Eugène de Zilah: "La Princo ĉe la hunoj". ISBN: 9781595691880 620 paĝoj; . Nov-Jorko: Mondial, 2013.
Legado similas al sinnutrado: foje vi emas nur al rapida manĝeto, foje al konsola dolĉaĵo, foje al plena, konsista kaj satiga manĝo. Al la lasta speco apartenas la verko “la princo ĉe la hunoj” - kaj ne simple pro paĝabundo.
La prozo de Eugène de Zilah plenigas la buŝon, sed facile maĉeblas kaj senpene digesteblas. La rolantoj, kvankam la aŭtoro ne perdiĝas en senfinaj psikologiaj enprofundiĝoj, reliefiĝas konvinke, tiel ke oni facile glitas en la libra realo, kaj vi legante preskaŭ aŭtomate emas samopinii ke “ĉu ezistas pli alta ĝojo en la mondo ol buĉi siajn malamikojn kaj perforti iliajn inojn?”
La priskriboj, plaĉaj por trankvilsanga mezaĝulo, estus plej verŝajne entuziasmovekaj ĉe aventurema adoleskulo, kiu emus revi pri mirindaĵoj realigeblaj galopante renkonte al sunsubiro (kaj ja multajn galopadojn vi povas ĝui en la libro). Ankaŭ la sentaro priskribita taŭgas por flamigi gejunulojn kiuj ankoraŭ rajtas fidi je la ekzisto de fundamentaj valoroj; la homoj agadas honeste, fidelas pro propra konvinko, uzas inteligenton kaj nur se necese forton, kultas honoron. Virinoj ne malsuperas virojn krom formale. La princo akiras kaj pliigas sian povon per premioj kaj fortigo de aliies memestimo, La fiaj politikaj intrigoj venkatas per grandanimeco kaj justo..
La lingvo uzata estas tre riĉa (eĉ tro, dirus Corsetti): rimarkiĝas la - prave aŭ malprave – jam tute kontraŭhistoria uzo de "ci" kaj abundo da ne vere pravigeblaj “alternativaj” vortoj. Sed kvankam mi persone travadis mian vivon sen iam senti bezonon pri KarolPiĉaj esprimoj, al ĉiu la sia, parolante pri lingvaj gustoj.
Do sume libro bone legebla, historie preciza kaj detaligita, kaj certe leginda se vi ŝatas Aventuron kun majuskla A.