Kunligi ĉiujn popolojn de la mondo pere de la vorto. Estis la revo de Lejzer Ludwik Zamenhof, pola kuracisto kiu iniciatis la internacian lingvon «esperanto» en la dua duono de la oka jarcento, kaj de Ĝorĝo Kanuto (itale: Giorgo Canuto), docento pri jura Medicino kaj rektoro de la Universitato de Parmo de 1950 ĝis 1956, kiu al la ambicia projekto de Zamenhof dediĉis pli ol tridek jarojn da studoj kaj esploroj, iĝinte, fakte, unu el ĝiaj plej eminentaj pioniroj en nia lando.
Ĝuste pro tio, ekde 2010, la urba universitato dediĉas al Ĝorĝo Kanuto doktorecan premion agnoskitan al studentoj de tuta Italio, kiuj, per sia disertacia verko, emfazas la gravecon de la lingva demokratio tutmonda, komprenata kaj kiel neceso superi la komunikajn malfacilaĵojn inter unu popolo kaj la alia, kaj kiel konservado de la minoritatoj ĉeestantaj en ĉiu angulo de la planedo.
Metinte la bazojn per sistemo kapabla defendi la ladinan, lingvon nuntempe parolatan de 30.000 homoj ĉefe en Trentlando, akiris la venkon de la kvara fojo de la Premio Kanuto la 24-jaraĝa junulo el Lecco, Simone Mattiola, studento ĉe la Universitato de Torino kiu hieraŭ, en aŭlo de strato D'Azeglio de nia universitato, ricevis la gravan premion el la manoj de s-ino Luigia Oberrauch Madella, prezidantino de la Asocio-Esperanto « Ĝ.Kanuto” de Parmo.
Dank’al lia ducentpaĝa laboro, la juna Simone nun havos la rajton verki sciencan artikolon por "Inkoj", faka revuo pri filozofio kaj planlingvoj. «Havi oportunecon tian, reprezentas grandan ŝancon por mia estonta profesio» konfesis la lombarda novdoktoro, kiu pridiskutis la premiitan tezon ĝuste antaŭ unu semajno, kun akademiano ege respektata ene de la interlingvistika medio: Gabriele Iannàccaro, titola profesoro en "Bicocca" de Milano kaj gasto de la hieraŭa ceremonio, kiun li finis per sia lectio magistralis pri la lingva ekologio.
Ĉeestis, aŭskultante lin atente, ankaŭ profesoro Davide Astori, docento pri Lingvistiko en strato D'Azeglio kaj vera «motoro» de la Premio Kanuto, kaj Sandro Kavirani, vicrektoro komisiita pri la internaciaj rilatoj.