En ĉi tiu jaro 2013, kiu baldaŭ fermiĝos, estis la 25-a datreveno de la forpaso de eminenta itala samideano, Alessandro Bausani. Mi volus, per ĉi tiu eta artikolo, omaĝi al la mondfama orientalisto, al la esperantisto, kaj al la homo. Jes, ankaŭ al la homo Bausani, ĉar – kvankam mi neniam renkontis lin (mi estis okjara infano, kiam li forpasis) – lian humanecon kaj pasion travidigis liaj verkoj tiel klare, ke oni devas senĉese kaj nepre trafi ilin. Kaj en tio konsistas eble lia vera specifeco, la karakterizaĵo, kiu plej apartigas lin disde multe da liaj kolegoj; liaj orientaj studoj kondukis lin, nehazarde, al spirita itinero, kiu igis lin aliĝi al tiu bahaa kredo, kiu akompanis lin ĝis la fino.

Naskiĝinta en Romo en 1921, Bausani montris ek de la plej frua infanaĝo eksterordinaran dispozicion por lingvoj, inventante tiam eĉ novan – de li nomata ‘Markuska’ – kiun li utiligis dum la ludoj kun sia fratino. Jen mallonga priskribo de tiu lingvo – kies gramatikstrukturo ŝajnus simili la turkan – eltirita el la volumo de Albani kaj Buonarroti Aga magera difura (1994): “Lingvo inventita por la loĝantoj de la provincoj de ‘Marku’, imperio kreita de la imago infana de Alessandro Bausani. En unua stadio la Markuska, nomita ‘pra-markuska’, konsistas en inversigo de la italaj vortoj (‘olleb’ el ‘bello’, ‘onoub’ el ‘buono’) kaj poste en aliformigo de tiu inversigo, tiel ke ‘olleb’ fariĝas ‘lev’, kaj ‘onoub’ fariĝas ‘nuv’. Sekve la Markuska pli kaj pli kompleksiĝas, kun klare aglutina morfologio, simpligita gramatiko, malriĉa leksiko, latinida sintakso, ktp”.

Kaj jen verskvara markuske poeziaĵo de Bausani mem, kiu memorigas eble pri la itala poeto Pascoli: “kulkuvñi kul odikko / likñi vo leţţil / eñpakkeñtska ñagour / omeţr vo cipil” (Ĉe la fenestro, estingiĝis la lumo, / malgranda stelo en la ĉielo. / Ploro, kiun li ne komprenas, / infano forpasis.)

Doktoriĝinta en 1943 kun tezo pri la historia evoluo de la persa sintakso, Bausani instruis persan lingvon kaj literaturon, historion de la religioj kaj islamaj studoj en la universitatoj de Romo kaj Napolo, kaj estis membro de la prestiĝa Nacia Akademio de la Linkoj. Per siaj laboro kaj verkoj, li helpis liberigi la studon de la orientaj kulturoj el la politika kaj ideologia heredaĵo de koloniismo, neniam forgesante konsideri – krom la gravaj historiaj kaj filologiaj problemoj, kiujn li de tempo al tempo aliris – la homojn, kiuj animas tiujn civilizaciojn, kun iliaj deziroj kaj bezonoj, kun iliaj aspiroj, kaj sen montri iun ajn signon de malestimo aŭ kompato.

Ankoraŭ tre juna, li dediĉis sin al la studo de la ĉefaj eŭropaj kaj mez-orientaj lingvoj. Li eldonis en 1955 komentitan tradukaĵon de la Korano, kiu estas ĝis nun la plej bona en itala lingvo. Krome, li donis tre gravan kontribuon al naskiĝo de akademia studo de urdua kaj indonezia lingvoj kaj literaturoj en Italio. La precipa intereso de Bausani, tamen, estis ĉiam la persa kulturo: inter liaj multaj eldonaĵoj, mi memoru almenaŭ la Historion de la persa literaturo (1960), kiun li verkis kune kun Antonino Pagliaro, kaj la volumon Religia Persio (1959), historio de la religioj en Irano de Zaratuŝtro al la moderna epoko.

Inter la multaj lingvoj parolataj kaj studataj de li (pli ol tridek!), signifan rolon havis ankaŭ lia intereso en Esperanto kaj planlingvoj. Kiel atestite de Carlo Minnaja, kiu konis lin bone, Bausani tute senĝene parolis kaj eĉ faris prelegojn esperantlingve. Li estis ankaŭ profesoro de Akademio Internacia de la Sciencoj de San-Marino, kiu por scienca komunikado uzas precipe la lingvon kreitan de Zamenhof, kaj honora prezidanto de la Itala Interlingvistika Centro. Pri Esperanto, itale li eldonis la gravan volumon La elpensitaj lingvoj (1974), kiu estas ankaŭ tradukita germanen, kaj plurajn artikolojn pri la taŭgeco kaj la valoro de la internacia lingvo; unu artikolon li verkis esperantlingve: Historia Panoramo de lingvistiko kaj interlingvistiko: valoro de Esperanto (1977).

Bausani eĉ proponis Esperanton kiel ununuran oficialan lingvon de la tiam naskiĝanta Eŭropa Unio, kiun li konceptis kiel antaŭfiguradon – politikan kaj spiritan – de tuthomara unuiĝo. Plaĉas al mi konkludi ĉi tiun memoraĵon de Bausani per interesa peco el La elpensitaj lingvoj, kiu ŝajnas imagi futuran transpason de la monda Babelo: “El teoria vidpunkto (kaj la verkisto provis skizojn) se ni supozu almenaŭ kvar gravajn kulturajn zonojn krom la eŭropa, nome la islama (universala kultura lingvo: la araba), la hindia (universala kultura lingvo: la sanskrita), la ekstrem-orienta (universala kultura lingvo: la ĉina), la afrikana (kun supereco de la bantuaj lingvoj), oni povus ankaŭ imagi ‘araban sine flexione’ aŭ araba-bazitan interlingvon, sanskrita-bazitan interlingvon, ĉina-bazitan kaj bantua-bazitan interlingvojn, inter kiuj poste, en malproksima estonteco, oni povus atingi eĉ pli vastajn akordiĝojn.”