Tutpollanda Esperanto-Kongreso okazis en intermontara urbo Nowy Sa;cz,100 km. sud-oriente de Krakovo, dum la periodo de 30a de aprilo g^is 7ade majo 2011. La lastan tagon oni uzis por G^enerala Kunsido dePEA-delegitoj, kiuj liberigis la g^isnunan C^efan Estraron de PEA eltaskoj, elektante la novan teamon por estrila Asocion dum la periodo2011 -- 2014. Pri tio estos skribita aparta informilo.Partoprenis TEK-on 169 personoj, kvankam multaj el ili nur parte, nehavante sufic^e longan liberan tempon. Por c^eesti en la sabata G^eneralaKunsido alvenis ankau 27 Delegitoj, inter ili kelkaj pli fruepartoprenis jam TEK-on.
La Kongreso en Nowy Sa;cz estis okazo, por festi ec^ 3 lokajn jubileojn:- 105 jarojn de Esperanto en la urbo (oni skribis en tiama urba gazeto1906j. ke aperis,,*experantistoj"*en**Nowy Sa;cz),- 105 jarojn de historio de la asocia gazeto Pola Esperantisto, kiu jam pli ol 3 jarojnestas redaktata kaj presata en Nowy Sa;cz,- kaj 55 jarojn de revivigo de la Esperanto-Klubo post la dua monda milito.Tiom da jubileoj malofteaperas kune, do estis decidite, ke la Kongreso devas esti vereenhavoric^a kaj diverstema lau programo, tre solene festata en la lokamedio kaj diskonigata per amaskomunikiloj.La prelegprogramojn gvidis la plej meritaj personoj de la polaEsperanto-movado: Ilona Koutny, Zbigniew Galor, Lidia Lige;za, RomanDobrzyn'ski, Tomasz Chmielik,kaj eksterlandaj gastoj: Zsofia Korody,Zlatko Tis^ljar, Petro Bala¸. Ili realigis temojn pri edukado, instruado,informado, monakirado, partnereca kunlaboro internacia kaj interregionoj, pri propagando eksteren. Ec^ tri foje oni elektis la rolon defilmo por Esperanto dum la programeroj de Roman Dobrzynski, PrzemekWierzbowski, Andrzej Sochacki. Pri uzo de modernaj iloj por informado,varbado, instruado kaj g^enerale en la Esperanto-agado, instruis ninPetro Bala¸, konsilojn pri gvidado de Esperantaj-kursoj, kreado degazetartikoloj priparolis Stano Marc^ek, kaj Zlatko Tis^ljar rakontispri novaj partneraj projektoj de financado por Esperantaj organizaj^ojkaj -- antau la granda manifestacio kun kantado de Europa Himno -- liprelegis pri la ideo de himno en neutrala lingvo, kaj el la grandaekrano salutis nin kaj deziris sukceson (en du lingvoj pola kaj Esperanto)europa delegitino Margareta Handzlik, senpere el Europa Parlamento.Okazis manifestacio sur la centra urba placo c^e urbodomo, kien veniskorusoj kaj soldata orkestro, reprezentanta Karpatan Grupon de LandlimajGardistoj. Salutis nin urbestrino Boz.ena Jawor kaj nome de EEU --Zlatko Tis^ljar. Junularo el liceoj kun flagoj de uniaj landoj, montrisdum la spektaklo naskig^on de 12 oraj europaj steloj. Korusoj kantisHimnon de Europo lau vortoj de Umberto Brocatelli en Esperanto kajpole.Tia estis nia festado de Tago de Europo kaj prapremiero de publikaprezentado de Europa Himno en neutrala lingvo.Memoru -- tio okazis en Pollando, en la urboNowy Sa;cz, kaj la eventoheroldis alvenon de Civitana Iniciato, kion oni oficialigos en januaro2012, kiam validig^os la Lisbona Traktato: ni komencos kolekti1 000 000 subskribojn en 7(sep)europajlandoj, por igi novan