsimpla liberkomerca zono. Ne hazarde, la elekto de la naciaj registaroj sin direktis ĝuste al plilarĝiĝo. Ne nur la brita registaro fakte, sed ankaŭ la aliaj - neniu ellasita, spite al parolado - , estis disponeblaj akcepti apenaŭ sufiĉan eŭropan kunagadon ĝuste por atingi memevidentan avantaĝon al si, sed efektive ili vidis kvazaŭ tra agaca fumo ĉiun veran federacian devontigon, kiu nome devigis forlasi esencajn suverenec-erojn. Peti al naciaj registaroj starigi Eŭropon - estas skribite en alia parto de mia libro - estas kiel postuli ke la reĝoj faru respublikon. Kiam ili informadis pri sia deziro unuigi Eŭropon iom post iom, komencante de ekonomio, per metodo difinita "celkonforma", ili estis parolantaj kaj agantaj misfide, bone sciante ke per tia metodo la registaroj estus povintaj havi inter si nur striktajn ligitecojn "konfedertipajn", validajn tiom longe ĝis kiam leviĝos ia ajn diferenciĝo de interesoj; sed kutime federacian ŝtaton oni povas krei en nur unu fojo, ĉar suverenecon oni ne povas transloki iompostiome, sed ja per senprokrasta ago kaj volo.
Hodiaŭ la situacio estas eĉ pli aĉa. Se Eŭropo "Karola" (kiel oni nomis tiun de la Ses Ŝtatoj) havis almenaŭ ian komunan historian kaj tradician inspiron, la dudek sep membrolandoj de la Unio havas ne nur interesojn, sed - eĉ pli malbone - diversajn tradiciojn inter si. Grandegaj malfacilaĵoj estas intermetitaj, ekzemple, de nacioj kiel Polujo, eĉ kiam temas pri demandoj de ne grava intereso. La Unio daŭre - post jarkvindeko - okupiĝas maksimume je teknikaj problemoj kaj negocaj detaloj, kiuj restas nekonataj al popoloj kiuj malproksimas de Eŭropo, bone sciante ke la reala povo restas denove kaj firme enmane de la naciaj registaroj (kiuj, alivorte, gravas ĉiam malpli multe en la tutmonda kunteksto).
Ankaŭ laŭ aliaj vidpunktoj, la hodiaŭa institucia Eŭropo estas tre malproksime de la sonĝoj kaj aŭspicioj esprimitaj komence. Ne plaĉas al ni ĉi tiu Eŭroplando absolute nur angleparolanta, en kiu famkonataj kaj disvastigitaj idiomoj kiel la hispana kaj la itala estas forpelitaj kaj diskriminaciitaj. Estas de la jaro 2009 la sciigo de mocio kiu alportis tekstoamendojn pri plurlingveco, proponita ĉe la Eŭropa Parlamento fare de slovenino Ljubmila Novak, kie oni evidentigis ke la principo de la sama indeco inter lingvoj ne estas garantiata kiam unu el naciaj, la angla, praktike estas utiligata kiel "intergenta lingvo", kaj ke estas plej bone por tia neceso elekti neŭtralan lingvon kiel esperanto; tiun mocion oni fiaskigis eĉ sen pridiskuto, kaj sen taŭga nombrado de la favoraj kaj malfavoraj voĉdonoj. Efektive, oni ne povas esti vere federalisma eŭropano se oni akceptas nur unu solan lingvon - kiu nehazarde estas tiu de internacia kapitalismo - fagocitanta fatale ĉiujn aliajn lingvojn kaj kulturojn.
MR: Kiuj estis (kaj kiuj estos) ŝancoj perditaj cele al pli forta UE?
SMP: Priatentu: la una perdita ŝanco estis tiu de la Defenda Eŭropa Komunumo (itale CED: Comunità europea di difesa), entombigita en la unuaj kvindekaj jaroj pro la malfavora voĉdonado de la franca Nacia Asembleo: kreado de eŭropa armeo signifis apudmeti italon, francon, germanon por kunpartoprenadi samajn danĝerojn kaj saman sorton, kaj tio do estus refortiganta jam de tiam komunecan spiriton al komuna eŭropa patrujo, ege pli multe ol kio plenumis kunmeti aferojn de karbo kaj ŝtalo.
