La Asembleo de Kultura Centro Esperantista (KCE), kunsidante en Ĉaŭdefono la 9an de novembro 2013, 

memorante
> ke la Komitato de Svisa Esperanto-Societo (SES) malhelpis la akcepton de invito fare de KCE al EEU por okazigo de Eŭropa Esperanto-Kongreso en 2009,
> ke la nuna kunprezidantino de SES publike insultis la kulturcentron, per ofendaj epitetoj kiel „la Silfera bando”, interalie en la skandalgazeto „Libera Folio”;
notinte
> la skizofrenian konduton de la SES-Komitato kaj speciale de ĝiaj kunprezidantoj, kiuj unuflanke volis donaci (sen ajna peto) duonon de sia kredito al KCE, dum aliflanke ofendiĝas kiam SES rericevas sian tutan krediton, kaj skribas neakcepteble impertinentan leteron al KCE;
rimarkinte
> ke SES altrudiĝas en la internan vivon de KCE, eĉ organizante kampanjon por malstabiligi la kulturcentron, interalie sen kono pri la statutaj reguloj fare de la nuna kunprezidantino;
emfazante
> ke SES ne reprezentas la svisan esperantistaron, sed nur sian, pli kaj pli malgrandan, membraron;

ordonas
al la Komitato de KCE submeti al la decido de la Asembleo de KCE la akcepton de eventualaj aliĝpetoj fare de s-ino Mireille Grosjean, s-ro Dietrich Weidmann kaj ĉiu societo kie almenaŭ unu el la du havas gvidan oficon.

Unua subskribinto: Anna Bartek, apogantino de KCE

NOTO DE LA REDAKCIO:
Ĉiu leganto povas konstati, ke la supra rezolucipropono ne malhelpas la aliĝon de Svisa Esperanto-Societo al KCE. Simple ĝi devigas la Komitaton ne mem decidi pri (mal)akcepto, sed submeti la kazon al la Asembleo.

Ankaŭ la proponitaj statutreformoj (forigo de superflua instanco nomata Kultura Konsilio kaj malaltigo de la kolektiva kotizo) ne malhelpas al SES peti aliĝon al KCE. Simple SES ne plu rajtus senpage partopreni la Asembleon, sed devus pagi 360,- CHF (anstataŭ 720,-) jare, kiel ĉiu kolektiva membro (LF-koop, Esperanta PEN, FEM ktp). Tial ke SES dum jaroj afable rezignis je la (tre alta, laŭ svisaj cirkonstancoj) interezo de 450,- CHF jare pro sia prunto al KCE (ĉi-jare la ŝuldo estis tute repagita), certe SES povus pagi jaran kotizon pli malaltan ol la ĝisnuna donaco.

Same evidente, la proponita rezolucio estas atesto de profunda malestimo al du specifaj gvidantoj, morale kaj strategie. Ordinara konduto en tiaj kazoj estus, ke la koncernatoj petus la konfidon de la respektiva societa asembleo (Ĝenerala Kunveno, laŭ la SES-statuto) kaj, ricevinte ĝin, propon(ig)us kontraŭan rezolucion al la Asembleo de KCE.

[HeKo 542 6-B, 27 okt 13]