La semajno 8-12 julio 2013 estis agadoplena por UEA-teamanoj che UN en Ghenevo, kiuj aktivis en la 6-a sesio de Ekspertaj Mekanismoj pri la Rajtoj de Indighenaj Popoloj (EMRIP). Krom la cheftemo de la chi-jara kunsido, "Studo pri la aliro al justeco en la antauenigo kaj protektado de la rajtoj de indighenaj popoloj", la kunvenintoj traktis ankau la konkludan dokumenton de la evento okazinta junie en Alta, Norvegio, pretiginta la pintan UN-kunsidon de 2014: Monda Konferenco pri Indighenaj Popoloj.
Verena Graf, Adrian Tanner kaj Stefano Keller, reprezentantoj de UEA, cheestis en tiu signifa UN-evento, kiu okazas unufoje jare. Dum la semajno estis pluraj ebloj esprimi la opinion de UEA pri lingvaj rajtoj, chu dum specialaj kromkunvenoj, chu diskutante kun reprezentantoj de indighenaj popoloj kaj de aliaj NRO-oj.
Keller alparolis en du paralelaj eventoj. La unua konsistis el liaj gratuloj kaj dankesprimoj al la Gheneva organizajho doCip (dokumenta, informa kaj esplorcentro por indighenaj popoloj,www.docip.org), kiu per siaj servoj signife kontribuas al la subteno de indighenoj, chefe helpante ilin dum koncernaj UN-eventoj kaj plurlingve disponigante dokumentojn. Tiu NRO konsilis kaj helpis ankau al UEA en la organizado de la Simpozio pri lingvaj rajtoj, okazinta che UN en 2008.
En sia dua alparolo, en la laborgrupa kunveno de Incomindios (Internacia komitato por indighenaj popoloj de Ameriko) Stefano Keller substrekis la gravecon de la interdependeco de lingva kaj biologia diversecoj kaj akcentis pri la neceso konservi la biokulturan richecon en la mondo, je kies bazo estas la defendo, pluvivigo kaj respekto de chiu etna lingvo, por kio UEA laboras. La chefprelegistoj subtene dankis lin por lia interveno.
La plej signifa elpasho de la estrarano de UEA pri eksteraj rilatoj dum tiu EMRIP-sesio estis lia alparolo en la chefkunsido. Citante la punktojn 1 kaj 2 el la Artikolo 13 de la Deklaracio de Unuighintaj Nacioj pri la rajtoj de indighenaj popoloj, li prezentis kazon de rompo de lingvaj rajtoj koncerne loghanton de Svedio, kies gepatra lingvo estas la samea. Temis pri malfacilajhoj de tiu persono por povi praktiki siajn lingvajn rajtojn, kiujn la leghoj de la lando ja garantias al li por kontaktado kun publikaj oficejoj.
En rilato kun tiu kazo, Keller sin esprimis pri la pli kaj pli evidentighanta neceso atentigi ankau pri la devoj respekti la rajtojn entenatajn en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.
Keller rememorigis pri la malkontentiga situacio dum UN-kunsidoj, kie la neglekto, minimumigo de la lingva aspekto koncerne dokumentojn kaj parolajn lingvouzojn pluekzistas forme de privilegiigo de nur unu el la oficialaj lingvoj, la angla.
Poste, li informis la kunsidon pri la pionira pasho de la registaro de Indonezio, kiu intencas enkonduki la instruadon de Esperanto en la studprogramon de diplomatoj. Dum la alparolo kaj okaze de personaj renkontoj kun du el la reprezentantoj de tiu shtato, Keller vigle gratulis ilin nome de UEA kaj substrekis, ke la uzo de neutrala kaj facile lernebla lingvo kiel Esperanto en la internacia komunikado signifas elmontradon de respekto al chiu popolo, lingvo kaj kulturo. Li transdonis al la renkontitaj diplomatoj informajn dokumentojn, ekzemplerojn de la revuo "Esperanto en Indonezio", kopion de la mesagho de s-ino Rita Izsák, UN-chefo pri minoritataj aferoj, sendita okaze de la 125-jarigho de Esperanto kaj la Esperantan version de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.
Fine de sia alparolo Stefano Keller diskonigis detalojn pri la baldau okazonta UK en Rejkjaviko, al kiu li kore invitis la cheestantojn.
Post la interveno venis gratulantoj al li, interalie junula delegacio el Germanio, kies membro diris al Keller, ke ghis nun li opiniis pri Esperanto ke ghi estas sensencajho, sed la alparolo de la chefreprezentanto de UEA konvinkis lin pri Esperanto. Li ricevis de Keller la plej lastan numeron de "Esperanto aktuell".
Dum la kunsidaj tagoj okazis ankau interparolo kun indighenoj cele al informado pri Esperanto kaj starigo de venonta kunlaboro, por kio necesas projekto kun tre klara enhavo kaj celoj, kaj kiu respondas al la atendoj de indighenoj, havante utilecon por ili, kiel ponto-lingvo kaj interligilo inter tradicio kaj moderneco.
Alparolteksto diverslingve, sonregistrajho kaj video publikigotaj en: http://www.lingvaj-rajtoj.org/