La aŭtobiografia ĝenro estas sufiĉe ordinara en ĉiuj literaturoj. Ĉi tiu aŭtobiografio en esperanto Kiu ĉi mi?, aperinta antaŭ malmultaj semajnoj ĉe la nederlanda eldonejo VoKo, havas apartan valoron, ĉar ĝi estas sekco de la vivo nederlanda, sed ankaŭ eŭropa, de la lastaj sepdek jaroj, vidata de remostranta pastoro, originala poeto en esperanto, tradukinto el la Sanktaj Libroj, mambro de la Akademio. La no mo de Gerrit Berveling (1944) estas vaste konata: liaj esperantaj verkoj atingas kvindekon, krom verkoj en la nederlanda. Redaktoro, eseisto, recenzisto, lia spuro estas profunda ne nur en la esperanta kulturo sed ankaŭ en tiu de lia lando. Estas antaŭvidata itala versio post ne longe.

Male, aperis kaj estis prezentita al la publiko la pasintan monaton la itala versio Vita vera di una donna de Carmen Cassinis; la eldono en esperanto, Vivovero de virino, estis aperinta en Rumanio en 2009. Kontraste al la eŭropa spiro de la aŭtobiografio de Berveling, ĉi tiu libro rakontas pri Padovo de tute difinita periodo, de 1895 ĝis 1920. Temas pri memoraĵoj diktitaj de la verkintino al sia filo, de 1964 ĝis 1978. Ŝia filo estas Filippo Franceschi, la plej granda novelisto en esperanto sub la pseŭdonimo Sen Rodin, nun okdekunujara, kiu post periodo de laboro kaj vojaĝoj en norda Eŭropo kaj longtempa instruado en la bazlernejo, retiriĝis inter la montetojn ĉirkaŭ Piacenza por verki, instrui muzikon kaj produkti diskojn. En la verko, tra la historio de multnombra familio (dek unu gefratoj), estas la vivo de Padovo kaj de la ĉirkaŭa kamparo: la amikinoj, la kolegio, la lernejo, la lecionoj pri fortepiano, la milito, la statuso de rifuĝintoj, kontraŭataj amoj, duboj, edziniĝo.

Ke la supremenciitaj libroj aperis en esperanto estas kroma konfirmo pri la vivanteco kaj originaleco de la literaturo en la internacia lingvo.