La Registro pri Homaj Rajtoj en Ĉinio estis reviziata dum la 17-a sesio de Universala Perioda Recenzo en Ĝenevo je la 22-a de oktobro 2013, kun pluraj UN-membroŝtatoj instigante la ĉinan registaron alpreni necesajn rimedojn por plibonigi la situacion de homrajtoj en Tibeto.

Kanado, Ĉeĥio, Francio, Germanio, Japanio, Nov-Zelando, Pollando, Svislando, Usono, Unuiĝinta Reĝlando kaj Islando esprimis zorgojn pri la malboniĝanta situacio de homrajtoj en Tibeto.
Ili premis Ĉinion pro ĝiaj sistemaj provoj subfosi la rajtojn al libereco de religio, kulturo kaj esprimado kaj rekomendis, ke Ĉinio aranĝu la rimedojn necesajn por certigi ke la rajtoj de tibetanoj kaj aliaj etnaj minoritatoj estos plene respektataj kaj protektataj. Krome ili diris, ke Ĉinio devas faciligi vizitojn de la Oficejo de la Alta Komisiito pri Homaj Rajtoj kaj Specialaj Proceduroj por taksi la realan situacion en Tibeto.
Nome de ĉiuj tibetanoj, la Centra Tibeta Administrejo bazita en Barato esprimas dankemon al la supre citataj UN-membroŝtatoj pro iliaj klopodoj por konsideri Ĉinion respondeca koncerne al la registron de homaj rajtoj en Tibeto.

 “La blanka libro publikigita de la ĉina registaro je la 22-a de oktobro estas plenplena de informoj pri la ĉinaj ŝtataj investoj en la disvolviĝo de Tibeto. Tamen, la 121 foroferoj kiuj okazis en la tibetaj areoj ekde 2009 kiel formo de politika protesto, sendis al la mondo la nemiskompreneblan mesaĝon ke la politikoj en Tibeto ne sukcesis respondi la aspirojn de la tibeta popolo,” diris Kalon Dicki Chhoyang de la Fako de Informo kaj Internaciaj Rilatoj por la Centra Tibeta Administrejo.
Eĉ post 60 jaroj de la ĉina invado de Tibeto kaj pli ol 50 jarojn post kiam Tibeto venis sub la kompletan kontrolon de Pekino, sekve de la subpremo kiu frakasis tiun jaron la popularan insurekcion kontraŭ la ĉina regado, hodiaŭ la plejmulto de Tibeto estas ankoraŭ preskaŭ sub militleĝa regado. La alarma pliintensiĝo de senesperaj formoj de protesto en la tibetaj areoj, inkluzive de foroferoj, estas klara verdikto de la tibeta popolo pri la ĉina 60-jara regado en Tibeto.
Laŭ la blanka libro publikigita de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio la 22-an de oktobro estas certe, ke la ekonomia kaj materia disvolviĝo malsukcesigis la tibetanan lukton por pluvivi kiel popolo kun malsama kulturo.
Fakte, la lasta blanka libro estas provo por kovri la plej malluman periodon spertitan de la tibeta popolo post la ĉina invado de Tibeto. Interese, neniu alia malplimulto en Ĉinio estis la celo de tiom da blankaj libroj. Kaŭze de la kreskanta publika konscio kaj simpatio por la tibeta afero, Ĉinio estas senĉese devigita pravigi la legitimecon de sia ĉeesto en Tibeto.

(El la oficiala retejo de la Centra Tibeta Administrejo)