En la okuloj de la vilaĝanoj li estas strangulo, kiu ne manĝas viandon, nek drinkas, nek uzas lernolibrojn dum la instruado, kaj eĉ ne postulas pagon. En la okuloj de la geknaboj li estas ilia plej bona amiko, instruisto kaj kunludanto, kiu povas kune kun ili grimpi sur arbon kaj sin ruli sur la tero. Ŝajnas al multaj homoj, ke li estas bonkorulo, kiu venis al Ĉinio de tre malproksima lando por helpi la instruadon en izolita montregiono, kaj eĉ ilia idolo li nun estas. Li mem opinias, ke li estas ordinara kiel aliaj homoj kaj li nur faris tion, kion li ŝatas fari.

 

    Lia nomo estas Eckart Loewe, volontulo el Germanio, kiu senpage instruas en la montregiono de Guangxi, Ĉinio, por pli ol 10 jaroj.

 

En la montvilaĝo aperis fremdlandano

 

    En julio de 2001 fremdlandano kun la blondaj haroj kaj la bluaj okuloj montris sin en la vilaĝo Linguangtun en la gubernio Donglan de la Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono en sudokcidenta Ĉinio. Tie li luis domon kun la monata luprezo de 10 juanoj kaj komencis instrui al geknaboj, kiuj ne povis viziti lernejon. Tiam en la vilaĝo ne estis telefono, nek aŭtovojo, kaj plej multe da lokanoj parolis nur dialekton de ĝŭang-nacio. Ŝajnis al la vilaĝanoj, ke tiu fremdlandano estas tre stranga. Ĉar anstataŭ vivi en sia lando li venis al la ĉina vilaĝo por fari senpagan instruadon. Kelkajn tagojn post lia alveno la vilaĝanoj sciis, ke la strangulo nomiĝas Eckart Loewe, germano, kaj ke li ne manĝas viandon, nek drinkas, nek fumas, nek vetas.

 

    Estis nekredeble por la vilaĝanoj, ke iu fremdlandano memvole alvenus en la montvilaĝon por senpage doni lecionojn al lokaj geknaboj. Nur tre malmultaj ĉinoj volontas labori ĉi tie kiel instruistoj eĉ salajrate. Kaj tamen tiu ĉi fremdlandano ne postulas pagon por sia laboro. Kion li povos fari ĉi tie?

 

    Informiĝinte, ke Eckart Loewe senpage donos lecionojn, dekkelkaj geknaboj sin anoncis por lerni de li. Inter ili escepte de unu knabo, kiu iam lernis en la elementa lernejo por unu jaro, aliaj neniam vizitis lernejon. Antaŭ leciono, Eckart Loewe konigis al la gepatroj de la geknaboj, ke lia celo estas klerigi la geknabojn kaj ne estas por funkciigi lernejon; la geknaboj ne povos ricevi diplomon post la finlernado kaj li ne postulos lernokotizon. Komence la vilaĝanoj ne aprobis la instruan manieron de Eckart Loewe, ĉar dum la instruado li ne uzis lernolibrojn kaj, anstataŭ stari sur la podio li sidis kune kun geknaboj. Ili opiniis, ke tio ne estas kutima instrumaniero en la normala lernejo.

 

    La alveno de Eckart Loewe ŝanĝis la ideojn de la lernantoj kaj ankaŭ la tutan vilaĝon. Por havigi al la vilaĝo cementitan vojon la vilaĝanoj intencis peti pere de Eckart Loewe kapitalon al la gubernia registaro. Anstataŭ tio Eckart Loewe gvidis lernantojn mem konstrui la vojon. Li postulis ilin mem fari desegnaĵojn, modelojn kaj eksperimentojn por la konstruado. Komence la lernantoj opiniis, ke tio estas nur ludo, sed ne lernado kaj iliaj projektoj estos neuzeblaj. Poste, ili iom post iom konsciis, ke la celo estas realigebla per ilia propra penado. Ili mem kalkulis, ekzemple, kiom da cemento kaj sablo oni bezonas por konstrui la vojon kaj kiom da cemento kaj sablo ĉiu lernanto devas porti. Post la finpretigo de la projekto ankaŭ la vilaĝanoj partoprenis en la konstrua laboro. Post nelonge la cementa vojo kun larĝeco de ĉirkaŭ unu metro kaj longeco de ĉirkaŭ 300 metroj estis finkonstruita. De tiam la vilaĝanoj ne plu bezonis iri sur la kota vojo en pluvaj tagoj.

 

    En la okuloj de la vilaĝanoj Eckart Loewe estas germana strangulo sed samtempe bonkorulo. Li venis al Ĉinio por helpi ĉinan edukadon. Ĉiuj, ĉu maljunuloj aŭ infanoj, en la vilaĝo nomas lin "instruisto Loewe". Multaj homoj opinias, ke Eckart Loewe disvastigas kvalito-orientitan edukadon en malgranda vilaĝo de Ĉinio. Pri tio li diris: "Mi ne scias, kio estas kvalito-orientita edukado. Mi scias nur, ke oni devas eduki geknabojn ke ili povu trovi sian talenton kaj trovi ankaŭ, kio estas bezonata de la ĉirkaŭaĵo kaj kio estas bezonata de ili mem, kaj instrui al ili mem pripensi kaj solvi problemojn."


Li nur volas fari aferon, kiun li ŝatas

 

    Dum la pasintaj 10 jaroj li ĉiamaniere evitis raportistojn. Kiam li eksciis, ke raportistoj venos intervjui lin, li sin kaŝis en hejmo de lernanto kaj nur post ilia foriro li revenis al la lernejo. Li diris: "Amaskomunikiloj faros min famulo. Mi nur volas bone fari mian aferon kaj ne volas fariĝi famulo. Famo nur povus ĝeni miajn laboron kaj vivon."

 

    En la jaro 2012 Eckart Loewe unuafoje akceptis intervjuon de la Ĉina Centra Televida Stacio. Tiam li malkaŝis al la raportisto: "Mia amiko diris al mi, ke la eksa prezidento de Sud-Afriko Nelson Mandela foje diris (proksimume): 'Se vi kaŝus vin kaj ne konigus al aliaj homoj kiel vi faras vian ŝatatan laboron, aliaj opinius, ke ion tian ili tute ne povus fari. Se vi konigus al ili tion kion vi faras, ili povus kompreni, ke ĉiu homo povas fari aferon taŭgan por si mem kaj ŝatata de si mem.' Mi estis impresita de liaj vortoj kaj pro tio decidis akcepti la intervjuon."
 

    Poste la raportisto sciigis al Eckart Loewe, ke multaj ĉinoj estis emociitaj de lia rakonto post prezentiĝo de la televida programo. Pri tio Eckart Loewe respondis: "Mi timas emocii aliajn homojn. En la jaro 2006, kiam mi aŭdis, ke mi estis rekomendita kiel kandidato por tiu-jara premio por "personoj, kiuj emocias Ĉinion", mi ege maltrankviliĝis kaj tuj sendis mesaĝon al la juĝ-komitato kun la peto, ke ĝi ne elektu min ĉar mi ne deziras emocii Ĉinion, kaj mi povas esti nur emociita de Ĉinio."

 

    Kiam aliaj laŭdis lin, li ĉiam sentis ĝenatecon kaj diris: "La homo, kiun ili laŭdis, ne estas Eckart Loewe, kaj ne rilatas al mi."


 
Wang Na - El Popola Ĉinio
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin