La Kultura Fondaĵo Sveda / Svenska kulturfonden kiu havas la sidejon en Finlando organizas ĉiujare konferencon pri minoritataj lingvoj, kies temo, por la jaro 2013, estas instruado kaj strategioj por certigi al ĉiuj infanoj lernadon de la regionaj lingvoj. La venonta internacia seminario estas planita por merkredo, la 13a de novembro ekde la 9:30 ĝis la 16:00 en Bruselo , Belgujo, ĉe la Renaissance Hotel Bruselo, Rue du Parnasse 19, kie kunvenos spertuloj pri lingva politiko.


Enkondukos la paroladon Satya Brink, fakulo de priinstruaj politikoj kaj delonge internacia konsilisto ĉe publikaj institucioj, tutmondaj agentejoj kaj akademiaj centroj. Sekve okazos renkontiĝoj pri la programoj adoptitaj por la lernado de la germana, la franca kaj la dana lingvoj en Belgujo, la kataluna en Hispanujo, la sveda en Finlando kaj defioj por la akiro de la bretona lingvo en Francujo, la suoma en
Svedujo, la hungara en Slovakujo kaj la serba en Germanujo.

Partopreno estas libera kun la enregistriĝo antaŭ la 4a de Novembro, ĉe la jena adreso: registration.kulturfonden.fi.

Por pli da informoj vi povas kontakti la svedan Kulturan Fondaĵon -
Svenska kulturfonden, Simonsgatan 8 A 00100 Helsinko (Finnlando).

La retejo estas www.kulturfonden.fi kaj la ret-poŝto: Tiu ĉi retpoŝtadreso estas protektata kontraŭ spamrobotoj. Vi devas ebligi Ĝavaskripton por vidi ĝin..