25.08.2003 KomunikadCentro

KomunikadCentro de Bruselo 25/8/03


DISVASTIGO: Gravaj jurnaloj cxiam pli interesigxas pri esperanto

4-pagxa artikolo en "Il Venerdì" de "La Repubblica"
Aparte favora momento nuntempas por esperanto cxe la itala gazetaro, kutime
ne tre sentema pri la esperanto-propono, cxiam prezentita maksimume kiel
junuleca fervoro. La cxefaj komentariistoj cxiam haste cxesigis la debaton.
Kelkaj pro konvinkigxo aux pro rezignacio, ke oni parolos nur angle, aliaj
pro drasta certeco ke tiu cxi dangxero entute ne ekzistas. Kiel ajn, cxiuj,
estas tre malmulte informitaj.

Nombraj artikoloj, ecx pri politiklingvaj temoj, aperis en la lokaj pagxoj
de gravaj tagjxurnaloj kaj agentejoj:
En Euxropo troas la angla - "Il Tempo"; Euxropa
komunumo punas ne anglalingvajn civitanojn - "Il Messaggero"; La uson-angla superregado kaj
la altrudado de la angla - "La Cronaca Locale"; Esperanto denove lauxmoda - "Abruzzopress"; Komitato en Chieti, Italio, pretigas novajn iniciatojn por
batali kontraux diskriminacio kaj barbarigxo de komunikado - "Il Centro".

En cxiuj artikoloj oni rekomendas la solvon esperanto. Lastatempe tiun cxi temaron reprenis ankaux aliaj jxurnaloj kaj revuoj.
"La Stampa" de Torino, je la 15-a de julio en gxia konata suplemento
publikigis artikolon de prof-ro Renato Corsetti, de la
Universitato "La Sapienza" en Romo, Il sogno di un nuovo esperanto (La revo
pri nova esperanto), en kiu, komentante jxusan eltrovon pri specifaj
cerbo-funkcioj de la "areo de Broca", oni analizis kelkajn aspektojn de la
internacia lingvo. La informatika revuo "Il Mio Computer" skribis en la
julia numero: «Esperanto estas lingvo iniciatita por faciligi komunikadon
inter diverslandaj homoj» kaj invitis la legantojn lerni gxin sen granda
peno per la "Kurso de esperanto" de la brazilano Pereira, cxe la kunmetita
ko-disko.

Eksplodo okazis pro la jxusa UK en Göteborg, Svedio, kiun la sveda gazetaro,
nacia kaj loka, sekvis kun granda intereso, dum ampleksaj informoj aperis
sur la lokaj pagxoj de la devenlokoj de la delegitoj: en Chieti ecx 7
artikoloj, samkiel en Germanio kaj en Latvio.
Ankaux prestigxa internacia revuo kia "Newsweek" montris sian simpation per
artikolo en eldono de la 11-a auxgusto: Parolante pro
esperanto - Denove lauxmoda idiomo iniciatita de idealisto el la 19-a
jarcento).
Tiun artikolon reprenis la suplemento "Il Venerdì" de la tagjxurnalo "La
Repubblica", aperinta la mezauxgustan festotagon. Temis pri bela 4-pagxa
traduko, kun deko da fotoj, tre eksplicite titolita. (Legu la Newsweek-artikolon plurlingve che: http://lingvo.org/xx/3/440, la red.)
Krome menciendas aliaj artikoloj, kiuj lastatempe aperis en la internacia
gazetaro, precipe en tiu germana. Esperanto estas lingvo de paco - "Sindelfinger Zeitung"; Verständigung
ohne Dolmetscher - "Mitteldeutscher
Zeitung"; dum "Nordwest Zeitung" raportis pri ,Du tunoj da esperanto-libroj', kiuj vendigxis en Göteborg dum la Kongreso.
Lastatempe ankaux la angla retjxurnalo "E Commerce Times News Network" en
artikolo pri informatika teknologio titolita: 'Internet Esperanto: TTT-servoj ekludas' mencias la naivan flankon de esperanto, kies celo estis cxesigi malamon inter la homoj.

(mallongigita)
Giorgio Bronzetti.