Giulio Soravia instruas la arabajn lingvon kaj literaturon ĉe la Universitato de Bolonjo, post diversaj aliaj spertoj en Italujo kaj eksterlande. Lingvisto, li interesiĝis pri Sudorienta Azio (precipe Indonezio, kie li kompletigis multajn esplorojn), pri Orienta Afriko (Somalujo, kie li instruis dum tri sesmonataj studperiodoj) kaj pri la lingvo kaj la kulturo de la ciganoj en Eŭropo. Li publikigis pli ol 200 artikolojn kaj librojn pri diversaj temoj.
Al li ni demandis, ĉu la integriĝo de romaaj grupoj povas ankaŭ starti el agnosko de lingva minoritato kaj, de la lingva vidpunkto, ĉu eblas paroli pri lingvoj aŭ ciganaj dialektoj. Ĉu ni povas paroli pri granda transnacia komunumo?
La plej grava problemo estas akcepti la principon, ke la ciganoj estas minoritato kun sia propra lingvo kaj kulturo. La antaŭjuĝoj, kiuj subpremas tiun popolon ne favoras tian vidpunkton. La agnosko konkretiĝis, sed sen grandaj konsekvencoj. Cetere, kiuj povus esti interesitaj en tiu ĉi lingvo krom la erudiciuloj kaj la laboristoj sociaj kaj interkulturaj?
La lingvo romanes estas lingvo en la senco, ke la fonto estas komuna kaj la strukturo estas evidente la sama, sed kun tre evidentaj dialektaj diferencoj. La diversaj dialektoj formas lingvan kontinuaĵon, kies estremaj flankoj ne estas reciproke interkompreneblaj, ĉar ekzemple abruca cigano* kunhavas bazon kun dekoj aux centoj da komunaj vortoj, parte prononcataj kun grandaj diferencoj, sed ĉefe ĝi uzas centojn de aliaj vortoj prunteprenitaj el aliaj lingvoj, ne nepre la samaj, kaj la gramatiko mem ŝanĝiĝis. Tio, kio laŭ abrucano estas "mi scipovas paroli romanese", li tradukos “šti vakkerave romanése”; cigano el Bosnio diros “sti rakéru po romane”, kaj Havato** "sti rakeru iom roma" kaj Kalderaŝo*** “šaj dav duma romanès”.
La internaci-nivela intelektularo komencis "kreadon" de komuna norma lingvo ekde la unuaj kongresoj (mi ĉeestis la duan en Ĝenevo en la jaroj '70) sed senrezulte.
Tion mi rakontas en la libroj, kiujn mi prizorgis, Zingaro vuol dire Rom (“Cigano signifas Rom“) kaj e Manuale di lingua romani (“Manlibro de cigana lingvo“, ambaŭ eldonitaj de Bonomo kaj la unua havas vastan bibliografion) kaj Dialetti degli zingari italiani (“Dialektoj de la ciganoj italaj“, eldonejo Pacini, Pisa).
* Ciganoj alvenis en Abruco post la batalo de Kosovo (1382), integriĝis kaj nun estas la plej aktiva komunumo, ekonomie.
** Havatoj estas kroat-devenaj romaoj kaj plejparte alvenis en Italujo post la fino de dua mondmilito kaj ricevis italan civitanecon.
*** Kalderaŝoj estas subgrupo ene de la romaa popolo. Ili ĉefe loĝas en Rumanujo.