La 10-an de majo Universala Esperanto-Asocio subskribis interkonsenton pri kunagado kun la Internacia Informejo por Terminologio (Infoterm), fondita en 1971 per kontrakto inter Unesko kaj Austra Normiga Instituto (ASI). Infoterm celas i.a. intershanghi informojn, subteni kaj kunagadi por projektoj, renkontighoj, eldonajhoj ktp., chefe en la kampo de terminologio.
Infoterm devenas el la teminologia esplorcentro, kiun fondis kaj longe prizorgis Eugen Wüster, esperantisto kaj fondinto de la moderna terminologia scienco. Infoterm funkcias ankau kiel sekretariejo de la Teknika Komitato TC37 de Internacia Organizajho por Normigado (ISO), kun kiu UEA havas oficialajn rilatojn jam ekde 1991.
Pri la rilatoj de UEA kun Infoterm kaj la Teknika Komitato TC37 de ISO respondecas nova komisiito, Mélanie Maradan el Svislando. La Estraro de UEA nomumis shin por tiu funkcio en sia aprila kunsido.