Festparolado de Probal Dasgupta, prezidanto de UEA, en la inauguro de la 98-a UK en Rejkjaviko, 21 julio 2013

Persone cheestinte la rejkjavikan UK en 1977, iuj el ni hodiau revizitas la unikan senton atingi la celon en gloro. La tiama ghenerala direktoro de Unesko, Amadou-Mahtar M’Bow, alparolis nin dum la inauguro. Kio povus esti pli glora ol tiu institucia sukcesego!

Tamen, chu ne ech pli glore ni atingos niajn celojn, se ni lernos de Islando la arton pli integre celi? Chi tie naskighis la sagaoj; sur chi tiu insulo restas forta la poezio; ankau nia Baldur Ragnarsson verkas kaj Esperante kaj islande. Ni demandu nin, kiel do la malgranda islandanaro, ech tra malbona vetero ekonomika, sukcesadas konservi lingvan gloron, kaj starigi modelon de venko interna.

Islando scipovas poezii – scipovas konservi vivipovan paralelecon inter versoj. Chiu verso hisas standardon de sendependo. Tamen inter la versaj insuloj fluas konekta maro de ritmoj, kiuj interagordas la versojn. Ni chiuj lernu de Islando, kiamaniere kunmeti agordojn sen forofero de la virta memstareco. Alie dirite, chi-kongrese reflamu nia interna ideo.

Iam la kulturoj de la militemo instruis, kiamaniere kuraghe perbatali nacian sendependon el sub la jugo de iuj. Sed Islando instruas la kuraghon perstrebi interdependon kun chiuj. Tiu instruo pli taugas al niaj lernobezonoj sub la paca signo de l’ espero. Char mankas tempo, mi proponas al via agla kritikemo jenan ekvacian resumon de tiu instruo: proza rigardo minus poezia auskultemo egalas al diskriminaciaj institucioj. Tiu ekvacio, kune kun la kredo ke serioza paco devas esti bazita sur justa interkonduto, estas latenta en la poezia celo de nia movado fari "en konsento/ unu grandan rondon familian". Kiamaniere auskulte agordi la internan ideon al realismo poezia, dum nia strategiema rigardado ne chesas revizoradi bilancojn kaj aliajn prozajhojn?

Respondon al tiu demando mi audis en 1977. Lau prasaghula metaforo islanda, chiu homo estas aparta fajrero, memstare flamanta. Ni strebas konekti nian fajreron al tiuj de amikoj. Aspektis al mi tre inspira tiu islanda stilo de solidara flamado. Hazarde sammomente alparolis min la evangelio de Baldur Ragnarsson. De liaj personeco kaj poezio mi lernis ne kaptighi en tian sordidan kvazaurealismon, kiu limigus nin al nur-proza duonmondo. Mi lernis de li, ke mallarghe atenti nur mian aferajhan itineron estas grava eraro. Mi tiel riskas kaptighi en la sordideco de kalkulludetoj ekskluzive shuldaj, repagpostulaj, bilancemaj. Tiaj ludoj emfazas la prenadon ene de aktualaj, rigidaj kadroj. Por povi verve flami, por manifesti la esperantistan veron, mi devas konsciighi pri mia donemo. La donemo, aparte bunte inter la rokoj, maro, lausezonaj chieloj de nordia insulo, spronas la fantazion kaj inspiras nin reimagi la kadrojn. Per flugiloj sorantaj super la gajnajho-chefigaj saldoj kaj kv!
itancoj, mi konektighas kun tiu vasta kosmo, kies bildon la poezio de Baldur definitive eltradukis el la skotaj ideoj de William Auld en la spektaklajn bildojn de la nordia naturo.

Chu la evangelio de Baldur estas tro chiela, chu ghi malkonektas nin disde niaj najbaroj? Tute ne. Nian kapablon poezie flugi nutras la ekvilibra, flegma, pacienca plenumado de laboroj rutinaj, lokaj, ordinaraj per ghoja spontano; la ghojo dotas la chiutagan paciencon per la poezieco. Pacienco kaj poezio renkontighas en la ghojo-naska arto konstante fideli al niaj najbaroj sen enui pro la ordinareco de tiu lojalado.

Sed atentinde alian sulkon de pacienco fosas kolektivo, kiu lernas ne nur kunfliki portempajn aliancojn pro difinitaj strategiaj motivoj, sed konstante lojali al fremdaj kolektivoj. Ghuste tian paciencon subkomprenigas la himna revo, ke "la popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian", chu ne? Popolo, kiu ghiskreskas ghis la kapablego konsente kunmarshi kun aliaj popoloj, ne plu restas nura 'gento'; la arkaika vorto gento helpas nin signi la eksigindecon de tiu glava realajho sangon soifanta kaj poezion detruanta.

Karakterizas la gentojn obstina kaj pasia fermiteco, posedemo pri fizika teritorio, posedemo pri via menso. Vi volas eduki vin kiel homon malfermitan al la universala chielo. Sed la lernejoj infektas vin per mikrobo de naciisma fiero, katenanta vin al gente posedata terparcelo. El tiu malsano kurace savas vin chefe la poetoj, kiuj scipovas malinstrui vin. Ili konatigas vin, kaj ech vian genton, kun la vasta chielo; ili volas fari el via gento bonvenigeman popolon. La poezio potencas per la flugiloj de facila vento; en chi tiu kongresejo ghi ambasadoras, ekzemple, por la prozreale necheestaj senegalaj esperantistoj – petante vin memori, ke Amadou-Mahtar M’Bow devenis el Senegalo.

