de CHEN HAIBO

 

    Ili estas kuracistoj, kiuj venkis multajn malfacilaĵojn kaj iris al aliaj landoj por tie helpi malsanulojn. En iliaj okuloj tute ne estas landlimoj, nur vidiĝas malsanuloj. Ili estas membroj de la ĉina medicina taĉmento, kies nombro dum la duona jarcento grandiĝis de 24 personoj en 1963 ĝis 23 mil nuntempe. Ili estis senditaj al 66 landoj kaj regionoj kaj tie kuracis 260 milionojn da malsanuloj.

 

Komence malakceptitaj, poste petitaj plu resti

 

    En afrikaj landoj, ekzemple en Alĝerio, la persona nomo "Chinois" estas populara. Ĝi fontas el la franca lingvo kaj signifas "ĉinon". Do kial afrikanoj nomas sian filon "ĉinon"?

    Oni devas retroiri al la tagoj de julio 1962, kiam Alĝerio, nordafrika lando, ĵus sendependiĝis de la koloniado de Francio. Pro la sendependiĝo, la eksterlandaj kuracistoj kaj medicinaj aparatoj preskaŭ ĉiuj retiriĝis el la lando. Rezulte de tio al la lando ekmankis medikamentoj kaj kuracistoj. En tiuj tagoj estis malfacile por la popolanoj ricevi kuracadon. La registaro do alvokis al la tutmonda komunumo por peti helpon tiuflanke. 

    Siatempe Ĉinio la unua deklaris, ke ĝi pretas sendi medicinan taĉmenton al Alĝerio por tie longtempe helpi la popolanojn. La 6-an de aprilo 1963 la taĉmento, kiu konsistis el elektitaj kuracistoj de Pekino, Ŝanhajo kaj aliaj urboj de Ĉinio, ekiris al Alĝerio. Atinginte la landon ili renkontis, anstataŭ varman bonvenon, nur dubojn de la loĝantoj: ĉu tiuj kuracistoj el Ĉinio estas kapablaj kiel la eŭropaj fakuloj?

Fakte por akiri konfidon de la loĝantoj la ĉina registaro praktikis severan kriterion por elekti kuracistojn — nome ĉefkuracistoj en la ĉinaj hospitaloj al Alĝerio respondecu pri la pacientoj loĝantaj en la hospitalo, kaj junaj kuracistoj ludu la rolon de flegistoj. Tamen la loĝantoj ne tiel facile donis al ili sian konfidon. Wei Jinyuan, ĉina radiologo, foje akceptis pacienton kaj diagnozis, ke li suferas de stomaka ulcero, tamen tiu diagnozo ne konvinkis la pacienton, kiu vizitis alian hospitalon je 170 km fore de sia loĝejo por refoje ricevi ekzamenon. Ankaŭ tie oni donis al li la saman diagnozon.

    Tamen la supre menciita ekzemplo ne sufiĉis por igi la popolanojn konfidi la ĉinajn kuracistojn, ĝis kiam iuj el la popolanoj reakiris la vidpovon post la kuracado fare de tiuj ĉinaj kuracistoj. En Alĝerio katarakto estas ofta okulmalsano, tamen nekuracebla. Kiam la ĉina kuracisto Liu Gang per kombina kuracado de la tradicia ĉina medicio kaj la okcidenta sukcese kuracis unu el suferantoj, la novaĵo cirkulis inter la lokaj loĝantantoj.

    Post tio la taĉmento komencis grandskalajn kuracadojn pri kirurgio kaj pri malfacile kuraceblaj malsanoj, kiuj tute mankis tiutempe al Alĝerio. Foje per akupunkturo ili forigis "fantoman" doloron de armeano amputita je iu korpoparto, kaj pro tio ili famiĝis en la tuta lando, kaj de post tio ili mem estis nomataj "Mirinda Pinglo".

Kiam finiĝis la planita helpoperiodo de duonjaro la alĝeria registaro trifoje petis la taĉmenton plu resti en la lando. Ĝi do nur en oktobro de 1965 revenis al Ĉinio. Dum la du kaj duona jaroj la taĉmento akceptis 370 mil homfojojn da pacientoj, kaj sukcese plenumis pli ol 3 000 operaciojn kaj akuŝigis pli ol 1 000 virinojn. Dum tiu tempo okazis neniu kuraca akcidento. Tial la beboj, kies patrino akuŝis sub la helpo de la ĉinaj kuracistoj, ricevis de siaj gepatroj la nomon "Chinois".

    Post tio la ĉinaj medicinaj taĉmentoj kiel perloj disŝutiĝis en Afriko, de Kilimanĝaro ĝis la Golfo de Gvineo, kaj iris en evolulandojn de Azio, Latin-Ameriko, Eŭropo kaj Oceanio.

    Krome tiuj ĉinaj taĉmentoj konstruis por la helpataj landoj pli ol centojn da modernaj hospitaloj kaj faris rondiran kuracadon en tiuj landoj. Ĝis nun 1 001 membroj de la taĉmento ricevis diversajn ordenojn kaj premiojn, kiujn donis ŝtatgvidantoj de la landoj helpataj de la ĉinaj taĉmentoj.

  

Ligilo: http://www.espero.com.cn/2013-10/29/content_30436891.htm

Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji