La moderna kaj gastema Kultura Centro Sankta Gaetano, metita senpage je dispono fare de la Urba Estraro, kiu ankaŭ subtenis oficiale la okazintaĵon, gastigis la 20an de oktobro la solenan ceremonion de la centjara datreveno de ĉi tiu grupo, kiu ĉiam distingiĝis pro sia agemo kaj aktiveco. Estis plimalpli naŭdeko da partoprenintoj, plejparte plentempe, kun granda reprezentantaro de la venetiaj kluboj, sed ankaŭ el Emilia-regiono kaj el la urbo de Milano. Antaŭ la solenaĵo, por la interesitoj pastro Pierluigi Svaldi celebris en esperantlingvo Sanktan Meson, kaj tuj poste, je la 10.30 matene, en la lumoriĉa kaj bela Aŭditorio la prezidanto de la grupo, Prof-ro Carlo Minnaja, per mallonga enkonduko kaj la urbestra konsilisto, doktorino Cristina Toso, per hezita sed kuraĝa parolado en esperanto, bonvenigis la ĉeestantaron. Poste, ekparolis la kulturasesoro Doktoro Andrea Colasio, konata pro lia leĝprojekto favore al esperanto de li prezentita antaŭ la itala registaro dum la pasinta parlamenta oficperiodo. Li konfirmis la ĝustajn motivaĵojn kaj renovigis sian apogon. Prof-ro Minnaja do konigis la mesaĝojn de la vicurbestro Ivo Rossi, de la asesoro Di Masi, de la konsiliano Boselli kaj de la Universitata Gazetaroficejo.

Li legis la skemigan mesaĝon de prof-ro Aldo Grassini, prezidanto de FEI, kaj tiu longa kaj elkoran, kun nostalgiaj nuancoj, de la malproksima Doktoro Giorgio Novello, ambasadoro en Norvegujo, kaj fine tiun de Renato Saggiori (filo de Johano kiu estis pilastro de la Padovo-esperantismo) kiu esprimis tutan sian emociitan kunpartoprenon.

Sekvante la matenan programon, oni vizitis ekspozicion aranĝita en apuda salono, kie estis elmontritaj multnombraj kaj ĉiutipaj libroj en esperanto - ekde la fino de 1800 ĝis la hodiaŭaj tagoj - kun kelkaj raraj ekzempleroj kaj alia interesa materialo, kiel ekzemple tiu pri la korespondaĵoj interŝanĝitaj dum la militoj inter batalantaj landoj kaj ranĝitaj kaj disdonitaj fare de la svisa sidejo de la Universala Asocio. Oni atentigis do al granda esperanto-novelisto Filippo Franceschi, plum-nome Sen Rodin, kiu ĝuste naskiĝis en Padovo.

La unuan posttagmezan parton oni dediĉis al akurata kaj plenkompleta prezentado de la centjara esperanta historio en Padovo, majstrece kaj kompetentece prizorgita de Prof-ro Carlo Minnaja, konata historiisto je nia kampo.

Antaŭe li eksponis suman scenejon pri la komenciĝanta Movado, ĉefe en Italio, kaj poste li koncentriĝis sur la regionon Venetion kaj la urbon Padovo tute aparte. Komencante de la unua venetia esperantisto, Silvio Zanutto, kaj de la unua esperanta gazeto, la Esperanta Abelo en la urbo Udine, kaj de la sekva eldona aktivado de la tre konata Paolet, postsekvis serion de nomoj kaj okazintaĵoj kiuj, iom post iom, reaperigis jarcenton de entuziasmiga historio. Riĉigante la prezentadon per projektado de nombraj fotografaĵoj oni revivigis personojn, farojn kaj mediojn konstante interesigante la ĉeestantojn. Kompreneble oni dediĉis pli grandan atentigon al la plej gravaj rolantoj: la unua Grupa prezidanto Inĝeniero Carazzolo, la Prof-roj Panebianco kaj Ardigò, la instruistino Mirza Marchesi kaj Filippo Franceschi, la Prof-roj Fabris kaj Fiorello Fiorentin, ktp. ĝis alveni al aktualaj membroj Saccardo, Rinaldo, Vallese, Minnaja, ktp. Tute apartan gravecon oni donis al persono de Giovanni Saggiori, lumo kaj gvidfadeno de la Padovo-esperantismo dum multaj jardekoj. Oni ankaŭ rememorigis pri la pozitivaj kunlaboradoj kun lokaj organizoj kaj aŭtoritatuloj, speciale kun la Universitato kaj la Naciaj Kongresoj; la dua okazis en 1990 kaj ĝi havis Honoran Komitaton je malofta grandiozeco kaj kvalito, ankaŭ altnivelan programon.

La festotago finiĝis digne per fortepian- violonĉel- kaj violonkoncerto kun verkoj de Franz Joseph Hayden, kaj poste sekvis tosto.

Ĝi estis manifestacio kondukita sobre kaj bone aranĝite kaj akiris merititan sukceson.