Interkompreniĝi en Europa Unio -Intevjuo al Andrea Chiti-Batelli

INTERVJUO AL D-RO ANDREA CHITI-BATELLI

 

INTERKOMPRENIĜI EN LA EŬROPA UNIO

 

Scenejo tre morna kaj ununura ebleco eliri el ĝi digne kaj juste por ĉiuj: planlingvo.

 

Disvastigo, la gazetaragentejo kiu fakas pri komunikadproblemoj, intervjuas Andrea Chiti Batelli, politologo, verkisto de pluraj eseoj interalie de ‘Unu lingvo por  Eŭropo’ (Una lingua per l’Europa), ‘Eŭropa Unuiĝo kaj kultura plureco’ (Unità europea e pluralità delle culture), ‘La instrupolitiko de lingvoj en la Eŭropa Komunaĵo’ (La politica d’insegnamento delle lingue nella Comunità europea), ‘Eŭropo de la kulturoj kaj Eŭropo de la lingvoj’ (Europa delle culture e Europa delle lingue), ‘Eŭropa integriĝo kaj povoj de la Regionoj’ (Intégration européenne et pouvoirs des Régions).

 

D : Pluraj artikoloj kaj intervjuoj pli malpli lastatempaj priparolis refoje la lingvojn en la Eŭropa Unuiĝo kaj la riskon de ilia iompostioma malapero favore al la angla. Kion vi opinias pri tio?

 

R : Tiuj artikoloj evidentigas la bazan eraron, kiun  mi konstatis en ĉiuj aliaj verkoj kiun mi havis la okazon legi pri la temo, nome ignori ke estas simpla socilingvistika leĝo la fakto ke rolu kiel ‘lingua franca’ la lingvo de la superreganta Ŝtato. Se tiu maljustaĵo daŭras, oni povus nur batali en la lastaj vicoj, sed je la fino la angla findetruos la aliajn lingvojn.

 

D: La laborlingvoj de la Eŭropa Komisiono estas nuntempe, almenaŭ teorie, tri kaj oni aludas al iu kvara, kiu devus esti la hispana, kaŭzante fortan bedaŭron al italoj, kiuj volus vidi antaŭeniri la propran lingvon.

 

R: Proponi por Eŭropo du, tri aŭ kvar laborlingvojn estas nur meza stadio por igi malpli ŝoka la finan utiligon de la angla.

 

D: De Mauro, la lingvoistoriisto tre atenta pri la evoluoj de la itala, subtenas la hipotezon lasi la elekton al la libera merkato.

 

R: Unuiĝinta Eŭropo povas, almenaŭ teorie, rezigni je propra oficiala lingvo. Neoficiale tamen komuna lingvo estos ĉiukaze necesa; kiel montras la fakto ke ĝi jam nerezisteble establiĝadas. La progresoj de la angla estas ĉiam pli rapidaj. Sufiĉas nur memori ke plej multaj el la eŭropaj sciencaj magazenoj estas eldonataj en la angla, oni konsilas al multaj studentoj en sciencaj fakoj verki siajn disertaciojn en la angla, oni komencas ankaŭ lekcii, ekzemple ĉe universitato Bocconi en Milano, en la angla. Kaj, se ni rigardas la komencon de la lernovojo, oni instruas la anglan ekde la elementa lernejo. Tio estas, aŭ almenaŭ povas esti, la komenco de la fino de la ne-anglaj lingvoj kaj kulturoj

 

D : Kion do oni devus fari? En tiu Eŭropo kie, ankoraŭ nuntempe, multnombras analfabetoj, kiel vi evidentigis en iu via lastatempa verko, estas sensencaĵo proponi ĝeneraligita plurlingvismo kaj la bezono de iu lingua franca eŭropa estas ĉiam pli sentata en ĉiuj kampoj, des pli pro la plimultiĝo de la membroj de Eŭropa Unio.

