Limdato por la 1-a kaj 2-a sekcio: 15a de decembro 2012
Limdato por lernejoj: 7a de januaro 2013
• Dediĉita al junularo ĝis 30 jaroj
• Senpaga partopreno
• La konkurso estas laŭtema.
• Oni povas partopreni en unu aŭ pliaj el la sekvantaj branĉoj.
Temo de la 9a Konkurso por la jaro 2013: “ESTONTECO... ia loko en la mondo”
1. Branĉo : POEZIAĴO NEELDONITA
Oni partoprenas per unu poeziaĵo neeldonita kaj neniam premiita (maksimume 50 versoj).
Internacia ĵurio, en kiu membriĝas poetoj kaj recenzistoj spertaj en multaj lingvoj, taksos la poeziaĵojn laŭeble en la originala lingvo, sen detaloj pri la aŭtoroj garantiante tiamaniere senpartiecan juĝon.
La poeziaĵoj estas taksataj do ankaŭ en la originala lingvo de la konkursantoj, kondiĉe tamen ke oni havigu tradukon ĉu itale, ĉu angle, ĉu france, ĉu esperante.
Por la itallingvaj poeziaĵoj, la traduko en alian lingvon ne estas deviga, sed ja bonvena.
La poeziaĵo devas atingi la ĵurion ĝis la 15a de decembro 2012, per :
a) elektronika poŝto al la adreso :
la mesaĝo devas enteni la aliĝilon komplete plenigitan (vidu sube), kaj la poeziaĵon oni sendu per “word” aŭ “rtf” (ne akceptataj aliaj formatoj) kiel aldonitaĵon.
b) per ordinara poŝto al :
Gabriella Valera Gruber, Via Matteotti 21, 34138 Trieste, Italia.
La letero devas enteni la aliĝilon komplete plenigitan kaj subskribitan. Pri sendo-dato atestos la poŝta stampo, sed neniu verko estos akceptita post la eklaboro de la ĵurio.
PREMIOJ:
• Unua, dua kaj tria premioj: ĉiu egala al € 500
• Medalo de la Prezidento de la Itala Respubliko
• Ŝildo « Sergio Penco » por la plej bona poeziaĵo prezentita de persono malpli ol 16-jaraĝa.
• La konkurso estas parto de la agado de Asocio « Poesia e Solidarietà » (Poezio kaj Solidareco) kaj estas kunligita al solidarecaj programoj. La premiotoj devas asigni parton de la premio (€ 200) al elektota projekto pri solidara helpo prefere lokita en la deven-lando.
• La poeziaĵoj de la premiitoj kaj tiuj taksitaj plej bonaj de la ĵurio, estos eldonitaj itale kaj angle ĉe IBISKOS Eldonejo Risolo – Empoli, Italio, sponsoro de la konkurso, kaj estos surbendigitaj en la originala lingvo en KD. Gajno, sekve de la librovendado, iros favore al Fondaĵo Luchetta-Ota-D’Angelo-Hrovatin
• Speciala mencio por eldoneblo kaj pokaloj por la plej meritaj verkoj, .
• Aliaj specialaj mencioj kaj malpli gravaj premioj estos destinitaj al la plej indaj poeziaĵoj de malpli 16-jaraĝuloj, kiuj ne lokiĝis en la listo de la premiitoj kaj de tiuj meritemaj je eldono.
2. Branĉo : TEATRAĴO (Monologo aŭ dialogo inter du roluloj)
Oni partoprenas per teatra teksto, maksimume 5 folioj por entute 10.000 literspacoj po maksimume 2.000 literspacoj ĉiufolie: TEKSTOJ PLI LONGAJ NE ESTOS AKCEPTITAJ.
La teatraĵo, originale verkita en alia lingvo, devas esti devige tradukita en tre bonan italan lingvon. Oni taksos la verkon laŭ la itala traduko, ne eblos tion fari en la originalo.
La verko devas atingi la ĵurion ĝis la 15a de decembro 2012, per :
• elektronika poŝto al la adreso :
la mesaĝo devas enteni la aliĝilon kaj la « deklarojn » (vidu sube), kaj la teatraĵon oni sendu per “word” aŭ “rtf” (ne akceptitaj aliaj formatoj) kiel aldonitaĵon.
• per ordinara poŝto al :
Gabriella Valera Gruber, Via Matteotti 21, 34138 Trieste, Italia.
La letero devas enteni la aliĝilon komplete plenigitan. Pri sendo-dato atestos la poŝta stampo, sed neniu verko estos akceptita post la eklaboro de la ĵurio.
