Mil kongresanoj el 55 landoj alighis al la 98-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en la islanda chefurbo Rejkjaviko de la 20-a ghis la 27-a de julio. La mila kongresano, la veterana esperantisto Hallgrimur Saemundsson el la kongreslando, estis registrita la 20-an de junio, precize unu monaton antau la komenco de la kongreso.
Kvankam la 98-a UK okazos en Europo, plej multe da kongresanoj liveris tamen Japanio, kiu kun 97 alighintoj ghis nun ankorau povos superi 100, vershajne kiel la sola lando. Sur la dua loko estas Francio (88) kaj sur la tria Germanio (83). Alte, kiel la kvara, en la statistiko staras Chinio kun 59 alighoj. En Rejkjaviko cheestos ech pli da chinaj kongresanoj ol pasintjare en Hanojo. La nombro de aziaj alighintoj estas ghis nun 190, t.e. preskau unu el kvin.
Aliaj landoj kun minimume 25 alighintoj estas Italio (44), Nederlando (42), Svedio (39), Usono (37), Pollando kaj Rusio (po 35), Finnlando (30), Belgio kaj Brazilo (po 28), Svislando (27), kaj Britio kaj Chehhio (po 25).
Inter la lastatempaj UK-oj, tiu en Rejkjaviko jam superis la finan alighnombron de Vankuvero en 1984 (802) kaj de Hanojo en 2012 (866). Al la Havana UK en 2010 alighis 1002 kongresanoj. La antaua UK en Rejkjaviko, en 1977, havis 1199 alighintojn.
Plena milo alighis al la Universala Kongreso
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1516