 

R: En la nuna situacio bedaŭrinde tiu lingvo ne povas ne esti la angla, ĉar la lingua franca – la babilona, la greka, la latina, la franca laŭ la tempoj – ĉiam estis tiu de la Ŝtato reganta ekonomie, science kaj militiste.

 

D: La iama ministro pri publika instruado foje asertis dum intervjuo: “la angla lingvo havas rolon translingvan kaj la ekzisto de lingvo translingva neniam forigis la ceterajn” kaj ankoraŭ, pli lastatempe, al tiuj kiuj demandis al li, ĉu elektante la anglan oni ne riskus endanĝerigi la riĉaĵon de la naciaj lingvoj, li respondis: “Ni ne agitiĝu pro neseriozaj alarmoj, memoru ke ĝuste kiam la latina iĝis la oficiala lingvo de unu al alia estremo de Eŭropo, naskiĝis la romanidaj lingvoj”.

 

R: La hegemonia lingvo de hegemonia Ŝtato ĉiam efikis tute detrue super la regataj lingvoj. Ĉiuj subtenantoj de la angla, kaj aparte la lingvodidaktikistoj, prisilentas aŭ subtaksas hipokrite kaj kulpe tiun teruran dorson de la medalo. La latina estis feroce lingvovora kaj detruis de la radikoj, en la antikva Eŭropo, la lingvojn de la popoloj kaj de la landoj sur kiuj etendiĝis la Romia Imperio, komencante de tiu de miaj praavoj, la Etruskoj. Sed, kiam la Romia lingvo ĉesis esti la lingvo de Imperio, kaj – afero eble ĉe pli grava – ne plu estis la denaska lingvo de iu popolo, ĝi povis roli dum pluraj jarcentoj kiel lingvo de kulturo, de scienco, de la Eklezio, sen pro tio malhelpi la evoluon de la vulgaraj kaj de la aliaj lingvoj de la malnova kontinento: ĝia lingvovora efiko estas, dum la Mezepoko, komplete ĉesinta. Kiu do subtenas aŭ akceptas la anglan, aŭ simple rezignacie ĝin akceptas, tiu devas ankaŭ submetiĝi al la fakto ke la aliaj lingvoj, ankaŭ la plej gravaj, reduktiĝos, en la daŭro de ne plu ol unu jarcento (*), al rolo de dialektoj, paŝo antaŭ la malapero, kiel jam ĉiam pli multaj lingvistoj kaj kleruloj agnoskas.

 

D: Do la scenejo prezentas mornan estonton. Ĉu ni devas akcepti la leĝojn de socilingvistiko?

 

R: Nur lingvo kiu estas nenies denaska povos esti lingua franca eŭropa kaj universala sen minaci je detruo la ceterajn lingvojn, eĉ respektante kaj protektante ilian pluekziston.  Alia vero de ĉiuj – ŝajnas intence – ignorata, kaj pri kiu male estas necese insisti. La citita leĝo de socilingvistiko igas tamen, pormomente, komplete abstrakta kaj utopia la elekton de neŭtrala planlingvo por tiu rolo de helplingvo, unue en Eŭropo kaj poste en la mondo. Estas vere ke Esperanto jam pretas por tiu uzo, kaj ke pli ol centjara sperto pruvis ĝian praktikan uzeblecon kaj facilecon (krom la kapablo esti propedeŭtika ilo por pli rapida kaj pli bona lernado de naciaj lingvoj). Estas vere ke oni lernas ĝin, pro ĝia racieco, multe pli bone, pli rapide kaj pli funde ol la naciaj lingvoj. Estas vere ke ĝi metas ĉiujn samnivele kaj ne kreas popolojn “pli kaj malpli egalaj ol la aliaj”, sed al esperanto mankas pormomente – kaj tio estas esenca – la politika forto, la benzino kapabla ĝin enorbitigi.

 

D: Kiam oni parolas pri esperanto kutime la personoj kuntiras la nazon. Oni riproĉas al esperanto esti artefarita lingvo, kreita ĉetable.