La ĵurio taksos la verkojn sen detaloj pri la aŭtoroj, garantiante tiamaniere senpartiecan juĝon.
PREMIOJ:
• Unua, dua kaj tria premioj: pokalo aŭ ŝildo
• Honormencio
• La verkoj premiitaj kaj tiuj selektitaj kun honormencio estos legataj en grava urba teatro okaze de la premia ceremonio de la konkurso kaj aperigitaj en la TTT-paĝoj de la Konkurso.
ALIĜILO (por ambaŭ branĉoj)
NOMO
FAMILIA NOMO
Naskiĝ-loko kaj -dato
Adreso: strato numero
poŝta kodo urbo Provinco /Lando
telefono
retadreso nacieco
Titolo de la verko:
Deklaroj:
Mi deklaras ke la poeziaĵo/teatraĵo ……..(titolo), per kiu mi partoprenas la internacian konkurson "Kastelo de Duino", estas mia originala verko, neaperinta ĝis nun kaj neniam premiita. Mi konsentas ĝian eblan eldonon aŭ prezentadon publike.
Mi deklaras krome esti / ne esti (forstreku la nevalidan) registrita ĉe SIAE – Asocio Internacia Aŭtoroj kaj Eldonistoj, aŭ ĉe alia simila asocio pri protekto de aŭtoraj rajtoj.
Dato,……………. ______________________________
(legebla subskribo)
3. Branĉo : Lernejaj projektoj (limdato 7a de januaro 2012)
La instruistoj povas sendi unu aŭ pliajn laboraĵojn rezulte de grupa kunlaboro (grupo de lernantoj, de tuta klaso aŭ plurklaso). Tiuj ĉi estos taksitaj kiel kolektiva verko kaj premiitaj por la kapablo instigi la lernantojn al poezia skribo.
Al la plej merita lernejo oni atribuos premion de € 500 kun la devo por la instruisto elekti - kune kun la lernantoj - solidarecan projekton al kiu asigni la premion mem.
Al la plej meritaj lernejoj oni atribuos specialan mencion.
Ĉiuj instruistoj kaj klasoj ricevos, se petita, partopren-diplomon.
La lernejo devas sendi du kopiojn de la laboraĵo pere de poŝto al:
Gabriella Valera Gruber, Via Matteotti 21, 34138 Trieste, Italio,
Dankon por la sendo de la samaj informoj ankaŭ per e-poŝto al :
ALIĜILO (por la 3a branĉo)
Lernejo : Klaso
Kompleta lerneja adreso (strato, numero, urbo, provinco, ŝtato, poŝta kodo)
Telefono kaj fakso de la lernejo e-poŝto de la lernejo
Persona kaj familia nomo de la respondeca instruisto, ties telefonnumero kaj e-poŝto
Dato kaj subskribo
APERIGO DE LA REZULTOJ:
La meritlisto de la gajnintoj kaj finalistoj aperos enwww.castellodiduinopoesia.it.
Oni informos ilin per e-poŝto, ordinara poŝto aŭ telefone.
La premia ceremonio okazos la 24an de marto 2013 en salono de la Kastelo de Duino. Dum la premiado, oni transdonos al la instruisto la oficialan rekon-atestilon.
Tutan tagon oni dediĉos al premiado de la lernejaj grupoj kiuj venos al Triesto (tiuj premiitaj aŭ speciale menciitaj), tiamaniere la instruistoj povos prezenti la projektojn kaj ĉiuj lernantoj legos sian poeziaĵon. Tio ĉi okazos en publika urba ejo, kaj tio permesos pli bone interkonatiĝi kaj konigi sin.
Post la premiado, se petite, poeziaĵojn oni publikigos en la TTT-paĝo de la konkurso en la originala lingvo aŭ en la traduko sendita de la aŭtoro.
PARTOPRENO EN LA KONKURSO POSTULAS
KOMPLETAN AKCEPTON
DE TIU ĈI REGULARO KAJ PLENIGON DE LA ALIĜILO.
La partoprenontoj konsentas la utiligon de siaj personaj datumoj por bezonoj de la konkurso kaj por aperigo surbaze de la Leĝo n.675/96, kaj ili povas kiam ajn peti la nuligon de tiuj datumoj en la elektronika arkivo de la konkurso.
Informoj: G. Valera Gruber, via Matteotti 21, 34138 Trieste/Italio
telefono: (0039) 040 638787