Malsamkiel la ĉiujaraj bilancaj kunvenoj, Hanoja Esperanto-Asocio (HanEA) okazigis je sabate la 9an de novembro sian 2013- bilanckunvenon ne en oficejo, kun ĉiuj formalaj eroj, sed en turisma etoso, 80 km fore de Hanojo: la Suoi Hai Ekoturisma Parko kaj la apuda Da Chong historia vestiĝejo. Partoprenis ĉirkaŭ 80 homoj inkluzive de respondeculoj de Hanoja Unio de Amikecaj Organizoj, de Vjetnama Esperanto-Asocio kaj esperantistoj el ĉiuj sekcioj de HanEA.
Post bilanco de la aktivecoj dum 2013 kaj prezento de la plano por 2014, la partoprenantoj libere interŝanĝis siajn opiniojn kaj spertojn celante akceli kaj renovigi la movadon. Rekompencoj estis disdonitaj al 9 plej aktivaj membroj.
La arta programo kun ĉeftemo “Paca Melodio” prezentita de la Arta Klubo ĝuis ĉies aplaŭdon.
La ekskurso finiĝis per vizito al historia vestiĝejo Da Chong, kie de 1969 al 1975,dum la milito, estis konservita la balzamigita korpo de Ho Chi Minh antaŭ la finkonstruado de la Maŭzoleo en Hanojo.