 

R: Plejparto de la publiko pretervidas ke ekzistas eĉ naciaj lingvoj kreitaj ĉetable kiel la novnorvega, la hebrea, la estona. Martinet, unu el la plej famaj lingvistoj, diris ke ĉiuj lingvoj estas tre artefaritaj, ke ankaŭ li kreis vortojn, kaj cetere nia Bruno Migliorini, kiu verkis libron pri “Aŭtoraj vortoj”. Kiam lingva projekto estas akceptita de homgrupo ĝi iĝas ĉiukaze lingvo kaj evoluas kiel ĉiu alia lingvo. Esperanto estas iu specio de hindeŭropa lingvo konstruita surbaze de la leksika europa riĉaĵo, sed ĝi havas, samtempe, strukturon morfologian kaj sintaksan kiu ĝin parencigas iele kun la aglutinaj kaj izolaj lingvoj kaj igas ĝin relative facile lernebla ankaŭ por la parolantoj de tiuj lingvoj.

 

D: Tamen, tiu politika forto, kiun vi diras necesa, malfacile povas estiĝi kaj aktivi en mallonga tempo, konsiderante la urĝecon de la problemo kaj la nefidemon pri la tiel nomata internacia lingvo.

 

R: La deus ex machina por solvi situacion ŝajne senespera povas esti la Eŭropa Unio, kondiĉe ke ĝi kapablos transformiĝi, kiel esperas la federistoj, en veran federan Ŝtaton. Tiam ĝi bezonos en sia interno oficialan federan lingvon, kiu privilegiu neniun el ĝiaj membroj, kaj sentos la neceson, ankaŭ ekstere, kontraŭbatali la anglan hegemonion, kiu estas ne nur lingva, sed iĝas neeviteble ankaŭ politika superrego.

 

D: Ĉu ni povas do nur esperi ke kreiĝos Eŭropa Ŝtato kaj ke oni sentos la neceson de neŭtrala federa lingvo. Ĉu atendi pasive?

 

R: Ne. La strategio kiun mi volus sugesti estas la jena: akcepti pormomente – dura lex, sed lex – la anglan lingvon, kiu hic et nunc ne havas alternativojn, konsiderante la nuntempan ekvilibron, aŭ pli bone malekvilibron, de la internacia povo.  Sed samtempe batali sur la du frontoj:  de la denuncado de la gravaj riskoj de tio kaŭzataj, en la meza tempodaŭro, ne nur por la lingvoj, sed ankaýŭ por la kulturoj de la popoloj de Eŭropo, kiuj, senigitaj je la lingvoj kiuj ilin esprimas, estos iom post iom neniigataj en mizeran universalan anglalingvecon, kaj de la decida kaj konscia engaĝiĝo por realigi la eŭropan federacion, aktive kunlaborante kun la movadoj kiuj celas tion; Federacio kiu sola povos aktualigi la alternativon esperanto, kiel unuan paŝon por sekve ĝin etendi ĝis tutmonda nivelo. Sed la tempo malmultas kaj baldaŭ oni atingos la senrevenan punkton. La kostoj de konvertiĝo al planlingvo ŝajnos, je difinita momento, tro altaj, ĉe la konvertiĝo mem estos juĝata kiel nerealigebla, sendepende de la kosto. El tio la neceso engaĝiĝi tuj, kaj energie en tiun batalon, ĉiam metante en la unuan vicon la veta¼on: la pluvivon aŭ la detruon de la ‘europa identeco’, kiu konsistas komplete en la plureco de ĝiaj lingvoj kaj kulturoj. Ni malhelpu, ĝis kiam estas ankorŭ eble, ke tiu lingva eko-katastrofo kiu nin minacas ĉiam pli proksime, minaco ne malpli grava ol tiu de la media ekokatastrofo, pri kiu, kontraŭe, oni komencas konscii.

 

Giorgio Bronzetti, direktoro de Disvastigo, gazetar-agentejo pri la problemoj de komunikado

Traduko de Michela Lipari

 

 (*) Enketo de Focus parolas pri 50 jaroj