Finfine, ankaŭ nia amata revuo trovis spacon en interreto: ĉe la adreso http://www.esperanto.it/rivista (www.esperanto.it/revuo/, se vi preferas la Esperantan version), troveblas retejo, kiu prezentas la revuon mem kaj ĝiajn enhavojn. Ne ĉiujn enhavojn, pro du kialoj kiujn ni vidos poste, sed ja iujn. Kaj tiu estas jam granda rezulto. Ĉar disponigi en interreto kaj AL interreto (fakte, al retserĉiloj kiel Google) tekstojn pri kaj en Esperanto signifas transiri la paperajn kaj poŝtajn barilojn de la revuo, kaj ebligi al homoj trovi tiujn informojn pli facile, kaj eĉ pli rapide.
La retejo, do. Ĝia stilo estas ege simpla, eĉ iom malnova laŭ apero, sed kopias tiun de la papera hermanino, kiu ne tiom multe ŝanĝiĝis dum la lastaj jardekoj (ĝi fariĝis pli pura kaj klara, jes, sed ĉiam konservante la tradiciajn trajtojn). Ĉe la supra parto, granda flageca butono permesas facile pasi de la itala al la Esperanta versio, kvankam kompreneble la enhavoj de la artikoloj ne estos aŭtomate tradukitaj. La enira paĝo prezentas la plej novan artikolon, dum ĉe la maldekstra flanko estas listigitaj artikoloj, kategorioj kaj revuoj, laŭ iliaj eldonsezono kaj noveco. Revuoj estas prezentitaj pere de ilia kovrilo, kovrila resumo, enkonduko kaj de la listo de artikoloj, kiuj estis publikigitaj en tiu numero kaj ankaŭ enretigitaj. Oni povas komenti ĉiun revuon kaj artikolon, kaj tio ebligas starigi diskuton pri la enhavoj, diskuto kiu ege malfacilus (kaj malrapidus) pere de la revua poŝta rubriko. Laŭ la intencoj, eblos ankaŭ elŝuti la tutan revuon laŭ PDFa formo. Kaj, kompreble, ankaŭ estas aldonaj paĝoj kun informoj pri la historio de la revuo kaj pri la lingvo Esperanto mem, kun listo da interesaj ligiloj al aliaj paĝoj kaj retejoj, kaj kun ebleco kontakti la redakcion de la revuo, por doni komentojn, riproĉojn aŭ konsilojn.
Tre grava kaj nepre necesa ilo estas la ena serĉilo, kiu ebligas traserĉi artikolojn kaj/aŭ revuojn; la rezultoj de tiu serĉo estas klare montritaj en paĝo, kiu iel similas al tiaj de Google, montrante la parton de la artikolo/revuero kiu enhavas la serĉitan tekston, por faciligi la komprenon ĉu temas aŭ ne pri tio kion oni serĉis.
Jam pli ol 50 artikoloj disponeblas en la retejo, kaj informoj pri preskaŭ 40 revuoj. Sed la historio de "l'Esperanto" estas bonŝance tre longa, kaj la intenco estas malrapide aperigi ĉiam pli da tekstoj, revuoj, informoj. La ĉefa problemo estas ke oni bezonas helpon de volontuloj: se ĉiuj homoj, kiuj publikigis ion en la revuo, povus enretigi siajn revuerojn, la afero ege rapidiĝus; sed, bedaŭrinde, ĝis nun ege malmulte kontribuis, do eĉ se la retejo ekzistas ek de multaj monatoj, la kvanto de artikoloj ne pligrandiĝis proporcie.
Krome, kiam la projekto estis proponita al la estraro de IEF, ĝi decidis permesi ĝin, sed petante ke oni ne enretigu revuojn antaŭ unu jaro el ilia apero: oni timis ke la ebleco elŝuti novajn revuojn el la reto kontribuus al la malmultiĝo de homoj kiuj daŭre deziras pagi la jaran kotizon al la itala asocio. Mi ne vere kunsentas kun tiu ideo, ĉar opinias ke esperantistoj ne vere aliĝas nacian asocion nur por ricevi ties revuon; sed la vera problemo estas ke parto de la informoj, kiuj aperas en la revuo, estas pri venontaj okazintaĵoj, kaj disponigi tiujn informojn en la reto permesus ke ili pli disvastiĝu; se oni atendas unu jaron, tiaj informoj ne plu estos aktualigitaj, do oni perdos tian eblecon.
Certe la retejo povus esti plibonigita, sed tio indos nur kiam pli da enhavoj estos disponeblaj kaj pli da uzantoj ĝin vizitos kaj traserĉos. Ĉu tio okazos, dependas de ni ĉiuj.