Okaze de la centjarigxo de la Vicenza Esperanto Centro, sabaton la 29an de junio profesoro Carlo Minnaja prelegos pri la temo "Alla ricerca della democrazia linguistica: un secolo di esperanto". La prelego okazos en la spaco "Agorà" de FestAmbienteVicenza en Vicenza, je la 17:30, kaj gxuos ankaux la partoprenon de Filippo Zanoner, prezidanto de VEC, kiu mallonge rakontos pri la historio de la grupo.

FestAmbienteVicenza estas cxiujara granda komencsomera festivalo okazanta en la parko Retrone de Vicenza, kie dekoj da asocioj kaj organizajxoj renkontigxas, konversacias pli pluraj temoj, debatas, spektas kaj spertas;
cxiuvespere okazas teatraj kaj muzikaj spektakloj.

La Vicenza Esperanto Centro jam de multaj jaroj partoprenas la eventon, ofte proponante programerojn (la plej sukcesa gxis nun certe estis la spektaklo "Dante poliglotta" kun Giuliano Turone) kaj rapidajn kursetojn de la lingvo internacia cxe sia budo.