Alia okazo perdita estis la elekto per universala voĉdonado de la Eŭropa Parlamento, en kiun la eŭropaj federistoj lokis siajn multajn esperojn kiuj, interalie, havis sian precizan interrespondon al timoj perceptitaj de la kontraŭuloj. "Iu ajn asembleo elektita per universala voĉdonado estas suverena. Senutilas ke oni diras al ni, ke ties povoj estos limigitaj: la universala voĉdonado estas senlimigenda": tiel asertis en Le Monde, la 14an kaj 16an de decembro 1975, la eksa ĝenerala sekretario de U.D.R. sinjoro Sanguinetti. Eĥis liajn vortojn Michel Debré, la eksa ĉefministro de De Gaulle: "Oni diras ke la kompetento de ĉi tiu asembleo estas limigata al funkcioj de la Eŭropa Ekonomia Komunumo kaj la novaj parlamentanoj havos super ĉio teknikajn kompetentojn. Ĉi tiu aserto estas neekzakta. Tute ne ekzistas ekzemplo de asembleo elektita per universala voĉdonado kiu konsentas pluteni limigitajn povojn. Establitaj per universala voĉdonado, la parlamentanoj, liberaj je ia ajn lojalisma devigo kaj regantaj sian tempon, volos substreki sian povon flankenmetante la regulojn al ili trudotajn" (Le Monde je 5 kaj 18 decembro 1975). Unuvorte, ne estis aŭdace antaŭvidi ke el la Eŭropa Parlamento elektita de la popolo povos ekvoji antaŭkonstitucianta fazo. Ĉi tiu estus ebla, tamen, se en tia Parlamento troviĝus eminentaj politikaj personuloj (oni kandidatigis tiam G. Agnelli, W. Brandt kaj F. Mitterand). La povohavintoj, t. e. la naciaj partioj, estis ruzaj, kaj ili malebligis la realiĝon de ĉi tiu kondiĉo, kandidatigante ĉe la Eŭropa Parlamento malalt-rangulojn, elprenitajn plejmulte el la spektakl- kaj informadmedioj, kaj ili restis firme alkroĉiĝintaj al la partia manĝujo, esplerplenaj ricevi, frue aŭ malfrue, taskojn pli konsistajn, t.e. tiujn naciajn. Ĉio solviĝis metante certan nombron da foteloj de la povo je dispondo de la partioj, kiuj restis organizitaj je nacia nivelo spite al majestaj nomigoj de iliaj Strasburg-grupoj (Eŭropa Popola Partio, Eŭropa Socialista Partio, kaj similaj).
La tria okazaĵo maltrafita estis kreo de la unika mono, kio estus povinta vere prezenti kvalitsalton se ĝi estus helpita per Centro de unika elspez(ad)o, eŭropnivele. Male, jam ekkomence oni inklinis dividi politikon el monsistemo, permesante al Britujo resti en la Unio konservante samtempe kaj ĵaluze sian pundon. Tiamaniere la eŭropa monsistemo kunportis avantaĝojn kaj malavantaĝojn (hodiaŭ cent eŭroj ne plu egalvaloras ĉirkaŭ 200.000 liroj, sed apenaŭ la duono) sed nenion novan, absolute nenion, je politika unuiĝa nivelo.
Koncerne Schengen-Traktato, sufiĉas konsideri ke Unio forfuĝas ankaŭ rilate al temo pri la neeŭropan-enmigrado, lasante ĉiun Landon memprizorgi kaj liberiĝi, anstataŭ leĝdoni kaj aktivi pri tia temo eŭropnivele. Kiuj estas la perdotaj ŝancoj por pli forta Eŭropa Unio? Verŝajne estos la nekapablo komunume alfronti islaman terorismon, lasante ĉiun Landon memeltiriĝi el situacioj, laŭ propraj interesoj tiel taksotaj. Eĉ se iu eŭropa najbara Lando damaĝiĝos pro tio.
MR: Ĉu vi povas doni Vian prognozon pri UE post la venontaj kvardek jaroj?
SMP: Estas eĉ tro facile antaŭvidi ke la morgaŭa mondo estos regata per kvin kontinentaj kolosoj: Usono, Rusa Federacio, Ĉinujo, Hindujo kaj Brazilo. La Eŭropa Federacio povus eniri certe en la grupon de gigantoj, sed mi ne kredas ke Eŭropa Unio vere fariĝos Federacio, t.e. ke vere ekzistos Eŭropo-Ŝtatunuiĝintaro: oportunecoj estis, sed oni agis tiel, ke ili estingiĝu, tiel ke malfacile tiuj ree prezentiĝos. Eŭropaj ŝtatoj, disigitaj, estos nulo, kaj eble - kiel diris iu, pri kiu mi ne memoras - mia nepino estas prizorgonta iun maljunan ĉinon.
Certe, mi ŝatus kredi ne nur kaj sole ke en la estonteco estos Eŭropo solidareca, sed ĉefe ke estos io tute neegala al ŝtatoj, kio kapablos enkarnigi grandajn valorojn pri kiuj ĝi fariĝos defendanto kaj disvastiganto en la mondon. Ĉu imageblas ke tia evento, tute nova en la homa jarmilhistorio, povos serioze efektiviĝi?