Estu trankvilaj: la angla ne rezistos, pli precize dirite, ĝi dispeciĝos ,tion asertas David Crystal kaj  John Harrington, ĉefkonantoj de la mondo de la lingvoj.

 Ĉu strategia movo de la Brita Konsilio? Veltroni ĉampiono pri anglofilio

 

La jurnalo “Corriere della Sera” de la 7-a de marto titolas “ La angla havos saman sorton kiel la latina: babelo de dialektoj” kaj agentejo Swissinfo asertas “La angla enundas sed fragmentiĝas, baldaŭ lokaj dialektoj”. Tion deklaris al Daily Telegraph la fama lingvisto David Krystal sekvita antaŭ ne longe de John Harrington de la Instituto Smithsonian de Vaŝingtono en New Scientist kies artikolo estas transprenita la 9-an de aprilo fare de la ĵurnalo La Repubblica kiu titolis “Angla, ekflorado de dialektoj – estos Babelo”.

 

Ĉu ne plu timigas, do, la monstro voranta lingvojn kaj kulturojn, kiu instigas esti sur milita piedo dekojn kaj dekojn da institucioj kaj asocioj defendantaj la lingvojn? Ĉu tiu kiu spektas konfuzite ekde jaroj la malboniĝon de sia lingvo pro la ĉiam pli ofta enmetado de anglismoj povas konsoli sin pensante, ke la invadinto frue aŭ malfrue, eble eĉ post generacioj, disperdiĝos?

 

Esence la angla estus lingvo ne plu danĝera, tamen kun destino jam signita, viktimo de sia sukceso. La povra Leonard Orban, eŭropa komisiito por la multlingvismo, pri kiu oni ne scias kion li mem ne kapablas inventi por digestigi al ni la superregadon de la angla ene de la eŭropaj institucioj (lia lasta eltrovo de la “adopta persona lingvo”, iu speco de dua gepatra lingvo por ĉiuj eŭropaj civitanoj, estas preskaŭ ne kredebla) jubilos.

 

Ĉu la brita ĉefministro, Gordon Brown, kiu anoncis la formadon de iu taĉmento de 750.000 hindaj instruistoj, dungitaj cele disvastigi la anglan en Azio, probable pripensos sian decidon kiam li komprenos, ke per tiu masiva operacio li akcelas la finon de la King’s English kaj kion diros la fama profesoro pri Internaciaj Aferoj David Rothkopf, aŭtoro de la artikolo kiu estas en si mem tuta programo “In Praise of Cultural Imperialism?” (Foreign Policy n.ro 107 Summer 1997,pp. 38-53) ?

 

Sed la antaŭvido de Crystal kaj Harrington, kiu kvazaŭ ŝajnas iu manovro de British Council, kiu frontlinie agas por la intensiva disvastigo de la angla en la mondo (oni vidu la planon anoncitan de Brown kaj, pli proksima al ni, la programon “Sardegna speaks English”), por senarmigi la multnombrajn movadojn kiuj deziras rezisti al la angla precipe en Eŭropo, aperas senkonsista kaj absolute forprenas nenion de la drama situacio de la lingvoj kaj kulturoj minacataj fare de la superregado de la anglousona lingvo.

 

stas la sama Crystal kiu asertas en The Cambridge Enciklopedio of Language ke “duone de la XIX jarcento oni antaŭvidis, ke la angla de Britio kaj la angla de Usono estos iĝintaj ne kompreneblaj  unu al la alia ene de cent jaroj.” kaj tio ne okazis malgraŭ la nedisponebleco de la Personal Computer kaj de la TeleVido.

 

En la globala vilaĝo kiu al ni sin prezentas, la kiberspaco kaj la deziro kompreni kaj iĝi komprenata devus konsistigi potencan elementon kontraŭ disdividon cele eviti pluajn diferencigojn inter la multnombraj jam ekzistantaj varioj konsistigantaj la anglan lingvon al kiu povus profite aldoniĝi iu lingva politiko kiu ebligas certigi al si ian komunan standartan anglan – la tieldiritan “common standard English”.

