En Rejkjaviko elektiĝis kiel estraranoj de UEA, Mark Fettes (Prezidanto / MF), Stefan MacGill (Vicprezidanto / SMG), Lee Jungkee (LJ), Barbara Pietrzak (BP), José Antonio Vergara (JAV), Stefano Keller (SK) kaj Martin Schäffer (Ĝenerala Sekretario / MS).
Laŭ koncepto jam prezentita en la Strategia Laborplano, la nova estraro organizas sian laboron laŭ subteamoj. Tiuj teamoj estas jenaj (gvidantoj kursive):
· Mastruma evoluigo (financo, administrado, komunikado, membraro, kongresa politiko): Fettes, Schäffer, MacGill, Lee.
· Monda evoluigo (eksteraj rilatoj, informado, esploro kaj dokumentado): Keller, Vergara, Fettes, Pietrzak.
· Movada evoluigo (landa kaj regiona agado, instruado, aktivula trejnado, kulturo, lingvo, faka kaj scienca agado): MacGill, Pietrzak, Lee, Vergara.
Kompreneble en ĉi tiu unua periodo necesis iom da tempo por eltrovi la plej oportunajn manierojn kunlabori kaj raporti al la Komitato, Konsilio kaj membraro. Nun estas decidite, ke pri tiu ĝenerala komunikado kune respondecos MF kaj MS. Jen do nia unua raporto.
MASTRUMA EVOLUO
Estraro. Okazis kelkaj fizikaj kunsidoj dum UK kaj tuj post ĝi (en sabato kaj dimanĉo). Poste la estraro laboris rete kaj kunsidis dufoje per Skajpo, kvarfoje per telekonferenca sistemo Webex. Ni planas kunsidi telefone proksimume ĉiun duan semajnon. Resumaj protokoloj estos publike legeblaj ĉe uea.org (loko difinota). Leviĝis la demando, kiel limigi estrarajn vojaĝ- kaj restad-kostojn pro estontaj kunsidoj.
Konsilio. Jam fine de la UK okazis neformala kunsido inter la ĉeestantaj konsilianoj kaj estraranoj. Oni kreis guglo-grupon, per kiu estiĝis kelkaj interŝanĝoj de ideoj kaj informoj, sed tamen ankoraŭ farendas la sistemigo de la funkciado. Tiu tasko estas prioritata.
Komitato. Protokolo de la rejkjavika kunveno estas redaktita de la elektitaj protokololantoj, kontrolita de MS kaj BP, kaj baldaŭ haveblos al la Komitato kaj la membraro. La Strategia Laborplano troveblas en uea.org.
Oficejo. Anonco pri la redaktora posteno estas redaktita kaj publikigita, kun limdato fine de septembro. En oktobro 21-23, MF kaj SMG vizitos la Oficejon por konsilighi kun la stabanoj kaj pli detale informighi pri la oficejaj funkciado kaj labordivido.
Membrovarbado. Etformata varbilo plus kotiztabelo estas redaktitaj kunlabore kun CO. Okazis pli vasta diskuto kaj planado de membrovarba kampanjo, inkluzive de sistema ĉeesto en landaj/regionaj kongresoj, kunlabore kun landaj asocioj, k.s. Oni ankaŭ pridiskutas la celon de jarfina donackampanjo. Nova kolora varbilo estas en finpreparo.
Retejo. Venis pluraj proponoj de helpo pri la planado de la nova retejo kaj elekto de tauga firmao; tiu procezo daŭros plurajn semajnojn. Intertempe, pretiĝas portempa renovigo de la nuna retejo, kiu faciligos aliron al informoj por membroj kaj nemembroj.
Kongresoj. Baldaŭ anonciĝos la kongresa temo de UK 2014, ligota al la koncepto de daŭripova evoluo. Okazas diskutoj pri tio kaj aliaj aspektoj de la kongresa programo. La estraro aprobis la efektivigon de surlokaj esploroj pri kongresoj en Lisbono, Portugalio (2016) kaj Pusano, Suda Koreio (2017). Oni ankaŭ ektraktis la planadon de la infanaj kongresetoj de la venontaj jaroj.
MONDA EVOLUO
Unesko: Okazas preparoj partopreni en la Monda Tago de Instruistoj (5 okt.) per diversloka agado.
UN/Unesko: Pretiĝas kalendaro, detala priskribo kaj agadplano de eventoj festendaj, kiuj koncernas la Esperanto-movadon.
Landoj, organizaĵoj, komisiitoj: Aperis retpaĝo helpe al starigo de nia tutmonda reto de komisiitoj, kontaktoj: http://www.lingvaj-rajtoj.org/
Ĝemelurboj. Okazas reorganizado de la agado en la kadro de la Strategia Laborplano.
MOVADA EVOLUO
Aktivula trejnado. Ekokazis diskutoj pri komunaj seminarioj de UEA, TEJO, diversaj landaj asocioj kune kun subvenciaj ebloj por gvidantoj kaj indkaze por partoprenantoj.
Terminologio. La estraro aljuĝis subvencion por trejnado de du aktivuloj en la Somera Terminologia Trejnado de TermNet.
Kulturo. Estas akceptita nova verko en la Serio Oriento-Okcidento, ampleksa poemaro de la pola nobelpremiitino Wisława Szymborska.
Premioj. La estraro kaj CO pretigas resumon de la ĝisnunaj premioj kaj honoroj sub aŭspicio de UEA, prepare al la difino de nova premio donota de korea mecenato.
UNUOPAJ AGADOJ
Aldone al tiuj komunaj decidoj kaj respondecoj, la estraranoj ofte havas okazon persone interveni aŭ respondi al peto de individuo aŭ asocio, aŭ mem entreprenas agadon. Ĉi tiu estas nekompleta listo:
-Kontribuoj por la septembra kaj oktobra numero de la revuo Esperanto (MF);
- Artikolo pri la Strategia Laborplano por la oktobra Ondo de Esperanto (MF);
- Salutmesaĝoj al la japana kaj korea kongresoj (MF);
- Serĉo de nova redaktisto por la revuo Juna Amiko (SMG, MS);
- Daŭrigo de la laboroj pri Esperanto Etape (antaŭe Esperanto 125) (SMG);
- Partopreno en la rumana kongreso (SMG), kaj en ARKONES, Pollando (SMG, BP)
- Dissendo de pluraj mesaĝoj al Landaj Asocioj (SMG);
- Prilaboro de fotoj de komitatanoj por la Reta Jarlibro (MS);
- Kunordigo de monkolekto pro akcidento de bulgara aktivulo Bojidar Leonov (MS);
- Esploro pri traduko de retpaĝo (Global Voices) al Esperanto (MS)
- Kontakto pri la projekto “ZEOj” (SK);
- Esploradoj en CDELI pri la Svislanda historio de UEA en rilato kun UN (SK);
- Duobligo de UEA-membraro en Koreio por 2014 (LJ);
- Esploroj “Novaj landaj asocioj” (LJ)
- Fari liston kaj kontakti Esperanto-Centrojn (LJ);
- Membro-varbado en Facebook (LJ);
- Organizaj aferoj rilate al Esperantologia Konferenco en Bonaero (JAV);
- Regula kontakto kun la TEJO-estraro (MF, JAV).
La raporteto ne povas esti kompleta, sed ni esperas, ke ĝi donas al vi bildon pri nia laboro. Demandoj estas tre bonvenaj!
Nome de la Estraro de UEA
Mark Fettes kaj Martin Schäffer