De la 12-a ghis la 14-a de decembro kunvenis en Parizo la Internacia Konferenco de la Neregistaraj Organizajhoj havantaj oficialajn rilatojn kun Unesko. El 371 organizajhoj 110 alighis al la konferenco, sed reale cheestis 97.  Pluraj delegitoj ne povis veni, char ili ne ricevis vizon ghustatempe. Nome de UEA, kiu havas oficialajn rilatojn kun Unesko jam ekde 1954, partoprenis Renée Triolle kaj Barbara Despiney, la konstantaj reprezentantoj de UEA che Unesko.

La konferenca temo estis "Kulturo kaj kulturoj: rekunigi universalecon kaj diversecon", pri kiu enkonduke parolis la franclingva kongolanda verkisto Alain Mabanckou. Li emfazis, ke Afriko, ekzemple, ne estas io unueca kaj ke afrikanoj ekster Afriko kreas aliajn Afrikojn kaj afrikajn kulturojn. 
La temo estis traktata en atelieroj. En tiu pri "Kulturo kaj edukado" prelegis Catherine Deremble, kiu gvidas la Unesko-komisionon pri interkultura dialogo por paco. Lau shi, pro la multaj devenoj de la europaj lernejanoj, la edukado devas garantii la transdonon de chies origina kulturo. Al shia eldiro, ke por doni al la gejunuloj la necesajn ilojn por, interalie, kulturaj intershanghoj, "necesas konsideri, ke la angla estas necesa en tiu perspektivo", Triolle rebatis, demandante, kiel konservi la kulturan diversecon, se jam 95% de la kulturo de la mondo shajnas esti anglalingva, kaj la lokajn sciojn, se estos nur unu maniero pensi.

En la labora parto oni elektis la prezidanton de la Internacia Konferenco por dujara periodo. El kvar kandidatoj elektighis Patrick Gallaud, kiu vizitis la 87-an UK en Fortaleza en 2002. Oni elektis ankau la membrojn de la Ligokomitato, kiu kunordigas la kunlaboron de NRO-oj kaj iliajn rilatojn kun la organoj de Unesko.

Krom cheesti la kunsidojn kaj plurfoje interveni en la diskutoj, la reprezentantoj de UEA aranghis ankau ekspozicion pri Esperanto. Por ke la delegitoj povu pli bone konatighi kun la aliaj NRO-oj kaj iliaj agadoj, la konferenca programo enhavis duhoran “liberspacan sesion”, dum kiu chiu rajtis starigi ekspozicion.