 

La du lingvistoj poste tute ne esprimas sian timon pensante ke la angla minacas malaperigi la aliajn lingvojn kiel okazis kun la latina rilate al la idiomoj tiam ekzistintaj, kiel la oska kaj la etruska, sed memevidente ili antaŭvidas tion ĉi kaj ili nur ĉagreniĝas pro la fakto de la ĉiam pli evidenta dispecigo de la angla kiu okazus en la tempo de sia lingvo.

 

Al ni kontraŭe tio ne kaŭzas iun ajnan angoron, nek kontentigon, la ideo de iu senglora fino de la lingvo de Sekspiro pro ĝia glotofagia tendenco kaj ni simple volus ne esti inter la viktimoj de ĝia ascendo.

 

Pro tio do neniu malintensiĝo de la atento kiam ni devas denonci misuzojn kaj diskriminaciojn klopodante sensibiligi la publikan opinion pri la graveco de la defendo de la gepatra lingvo, defendo kiu krom trovi la aktivan kuntreniĝon de la institucioj, devas daŭre baziĝi sur iu pli granda konsciiĝo de la civitanoj.

 

.

La angla nun jam fariĝis en komunikado kiel aritmetiko  kaj oni akiras ĝin, almenaŭ je baza nivelo, kvazaŭ sen eĉ lerni ĝin, preskaŭ sen konsciiĝi, tiom pri ĝi estas farĉitaj jurnaloj, reklamiloj kaj komputiloj.

 

Kaj se vi deziras vojaĝi tra la mondo, kaj tio ĉi ĉiam pli ofte, vole ne vole, okazas al vi, vi ne povas rezigni pri tio. Gravas ke oni bone tenas la hejman lingvon disde de la lingvo kiu ĉiam pli okupas la rolon de interlingvo (sed usona lingvisto de la 30-aj jaroj, Edward Sapir, asertis ke eĉ se la angla lingvo disvastiĝintus en la tuta mondo, tio ĉi ne signifus, ke la problemo de la internacia lingvo etus solvita ĉar egale prezentiĝus la neceso de iu pli simpla kaj logika lingvo kiel esperanto!).

 

Bedaŭrinde ne videblas bonaj ekzemploj je respekto de la itala eĉ fare de la politika mondo kiu devus esti tiu plej atentema pri tio.

 

Veltroni, la lasta gravulo aperinta je la plej unua nivelo sur la itala politika sceno, superis Berlusconi-n, kiu metas inter la instru-prioritatoj la konon de la angla (tamen li nun parolas pri du lingvoj, inter kiuj rolu la angla).

 

Almenaŭ Berluskoni tion asertas ene de pura pragmatismo, sen aparta emfazo, dum Veltroni ŝajnas pasie fari tion kvazaŭ infaneske rilate al la anglo-usona mondo adoptante esprimojn kiel I care (mi zorgas pri) kaj Yes, we can (Jes, ni povas) akompane kun siaj politikaj agadoj (en la programo de PD oni kalkulis pli ol 40 anglaj terminoj inter kiuj Social Housing  por Edilizia popolare (Popola Konstruado) termino tre klara en la itala) kaj li ne maltrafas la okazon spicigi per anglecaj terminoj siajn frazojn kiel se li estus iu reprezentanto de Linguaphone.

 

Giorgio Bronzetti kunordiganto de la asocio Alarmo Lingvo.

 

 

 

 

 

 


Disvastigo

Gazetara agentejo por diskonigo de novaĵoj, artikoloj kaj dokumentoj pri problemoj de internacia lingva komunikado. Interlingvistiko kaj esperantologio.

Senpaga servo. Registrita ĉe la Tribunalo de Chieti  kun n.ro 1/02 de 05.02.02

Viale A.Moro 37 66013 Chieti –Italio-tel. 0871561301

Respondeca direktoro: Mario D’Alessandro

Eldona direktoro: Giorgio Bronzetti

Ĉi tiun bultenon oni sendas al abonantoj de DISVASTIGO. Pliajn informojn oni povas ricevi de Tiu ĉi retpoŝtadreso estas protektata kontraŭ spamrobotoj. Vi devas ebligi Ĝavaskripton por vidi ĝin.  al kiu oni povas turni sin por aliĝi aŭ malaliĝi.