La filmo nomata E.SHA Epoko rakontas la historion de iama tre populara kant- kaj danc-trupo kun 52 membroj chiuj virinoj (inspirita de Takarazuka grupo en Japanio), kiu ech vojaghis eksterlanden por prezentado de siaj muzikaloj. Poste pro politikaj kaj ekonomiaj kialoj la grupo devis chesi sian agadon kaj nun post dekoj da jaroj ili revenas por serchi sian iaman gloron, memoron kaj por instrui junajn artistojn pri ilia arto. Tial la filmo enhavas amason da kantoj kaj dancoj kun multaj rakontoj pri ilia pasinteco kaj samtempe spektantoj lernas multe pri la historieto de Tajvano dum lastaj jardekoj.
La filmo estas mendebla pere de Katalogo de libroservo de UEA kaj ankau pere de la verkanto de tiu chi raporto. Estas menciinde ke krom subtekstoj en Esperanto kaj china oni ankau povas elekti Japanan au Anglan lingvojn. Tempo-dauro: 96m.
http://www.youtube.com/watch?v=CqLed_pL_q8