La angla: dekadenco de lingvo
Kiu studas la anglan en historia kunteksto ne povas ne konstati, ke la lingvo daŭre evoluis kaj ŝanĝiĝis tra la jarcentoj, kiel ĉiuj fenomenoj. Sed hodiaŭaj homoj scias, ke evoluo ne ĉiam signifas pliboniĝon, sed ĝenerale similas la vivon de unuopa homo de naskiĝo ĝis kadukiĝo. Ŝajnas al mi, ke dum la nuna jarcento senteble komenciĝis kriza dekadenco de la angla lingvo.
La preciza kaj senmanka uzado de lingvo estas socie tre grava, kaj malpreciza lingvaĵo facile trompas la homojn - rigardu ekzemple televidajn reklamojn kaj analizu la precizan signifon de uzitaj frazoj: oni klopodas sugestii, se eble sen (rimarkotaj) mensogoj. Aŭskultu la ofte svagajn prononcojn de la politikistoj, kiuj celas krei impresojn kiel eble plej malkonkrete. Tiu lasta ja ne estas fenomeno nova, sed hodiaŭ oni malpli kritike akceptas misdirektitajn semantikaĵojn ol en epokoj pli lingve konsciaj.
Angla apogeo
Estas prave akceptate, ke la lingvaĵo de Ŝekspiro estas iasence la apogeo de la angla: ĝia sola rivalo estas la angla biblio de Reĝo Jakobo. Tiurilate notindas du aferoj: tiuj samtempaj verkoj estas nur la krono de epoko ĝenerale bellingva; kaj ambaŭ estis direktitaj al popolo kiu kutimis aŭskulti kaj ĝenerale kompreni altnivelan lingvaĵon, kiun ili aŭdis en ĉiudimanĉaj predikoj longedaŭraj en siaj preĝejoj, kaj ĉe teatraj prezentadoj kiuj grave kontribuis al ilia liberhora distriĝo. Ŝekspiro kaj multaj aliaj dramverkistoj deziris kaj ricevis popularecon, kaj ilia lingvaĵo ne estis nur de intelektula elito frandata.
Kvankam la lingvo ŝanĝiĝis dum la du jarcentoj post Ŝekspiro, tamen ĝi restis respektata, kun granda vortprovizo kaj vigla frandata stilo: la populareco de Dickens kaj aliaj aŭtoroj inter homoj ĉiuklasaj pruvas tion. Estas grave en tiu kunteksto memori pri la fakto, ke ĉiu homo posedas du specojn de lingvo: tiun kiun li mem aktive uzas, kaj tiun kiun li mem ne uzas sed tamen bone komprenas. Ŝajnas al mi, ke en la nuna tempo ambaŭ specoj ĝenerale ŝrumpas.
Dekadenco
En la unua kvarono de la 20a jarcento, geniaj aŭtoroj komencis rimarki tion, notinde la usonano Ezra Paund kaj la irlandano James Joyce, kaj ili reagis pozitive, ĉiu laŭ sia maniero. Bedaŭrinde tio rezultigis, ke iliaj verkoj iĝis nealireblaj por grandaj tavoloj de la popoloj.
Diversaj faktoroj kontribuas al dekadenco de lingvo. Ekzemple semantika malpreciziĝo. Se oni komparas anglan tekston el la 13a jarcento kun la hodiaŭa lingvo, oni facile konstatas, ke multaj vortoj ŝanĝis sian signifon; ekzemple silly signifis feliĉa, bonŝanca, nun signifas stulta. Tio hodiaŭ ne kaŭzas al ni ĝenojn. Sed dum transira periodo tio ja ĝenas kaj la lingvon malprecizigas. Kaj la 20a jarcento estas periodo forte transira. El miloj da ekzemploj mi citas unu tipan: oni komencis konfuzi la vortojn uninterested (sen interesiĝo) kaj disinterested (neŭtrala, senpartia). Tial kiam homo diras I'm disinterested in that, oni jam ne scias tuj, ĉu mankas al li intereso aŭ konvinkiĝo.
Alia faktoro estas laŭmodaj kliŝoj, ofte komence metaforaj. Tiaj kliŝoj ĉiam ekzistis, kompreneble, sed pro la modernaj komunikrimedoj ili funde penetras senprokraste en la larĝan socion, kaj ĉiuj papagas ilin en ĉiaj kuntekstoj, tiel ke ili baldaŭ povas signifi ĉion aŭ nenion. Oni emas diri ilin kvazaŭ ili solvus aŭ resumus problemojn aŭ vidpunktojn, sen la neceso tiujn vere esplori. Similan rolon ludas la eŭfemismoj, kvazaŭ ŝanĝo de termino forigas la fenomenon mem (homoj ne plu estas blind, ili estas visually handicapped); tiel oni traktas problemojn rasajn, seksajn, sociajn, klasajn - la fenomenoj tamen ne malaperas, nur kaŝiĝas.
Homa egaleco
Kial do disvastiĝis la lingva dekadenco? Plej kulpas la doktrino de homa egaleco, kiu, apud multaj bonaj kaj necesaj plibonigoj de la homa situacio, kondukis al diigo de la mezkvalito aŭ eĉ submezkvalito kaj al anatemo de pli altaj kriterioj (jes!) per ankoraŭ unu kliŝo: elitismo. Kio ne estas komuna, tio estas malakceptinda. Unuavide nenio estas pli komuna ol komuna lingvo; sed lingvo vere komuna fakte estas baza, simpla kaj malpreciza. Oni en nia jarcento emas moki tiujn, kiuj celas esprimi sin pli klere („Ĉu vi englutis vort-libron?”).
Kulpas ankaŭ la fakto, ke la plej fortaj lingvaj modeloj kaj influoj en nia epoko estas tre ofte televidaj prezentistoj, kiuj estas, aŭ ŝajnas esti, analfabetoj kaj malkleruloj. Populareco antaŭ ĉio! Oni malalte taksas la sagacon de la granda homamaso, kaj tre multaj homoj akceptas tion kiel norman.
Kaj la komerca lingvaĵo! Hodiaŭ la belajn klarajn vortojn de la 23a Psalmo: „La Eternulo estas mia paŝtisto; mi mankon ne havos ... Kaj mi restos en la domo de la Eternulo eterne”, oni prefere tradukas: The Lord and I are in a shepherd-sheep situation, and I am in a position of negative need ... And I will possess tenant rights in the housing unit of the Lord on a permanently open-ended time basis.
En mallonga artikolo mi povas tuŝi nur supraĵe mian temon, kaj vere tre simplige. Sed menciindas ankoraŭ unu grava faktoro en dekadenciĝo de la angla lingvo. Temas pri ties internaciiĝo. Ĝia uzado en rolo por kiu ĝi tre malmulte tauĝas kaŭzas erarojn kaj adaptojn tre misgustajn, kiujn iom post iom kaj vole-nevole devas akcepti indiĝenaj parolantoj. Tiuj siavice emas simpligi kaj adapti la lingvon konforme al la kriterioj de eksterlandaj parolantoj (kaj instruistoj!). Tre kulpas ankaŭ tiuj admirindaj homoj, kiuj strebas plenumi neeblaĵon: la interpretistoj.
Mi amas mian denaskan lingvon. Tiom pli malĝoje do mi spektas ĝian putiniĝon.
William AULD