Temo: Via parolado „Perspektivoj de la eŭropa ideo“ de 2013-02-22
Estimata Sinjoro Federacia Prezidento.
Tra germanaj gazetaraj informoj mi atentiĝis pri la parolado kiun vi faris la 22an de februaro 2013 en via rezidejo Kastelo Bellevue antaŭ germana kaj eksterlanda aŭskultantaro.
En ĝi du punktoj altiris mian specialan atenton. Mi konsentas kun vi, kiam vi diras: „En Eŭropo mankas idento-krea rakonto“ kaj poste: „Ne ekzistas unu sola eŭropa idento same kiel ne ekzistas eŭropa demos, eŭropa ŝtata popolo aŭ eŭropa nacio.“
En la plua daŭro de via parolado vi notas kun rigardo al la Eŭropa Unio: „Ĝi sekvas la principon de reciprokeco, de egal-rajteco kaj de egal-deveco.“ Same ĝustas, kiam, tuj poste, vi elstarigas „la nesufiĉan komunikadon interne de Eŭropo“ kiel „unu el la ĉefaj problemoj en la formiĝo de eŭropa komuneco“.
Ĝis ĉi punkto oni ne povas kontraŭparoli vin. Sed poste la „eŭropano Gauck“ prezentas solvojn ne akcepteblajn. Vi ja tute prave konstatas kun rigardo al mankanta eŭropa publikeco: „Por tio unua-linie mankas al ni komuna trafik-lingvo“.
Sed kion poste vi ofertas kiel „solvojn“, kontraŭdiras la antaŭe emfazitan „principon de reciprokeco, egal-rajteco kaj egal-deveco“.
Vi diras:
1. „Germano ne parolanta ankaŭ angle aŭ france, apenaŭ povas komunikiĝi kun portugalo, same ne kun litovo aŭ hungaro.“
Ĉu efektive kun Dalia Grybauskaitė, via litova ofico-kolegino, kaj kun János Áder, via hungara ofico-kolego, vi parolas angle aŭ ĉu, je la kosto de la germanaj imposto-pagantoj, vi uzas interpretiston?
Ĉi tie vi ankoraŭ parolas alternative pri la „angla aŭ la franca“, poste, postulante „plur-lingvecon […] fin-fine por ĉiuj“ vi diras:
2. „Mi estas konvinkita, ke en Eŭropo ambaŭ povas vivi paralele: hejmeco en la propra lingvo gepatra kun ties poezio [?!] kaj akceptebla anglezo por ĉiuj situacioj kaj aĝoj de la vivo“.
Kial subite nur ankoraŭ la angla kaj ne plu (ankaŭ) la franca? Kaj kie restas ĉiuj ceteraj sam-rajtaj lingvoj de Eŭropo?
Ĉu tute serioze vi volas koncedi al la angloj (usonanoj?) lingvajn avantaĝojn kaj tiel krei lingvan misekvilibron favore al unu sola EU-membro? Kial germanoj, francoj, italoj... foroferu siajn rajtojn favore al anglofonoj?
Ĉio ĉi havas rilaton nek al la rajto je la propra lingvo nek al lingva egal-rajteco. Via solvo tial estas profunde neeŭropa kaj lezas la pravajn interesojn de la neangleparolantoj eŭropanoj.
Vi metas al la loko de la mankanta „fonda mito“ anglan lingvo-miton neniel akcepteblan. Nek de „akceptebla anglezo“ nek de aliaj lernitaj etno-lingvoj eliras identokrea efiko. Tion, se entute, kapablas fari nur neŭtrala lingvo komuna al ĉiuj eŭropanoj, kiu sam-tempe ebligas komunikon kun ĉiuj aliaj popoloj ekster Eŭropo kaj ekster ties t. n. „eŭropa valor-sistemo“.
Vi apelacias al kuraĝo. Kuraĝon la eŭropanoj montrus, se fin-fine serioze ili serĉus motivojn por la ĝenerala uzo de Esperanto anstataŭ kontraŭ tio. Neniu pli minora ol Bavara Ŝtata Biblioteko dediĉis sin al ĉi temo pasint-somere per ekspozicio kaj simpozico „Inter Utopio kaj Realo. Konstruitaj Lingvoj en Globalizita Mondo“.* Tie evidentiĝis, ke Esperanto jam de 125 jaroj prezentas novan globalan alternativan lingvan realon, al kiu mankas la surogata karaktero de aliaj proponoj – inkluzive de via propra.
Eŭropa kaj trans ĝi tut-monda komunikiĝo pli facile eblos kun „perfekta Esperanto“ ol kun „akceptebla anglezo“ (mi permesas al mi memorigi pri la „akceptebla anglezo“ de unu el viaj oficaj antaŭuloj), kiu kreus privilegiajn kaj subprivilegiajn eŭropanojn kaj tiele kontraŭagus la principon de lingva egal-rajteco.
Kun sinceraj salutoj,
Reinhard Haupenthal
PS: Mi proponas al vi diskonigi vian paroladon en Esperanta traduko, por ke viaj ideoj pri lingva komunikado disvastiĝu en pli granda kadro kaj petas, ke mian ĉirilatan demandon al la Oficejo de la Federacia Prezidento vi respondigu pozitive.
Aldonoj: 1. Esperanto-versio de ĉi letero.
2. Thesen zum europäischen Sprachenproblem
* www.bsb-muenchen.de/Virtuelle-Ausstellung-Konstruierte-Sprachen.3570.0.html