26an kaj 27an de oktobro 2013 en la kastelo Gresiljono/ Francio, kunvenis pli ol 10 delegitoj de la Franca EDE (Europo Demokratio Esperanto) politika partio, por priparoli la partoprenstrategiojn che la Europ-Uniaj Parlament- Balotoj 2014 kaj unu delegito de la la Germana EDE, por koordinigi komunan balotstrategion de la du federaciaj EDE asocioj. En la aliaj tri (Hungario, Polando, Bulgario) pro la tro altaj partoprenpostuloj, reale ne estas atendebla la shanco, partopreni la venontjaran baloton.
La kunveno pasis en laborintenziva internacie amika atmosfero. Ni praktikis ne nur la esperantistajn postulojn, paroli nur esperante en kunvenoj kaj moki pri krokodilantoj, sed uzis la proponon de EDE, por esperanto ankau nacilingve, en la senco de la federacia programskeleto proponita, kulturekologia dulingveco. Tiu okazis praktike tiel, se, ke inter la pli ol dek francparolantaj diskutantoj la unu, kiu ne komprenis la francan, forlasis la salonon, la chestantoj parolis france, sed se li revenis ili denove parolis interncilingve.
Per tiu praktiko ni estis plene en la metodo de EDE kiu esprimas la rilaton de tri nocioj kaj en la „nova pensado“ de la europa filozofio, post la idiotisme unueca idealismo. La tri estas daure en movada rilato unu kun alia. Chiu nur en si mem, gvidus unuece al memaserto. Realan sencon chi tie kaj nun, por aktuala politiko, havas la tri, nur en la rilato unu kun alia.
Europo en si mem restas idiotisma, sen la rilato al demokratio. La demokratio mem deformighas sen reala internacieco al nacia idiotismo. Esperanto donas en tiu triopo la realan internacian sperton tiukvalite, kiel ghis nun nenie alie en la mondo eblis atingi. Kaj Esperanto sen rilato al la realeco, en si mem, ankau idiotighas.
La EDE kunveno estis parto de la 6-a Post- Somera Universitato, kie partoprenis pli ol 40 personoj, esperantistoj kaj simpatisantoj. Unu el la plej interesaj aranghoj estis la prezento teatrajhon de 6 junuloj en esperanto. Tamen ke ili estis nur amatoroj, la ludkvalito estus ech por profesiaj aktoroj suficha. Adekvate ili ricevis lautegan aplauzon de la publiko.
Eksterordinare bongustis la manghajho preparita de diplomitaj kuiristoj. Povis elekti vegetaranoj kaj viandomanghantoj el la sortimento. Ni vivis kiel germana proverbo diras : Kiel Dio en Francio. (Wie Gott in Frankreich.)