kutimon:kanti la himnon en neutrala, justa lingvo, la plej tauga al tiu c^i celo!La Kongreso allogis ankau eksterlandajn artistojn, kiel Manuel Roverekantanta "Duonvoc^e... tutkore" kun prezento de sia disko, per kio likolektas monon por organizo EVIDENTE prizorganta blindajn infanojn enAfriko, kaj la publikon dancigis dum sia koncerto kiel c^iam -- JOMO.Polajn artistojn reprezentis: Joanna A. Clifford memorigante larepertuaron de Ada Sari el la UK 1912 en Krakovo, kaj donante recitalonde klasika muziko kun orgena akompano kaj Anna Buda kun operetaj kajmuzikalaj kantoj kun ensemblo Romantikaj.Rememorojn kunportis ankau varsovianoj, kiuj venis kun registritajprogrameroj de malnovaj recitaloj de fama en 70-80aj jaroj KantduetoKonsonanco sub gvido de Remigiusz Kossakowski.Vizitis ning^ia kantistino Leokadia Rózik kaj prezentadon farisJeremiasz Ratajczak.Valora kaj altnivela estis la programo poezia kaj teatra fare de LidiaLige;za pri Magio de Amo, de Krystyna Dulak-Kulej prezentanta noveeldonitan libron kun propraj kaj tradukitaj poemoj dulingve montritaj.Maestre preparis la spektaklon "Ludoviko Lazaro" Jerzy Handzlik, kajpollingve prezentis la monodramon de Carlo Migliucci "Doktor Esperanto"Helena Biskup.
La plej grava arta atingo de TEK ig^is la premiera spektaklo de RomaTriptiko, preparita de Poezia Scenejo de la Teatro aganta c^e UrbaKulturcentro: rej^isoro de la spektaklo -Janusz Michalik estisankauartisto, kaj la alta nivelo de artistoj, belege deklamataj lafilozofian poezion de la benita Johano Paulo la Dua en bela fono defreskoj de Michelangelo kaj kun akompano de kamerala muziko de ensembloSonatina 2 donis eksterordinaran, kortus^igan etoson, kaj esperigas, kepovos naskig^ien Esperantujo novaj, profesiaj kaj altnivelaj kulturaj eventoj.
Ludis por la kongresanoj granda simfonia orkestro kunsolaj kaj duetaj kantistoj, al la Urbodomo invitis nin Urbestro porpartopreni Koncerton kadre de Festivalo de Eltrovita muziko, kaj regaliper jubilea, grandega torto por 200 personoj.La Urba Kulturcentro ne nur estis tre komforta kaj gastama Kongresejo,kiu dum la semajno disponigis la tutan konstruaj^on kun multajpreleg-konferenc --c^ambroj, scenejoj granda kaj malgranda, vestiblojktp. Sed ne nur tia estis ilia kunlaboro: ili dum monatoj preparisagantajn tie 6 ensemblojn infanajn kaj junularajn al Kongresa programo. KIelkonsultanto de la teatra programo estis Jolanta Kieres, pri la kantadomi mem zorgis, kies rezulto ig^is la esperantlingva repertuaro deBrathanki (tradukita de Danuta Kowalska), kantita de junaj knabinoj,Guantanamera kaj aliaj s^atataj de esperantistoj kantoj. La plejjunag^aj infanoj prezentis kortus^ige la "Malgrandan Princon"...Folklora ensemblo SA;DECZANIE dancis kun Kongresanoj post spektaklo,oni regalis partoprenantojn jam de la unua tago -- Interkona Vespero, poste akcepto de Urbestro, poste invito al regiona bankedo deEstro de Distrikto, fine la kradrostado c^e fajrujo kampara...La kongreso estis egalnivela por c^iuj, oni ne dividis la homojn,invitante nur ric^ulojn al la akceptoj au bankedoj. G^i povus estimodelo de egaliteco por UK-oj.