Mi parolas ne pri utopia teoriajho, sed pri io, kion ni spertis en Islando en 1977. Aplomba pro siaj bone konservitaj radikoj, Islando trafis prezenti al ni tiujare la teatrajhon Inuk. Tiel ni ekkonis la povon de solidarema popolo, kapabla poezie emfazi la rajton de la inuita fajrero konservi sian aliecon de flamado. Mi kaptas la okazon rapide reklami Beletra almanako, en kies jhusa 17a numero aperas la teksto de Inuk kaj artikolo pri ghia tiujara surscenigo.

Hodiau, en epoko de draste predema senzorgeco rilate la estontecon de la planedo, nia movado strebanta savi la lingvan kaj kulturan diversecon povas lerni de la bravaj islandanoj lecionon, kiu temas ne nur pri fajreroj, sed pri chiuj kvar praelementoj – tero, akvo, fajro, aero. La prozo aferiste konatigas nin kun la solideco de tere fasonitaj, gente posedataj strukturoj, per kiuj materie trafikas la produktajhoj. Sed la senposeda poezio velas sur la akvo; flugas en la aero; fajreras en la popolaj koroj, kiuj doneme navigas la trafikon spiritan. Ghuste la poetoj, istoj de la spirita trafiko akva, aera, fajra, kapablos bridi la strasajn trudajhojn de predemaj komercestroj. Kiu alia sukcesos auskultinde diri: "Karaj Popoloj, nur per forta enradikigho en la propra humo vi sentos vin tiel firme ankritaj en landa identeco, ke vi fortos aplombe solidari al viaj kunpopoloj"?

Ni lernas de Islando, ke la poezio ne estas fakultativa luksajho. Ghi estas inter niaj plej esencaj bezonajhoj. La poezio ne nur reliefigas la ritmon kiel marecan elementon, kiu konektas unu versinsulon al najbara versinsulo. La poezio flugigas vin super la podioj por ke vi vidu, ke samideanoj junaj kaj maljunaj, viraj kaj inaj, nordaj kaj sudaj, apudstaras en la vasta esperantista komunumo, en pli dinamikaj konversacioj ol eblas en la aranghkondichoj de universala kongreso. Nia ghenerala poezia konscio devas ghiskreski ghis la bezonoj de nia komunumo.

Chu vi miskomprenas min? Chu vi pensas, ke mi petas vin chiujn sidighi kaj ekverki poemojn por la Belartaj Konkursoj? Ne atribuu al mi aliulajn, strasajn frenezojn, mi petas. Mi pledas – lau la kadencoj de mia frenezo mi pledas – por ekvilibro inter proza realismo pri la ekstera ideo kaj poezia realismo cele al interna venko. Kaj mi ne solas. Kiel ghojige, ke apud la prozo de solida aliro al agadprogramoj en la strategiema movado, nia spontana komunuma vizio ekstersalone navigas akve, aere – kaj islande-fajrere – inter nordo kaj sudo, inter inoj kaj viroj, inter blinduloj kaj vidantoj, inter kongresanoj kaj senbughetuloj, inter juna espero kaj griza obstino. Niaj sagacaj navigantoj renovigas nian stilon de interpontado; ghin chiuj rekonos kiel ne nur vorte, sed agade poezian; tiu stilo reflamigos en nia movado la internan ideon, kaj savos nin de enfalo en novajn diskriminaciojn, se mia ekvacio ghustas.

La prozo, ekz. tiu de plenkreska UEA, necesas, por deklaracie, tagorde establi kaj pash-post-pashe plibonigi efikajn strukturojn. La poezio, ekz. tiu de kreskanta TEJO, en ties gufujoj, en babiloj, shercoj, spekulativoj, duonebriaj cerbumoj – kaj korumoj – ankau tiu poezio necesas, por malfermadi fenestrojn kaj resti preta revi pri draste pli avangardaj strukturoj. La stilkontrastaj fieroj de UEA kaj de TEJO interparolas, kaj tiel ni nove literumas la dignon de poezio nutranta la fortradikajn dignojn de niaj islandoj. Post tiu glora celatingo, kiu scias, eble postmorgau ni povos konvinki la mondan publikon, ke ekz. la prozo de la afereca angla jes iom reduktas la malkonvenon de komunikaj baroj, sed kostas al ni draste altigitan diskriminacion kontrau la lingvaj malplihavuloj. Eble ni glore atingos la celon komprenigi al la publiko, ke nia lingvo poezia alportas juston, profundigas la radikojn de la komunika demokratio.

Vivu la poezia Islando!

En la komenco, iom sherce, mi prezentis jenan ‘versieton por Pepejo/Twitter’:

Por ke la amikeco floru en malegala mondo, ne sufichas la persona afablo. Necesas la struktura, ritma afablo de la poezio. Nur la poezio garantias, ke ankau mortintoj kaj forestantoj rajtu vochdoni.