La Estraro de UEA kaj la eldonejo John Benjamins lastatempe anoncis la elekton de prof. d-ro Timothy Reagan kiel la nova chefredaktoro de la revuo "Language Problems and Language Planning" (Lingvaj Problemoj kaj Lingva Planado). La revuo, kiun eldonas la konata lingvistika eldonejo John Benjamins (Amsterdamo/Filadelfio), estas la organo de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj, la esplora fako de UEA. La elekto rezultis el rekomendo de serchkomitato prezidata de prof. d-ro Sabine Fiedler (Universitato de Leipzig).
D-ro Reagan estas internacie konata specialisto pri lingva politiko en edukado kaj pri fremdlingva edukado. Li ankau verkis librojn pri komparaj neeuropaj aliroj al klerigo. Li aparte interesighas pri gestolingvoj (pri kiuj li abunde verkis), pri sudafrikaj lingvoj kaj pri planlingvoj. Li scipovas Esperanton, cheestis kelkajn UK-ojn, kaj rolis kiel estrarano kaj nun konsilanto de la usona fondajho Esperantic Studies Foundation.
D-ro Reagan estas dekano de la Fakultato pri Edukado che la Universitato Nazarbajev (Astana, Kazahhio). Li estis nomita en 2012, kun la tasko krei la studprogramon kaj dungi la unuajn profesorojn por nova fakultato, kies instrulingvo estos la angla. Antaue li estis katedra profesoro en la Shtata Universitato de Centra Konektikuto, Usono. Antau tio li rolis kiel vicdekano pri edukado en la Universitato de Konektikuto, dekano pri edukado en la Universitato Roger Williams (Usono), kaj dekano pri humanecaj studoj en la Universitato de Witwatersrand (Sud-Afriko).
Inter la lingvoj kiujn li konas estas la rusa, la franca, la hispana kaj la afrikansa. Inter liaj lastatempaj verkoj estas "Language Policy and Language Planning for Sign Languages" [Lingvopolitiko kaj lingvoplanado por gestolingvoj] (2010) kaj "Language Matters: Reflections on Educational Linguistics" [Lingvaj aferoj: Konsideroj pri eduka lingvistiko] (2009). Lia libro "Non-Western Educational Traditions" [Neokcidentaj klerigaj tradicioj] jam atingis la trian eldonon (2005).
D-ro Reagan transprenas la gvidadon de LPLP de prof. d-ro Humphrey Tonkin, kiu tra tridek jaroj estas administra redaktoro, redaktoro kaj lastatempe chefredaktoro de la revuo. D-ro Tonkin daure rolos kiel emerita redaktoro, helpante pri redaktado kaj jughlegado de manuskriptoj. D-ro Reagan estas jam membro de la redakta komitato de LPLP, kaj li kaj d-ro Tonkin estas multjaraj proksimaj kunlaborantoj.
Restos anoj de la redakcia teamo Probal Dasgupta (redaktoro), Mark Fettes (redaktoro), Sabine Fiedler (interlingvistika redaktoro), kaj Frank Nuessel kaj Federico Gobbo (recenzaj redaktoroj).
Timothy Reagan estos la ĉefredaktoro di LPLP
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1605